HU GONG:
EN la pasinta vintro, post tri-semajna kuracado en hospitalo, mia edzino Aizhen mortis de leŭkemio.
Dum la kuracado mi akompanis ŝin hejmen por pasigi la Novjaran Tagon, kio estis la lasta fojo en ŝia vivo. Ŝi ordigis la ĉambron, kolektis ĉiujn siajn fotojn por ilin forpreni. Venis la tempo adiaŭi la pli-ol-unu-jaran filinon Wenwen, kiu surprizite levis la kapon:
"Panjo, kien vi iros?"
"Mia kara! Mia kara!" kaŭriĝinte, Aizhen diris al la filino. "Kisu min ankoraŭfoje. Panjo vizitos alian landon."
La edzino brakumis la filinon vango ĉe vango. Larmoj ekfluis el ŝiaj okuloj.
Apenaŭ ŝi sidiĝis en taksion, ŝi ekploregis. Mi firme brakumis ŝin, por ke ŝi kvietiĝu. Kiel edzo mi konis ŝian firmecon, kian malmultaj virinoj havas.
20 tagojn post ŝia morto, mi ricevis paketon kun 17 leteroj envolvitaj en parfumitan mantukon. Sur ĉiu koverto estis gluita poŝtmarko sen stampo sur la fronta flanko kaj dato notita de ŝi sur la dorsa flanko. Laŭ la dato mi malfermis la unuan leteron kaj voĉlegis ĝin al la filino:
Kara mia Wenwen,
Ĉu vi sopiras panjon?
Mi sopiras vin en ĉiu tago. Nun mi skribas al vi tiun ĉi leteron en alia lando, kaj post longa tempo mi povos hejmenreveni. Ĉu vi obeas paĉjon kaj la vartistinon, kiam mi ne estas ĉe vi?
La lasta frazo estas: "Mi brakumas Wenwen."
Tiamaniere post ĉiu dua aŭ tria semajno ni ricevis unu leteron "senditan el eksterlando". En la leteroj ŝi atentigis nin pri vestado laŭ la sezonalterno, pri aĉeto de greno kaj pri nutrado de la filino. Ĉiufoje, kiam mi legis ilin, larmoj malsekigis miajn okulojn; kiam Wenwen ĉagreniĝis pro sopiro al la patrino, mildaj vortoj en la leteroj ĉiam trankviligis ŝin. Iom post iom ŝajnis al ni, ke ŝi estas en Japanio. Mi jam kutimis atendi ŝian leteron.
En sia 9-a letero la edzino konsilis al mi havigi novan patrinon al Wenwen. "Eĉ se vi reedziĝos, mi ankoraŭ estos via edzino," tiel ŝi skribis.
Post unu jaro mi konatiĝis kun Yali, mia nuna edzino, kiu terure similas al Aizhen je aspekto kaj karaktero. Kvankam ŝi spertis eksedziniĝon, tamen ŝi, neniam naskinta, ne havis sperton flegi infanon. Ŝia naiveco kaj gajeco plaĉis al mi kaj mildigis mian malgajecon. Mi rakontis al ŝi pri Wenwen kaj la deziro de la edzino.
"Mi volas provi," Yali respondis. "Lasu min viziti ŝin kaj ni rigardu, ĉu ŝi ŝatos min."
Fine de aprilo, t.e. ses monatojn post ricevo de la 16-a letero, mi voĉlegis al Wenwen la lastan leteron de ŝia patrino. Anstataŭ sin ĵeti al mi por kapti la leteron, aŭ porti benketon por sidi antaŭ mi, Wenwen nur donis indiferentan rigardon al mi kaj amuziĝis denove per sia urso-ludilo.
Kara mia etulo:
Jen gĝojiga novaĵo: Finiĝis mia lernado, baldaŭ mi revenos! Mi revidos vian paĉjon kaj mian karan, ĉu vi ĝojas? Post longa tempo eble mi ne povas rekoni vin. Ĉu vi povas rekoni min?
Mi observis la mienon de Wenwen. Kun maltrankvilo mi rimarkis, ke ŝi tutanime banis la urso-ludilon, kvazaŭ nenion aŭdinte.
Kion mi diru al ŝi? Mi ekkonsciis, ke ŝi baldaŭ 3-jariĝos.
Iun serenan dimanĉon, akompanate de mi, Yali eniris en nian domon, ĵus kiam la vartistino finkombis al Wenwen la harojn. Kun nudaj piedoj la etulino, sidante en lito, foliumis koloran bildgazeton.
"Wenwen," mi sentis mian voĉon tremanta. "Rigardu! Ĉu venas panjo?"
Kun hezito Wenwen fiksis rigardon sur Yali, kiu surplankigis la ledan kofron, rapidis al la lito kaj brakumis Wenwen:
"Mia kara, ĉu vi ne rekonas min?"
La mieno de Wenwen estis kompleksa: konsterniĝo, timo... Streĉiĝanta, mi rigardis tion. Dank' al Dio! Ŝi demetis la bildgazeton, ekploregis ĝis la vizaĝo ruĝiĝis, poste ŝi frapis Yali per siaj pugnetoj:
"Panjo, pro kio vi revenis tiel malfrue?"
Yali brakumis la etulinon, kaj la lasta tremante ĉirkaŭprenis ŝian kolon. Yali rigardis min, kaj larmoj plenigis ŝiajn okulojn.
"Mia kara," ŝi kisis la vangojn de la etulino, "panjo neniam foriros."
Ĉion ĉi tion la patrino de la etulino aranĝis por ni antaŭ unu kaj duona jaroj, kiam ŝi kuŝis en la hospitalo.
Elĉinigis Xiang Hong
Tre kortuŝa novelo.
Fonto:GISTO Jan/2009
De Otto Vaske /Porto Alegre