| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||

| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||


| Iam rano malsaniĝis kaj al kuracisto iris. La maljuna kuracisto Surnazigis okulvitrojn Precize esploris ranon Kaj ordonis kuracadon: "Vi tro ŝvitas, Humidecon ne evitas. Ne banu vin, Jen mia konsilo, Ne sidu ĉe akvopumpilo. Kontraŭ pluvo vin gardu! Ne naĝŭ en torentoj, Evitu marĉetojn. Ne lavu vin en mateno, Ne trinku, kara raneto. Blovu vin, blovetu, Ĉar vi devas esti seka!" Revenante pensas rano Pri sia malsano. Kuraciston ĝi obeas: "Esti seka mi ja devas". Kuracis sin rano, kuracis, Sekigis sin rano, sekigis, Ĝis restis el la raneto Seka, polva areto. La kuracisto konkludis, Ke la sekigado, Ne estis taŭga Por la rano - kuracado. |
Karaj Gesamideanoj!
--Se Vi volas ekkoni tre belan kaj kulture interesan montaran regionon
de Pollando,
--se Vi decidos rejuniĝi dum nur unu semajno.
--se Vi ŝatas la akvokuracadon, montmigradon kaj naĝadon en propraj
basenoj de la saniga centro,
--se interesas Vin la diversaj etnaj kulturoj kaj unika montarana folkloro,
se Vi volus partopreni ĉiutage tute diversajn ekskursojn: al famaj
polaj kuraclokoj, vojo de la arkitektaj lignaj konstruaĵoj, por ekkoni
la pravilaĝan vivon, muzean Galician Urbeton, Abelreĝlandon, montaran
centron Zakopane, flosadi sur montara rivero Dunajec tra la montaro
Pieniny, partopreni la folklorajn spektaklojn kaj E-aranĝon, viziti la
faman salminejon en Wieliczka kaj kulturan centron de Pollando -
Krakovon, kaj fine - kune vojaĝi per rezervita nokta trajno al 94a UK
en Bjalistoko -
Vi tuj aliĝu al la vera ANTAŬKONGRESO el REVOJ , kiu neniam ĝis nun
okazis! Ĉiuj servoj estas en la prezo, eĉ trajnaj biletoj al
Bjalistoko kaj bankedo! Restis ankoraŭ 30 liberaj lokoj, do rapidiĝu!
La preciza priskribo de la ĉiutagaj programoj troviĝas sur la sube
montrita paĝaro:
http://eo.esperanto.pl/aktualajoj/antaukongreso-el-revoj
Amike salutas vin, invitante al neforgesebla aventuro
Halina Komar - prezidantino de Pola Esperanto Asocio
Saluton,
Mi estas amikino de Lucette kiu kontaktis vin pri projekto en aprilo 2007. Tiu projekto ne sukcesis, sed ne gravas !
Sed mia mesaĝo estas por alia afero : kun Lucette, kaj la francaj gelernantoj, ni projektas interŝangi per "SKYPE" je sabato la 7a de marto 2009, matene.
Ĉu eblas ke vi trovos grupon kiu povos interŝanĝi kun ni al tiu dato ? (ni estas proksime 10 personoj, ĉiuj lernis de 2 jaroj minimume). Ĉu vi povos havi la interetan sistemon "SKYPE" ?
Ni havas lokon kiu estas prunti de la urbestro de la "Roche-sur-Yon"...Do ni ŝerĉas nun esperantan grupon kiu jesas paroli dum baldaŭ unu horo kun ni (ni povos sed certe, devos, prepari la intersŝangon antaŭe, ĉar la jurnalistoj estos kun ni, eble la lokala televido).ĉu vi povos helpi nin ? ĉu vi havas ideon ?
Dankon.
Ĉristine

En tempoj malnovaj migris foje giganto sur granda vojo; subite fremdulo saltis renkonte al li kaj kriis:
"Haltu, neniun paŝon plu!"
"Kio?" diris la giganto, "vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?"
"Mi estas la morto," respondis la alia, "ankaŭ vi devas obei miajn ordonojn."
Sed la giganto rifuzis kaj komencis batali kontraŭ la morto. Longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis kaj per unu bato de la pugno faligis la morton. La giganto iris sian vojon kaj la venkita morto kuŝis apud ŝtono kaj estis tiel senforta, ke ĝi ne povis leviĝi.
"Kio okazos," diris ĝi, "se mi kuŝos ĉi tie en la angulo? Neniu plu mortos en la mondo, kaj ĝi estos tiel plenigita de la homoj, ke ili ne havos sufiĉe da loko por stari unu apud la alia."
Dume venis juna viro, freŝa kaj sana, kantis kaj ĉirkaŭrigardis. Ekvidinte la duone sveninton, li kompate proksimiĝis, levis ĝin, el sia botelo verŝis en ĝian buŝon vivigan trinkaĵon kaj atendis, ĝis ĝi refortiĝis.
"Ĉu vi scias," diris ĝi ekstarante, "kiun vi revivigis."
"Ne," diris la junulo, "mi ne konas vin."
"Mi estas la morto, mi indulgas neniun, mi ne povas fari esceptojn por vi. Sed por pruvi mian dankemon mi promesas al vi jenon: mi ne surprizos vin; antaŭ ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj."
"Bone," diris la junulo, "mi almenaŭ scios, kiam vi venos kaj ĝis tiu tempo estos trankvila."
Li foriris. Ĉiam li estis kontenta kaj gaja kaj vivis pensante neniam pri la morgaŭa tago. Sed la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte.
"Mi ne mortos," li diris al si mem, "ĉar antaŭe devas aperi la senditoj de la morto; mi nur dezirus, ke pasu baldaŭ la malfacilaj tagoj de la malsano."
Kiam li resaniĝis, li rekomencis la antaŭan gajan vivon. Foje iu ekfrapis lian ŝultron: post li staris la morto kaj diris:
"Sekvu min, venis la lasta horo de via vivo."
"Kiel," respondis la viro, "ĉu vi ne promesis, ke antaŭ via veno aperos viaj senditoj? Mi vidis neniun."
"Silentu," respondis la morto, "ĉu ili ne aperis unu post la alia? Ĉu ne venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton? Ĉu la kapturno ne vizitis vin? Ĉu la artrito ne gastis en ĉiuj viaj membroj? Ĉu ne zumis en viaj oreloj? Ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn? Ĉu ne fariĝis mallumo en viaj okuloj? Ĉu mia samsanga frato, la dormo, ne rememorigis min al vi ĉiuvespere? Ĉu vi ne kuŝis ĉiunokte kvazaŭ senviva?"
La viro ne sciis, kion respondi, obeis la fatalon kaj iris kun la morto.
el la germana tradukis Kabe en 1906
Interese estas observi la vivon de niaj dombestoj. Homoj tre ŝatas kaj bone kaj harmonie kunvivas kun dombestoj.La plej granda aparto de miaj geamikoj ankaŭ kiel mi havas hejme almenaŭ unu besteton kaj inter ili disvolviĝas amikarilato kiel se inter similaj.
Mia hundeto " Pitoko" vivas ĉe mi deantaŭ preskaŭ 2 jaroj, ekde de la morto de mia Zeŭso.Kiam okazis tiu malbona situacio, mi rifuzis la ideon pri denove zorgi dombeston sed PITOKO venis de mia filo por mildigi mian malĝojon rilate al Zeŭso.Bone...Pitoko malgraŭ apartenanta al sama raso de Zeŭso...diferencas de li. Pitoko estas pli sendependa ol Zeŭso kaj sia karaktero estas vigle ludema.
Pitoko tre ŝatas ludi kun muŝoj...estas por li la plej amuza ludo.
Kiam li ĉasas muŝon, li batalas kontraŭ la kompatinda muŝo ĝis ĝia morto...Pitoko unue prenas la muŝon per siaj dentoj kaj kunportas la muŝon al sur la tapiŝo de la vizitĉambro kaj tie li uzas la piedegon por finfine mortigi la suferantan muŝon.La ludo daŭras kelkajn minutojn ĉar eble en la fantazio de Pitoko...la muŝo estas granda monstro kaj por mortigi fortan ulon, estas necesa forto kaj kuraĝo.Post la ludbatalo, Pitoko trinkas akvon kaj ripozas trankvile kiel se li plenumis la devon defendi sian teritorion.
Ĉu via hundo similas al mia Pitoko?
http://www.youtube.com/watch?v=OeBaFddY24U&NR=1
Filmeto por la muziko en Esperanto "Bela Revo"
Konsilinda aŭskultado.
http://www.youtube.com/watch?v=jgv5nhBvfNI&feature=related 
Dancu " La Bambo"...
Elektu kundanciston..se vi havas neniun..dancu kun vi mem!
Se vi vekiĝis iomete malĝoja kaj iomete pigra kaj viaj ostroj de la tuta korpo doloras...do mi konsilas vin aŭskulti tiun ĉi muzikovideon...certe...vi ne restos senmova kaj dum kelkaj sekundoj via korpo rapide moviĝos kaj vi ja forgesos la doloron kaj ĉion malbonan.
http://www.youtube.com/watch?v=R8tWlwe5r64&feature=related
|
| IPERNITY |
http://www.youtube.com/watch?v=de1rF6ZkZa0&feature=related 
Jes tre volas ni! Ja! Ni volas esti feliĉaj kaj amataj.Dancu kaj estu feliĉa. La vivo rapide pasas..ne maltrankviliĝu pri tristaj situacioj.Vi certe trovos la plej bonan vojon.Nun...aŭskultu tiun ĉi muzikvideon kaj falu en ĝojon.


Ĉu elĉerpita, konfuzita,ekstaza, kulpa, suspekta, kolera, memfida, frustita, nervoza, trista, feliĉa, petolema, naŭzita, timigita, honta, deprimita, soleca, esperplena, gaja, ĵaluza, enamiĝinta, ŝokita, enua, honta, vitaminplena, aŭ ensorĉa ..... ?
Ne gravas, amiko! Ĉar malgraŭ la transira-malfacila momento, vi estas " esperantisto" Kaj ĉiu esperantisto havas fortan esperon kaj tia espero al ni donas kuraĝon. Antaŭen!
komputilaĵoj
En sia tuta historio, la homaro ĉiam strebis al plej bone por efektivigi la idealon pri bona kunvivado inter siaj anoj de malsamaj kulturoj kaj tendencoj.
Per tiu senĉesa strebo la homo sukcesis havigi al si kaj perfektigi diversajn ineterpersonajn kaj internaciajn komunikilojn.
El inter tiuj elstariĝas la danco, la muzika notsistemo,la Morsa kodo, Esperanto, la surdo-mutula gest-sistemo kaj, plej moderne, la demokratia perkomputilaj komunik-retoj, ekze de interreto.
Verdire nuntempe la interreta-kunvivado pli kaj pli okupas gravan spacon en la homa-rilatoj.
Mi eĉ riskas diri, ke komputiloj malgrandigas distancojn interhome kaj efike unuigas ilin.
Antaŭnelonge la monda-komunikado resume estis nur ŝanĝoj de manleteroj, kartoj, telegramoj, poŝtbildkartoj..ktp.Nun la mondo spertas novan ondon de moderna interkomunikilo... Ja !Internacia mondskala interreto !
Fakte tre genia elpenso de la homoj.
Ĝi rompas la koncepton de tutmonda-barilo.
Ĝi proksimigas la homaron ...ĝi evoluigas la interpersonan kunvivadon kaj firmigas la porpacajn interkorespondamikecojn kaj kreas en la homa-animo fratecan etoson.
La komputila-homa-rilatoj kontraŭe al multaj pensoj ne estas nur malvarma -teknikaĵoj.
Ili okazas en varma kaj amika komuna renkontiĝo.
Multaj homoj, kun la celo interŝanĝi kulturon kaj sperton...amikumiĝi al aliaj homoj, serĉi respondojn, forviŝi melankolian vivstaton, dividi kaj debati kiajn ajn temojn , trovas en la virtualeco fekundan grudon.
Al mi vere " la interreto" estas la plej bona servo de la moderna epoko.
Ĉu vi ankaŭ samopinias ?

INSULTOJ
Insultoj estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion" (Renato Corsetti). Jen iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon: aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), kapro (kontraŭ viro pro maldeca konduto), elefanto, urso, tanko (pro malgracieco, peza krudeco en movoj), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo, kreteno, idioto (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro mallogo, abomeneto, tedego), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo, vulpo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo).
Fonto:E-o wikipedia!
Ĉu ankaŭ tio ĉi estas kultura scipovo?????


Mi enblogumas tiun ĉi tekston fare de amiko, kiu multe fumas. Eble multaj el vi ne estas fumantoj. Ne gravas! Mi sendas la tekston ĉar mi asertas ĝin tre alloga kaj amuza. Kion vi opinias ?
Du disĉiploj de granda majstro estis ankaŭ fumantoj.Subite ili havis dubon pri sia kutimo fumi, do unu el ili iris kaj demandis al la majstro:--Majstro, ĉu mi rajtas fumi dum mi meditas? La majstro respondis: --Kompreneble ne!
Sed poste la alia disĉiplo iris al la majstro kaj demandis:--Majstro , ĉu mi rajtas mediti dum mi fumas ? Kaj la majstro respondis:
--Kompreneble vi rajtas Konkludoj:
1- Fumado estas malbona , sed meditado estas en ĉiuj kazoj bona.
2-Se vi bezonas la permeson de la majstro por fumi, la majstro neos ĝin.
3-Se vi mem decidis ke vi fumos , la majstro ne havas aŭtoritaton por malpermesi vian fumadon.
4-Estas pli bone fumi kaj mediti ol nur fumi.
5- Se vi eliris por fumi, fumu; kaj se vi volas ankaŭ meditu.Sed se vi eliris por mediti, nur meditu! hehehe!
Do mi preferas ne fumi...tielmaniere mi havos pli da tempo por mediti!!!

La melhundo (germanaj nomoj: Dackel (sudgermane), Teckel (nordgermane) aŭ Dachshund (tutgermana); germandevena angla nomo: Dachshund - Dachs "melo", Hund "hundo") estas longa hundaraso kun mallongaj kruroj. Ĝi uziĝis kaj rasiĝis en Germanio por ĉasi melojn kaj aliaj trurajn loĝantajn ĝenulojn. Normale ampleksa melhundo pezas de kvin ĝis dek kilogramojn (dekdu ĝis dudek kvar pundoj). La melhunda speco maketo tipe pezas malpli ol kvin kilogramojn kaj estas multe pli malgranda ol la ordinara amplekso. Ŝerce ili estas nomataj kolbasohundoj, ĉar ili aspektas kiel kolbaso kun kruroj. Melhundoj estas lojalaj kaj petolemaj hundoj, konataj por dispozicio ĉasi malgrandajn bestojn kaj birdojn.
Oni teoriumis, ke la malfruaj radikoj de la melhundo reveturas al antikva egiptio kie gravaĵuroj fariĝis montrataj ĉasantajn hundojn kun mallongaj kruroj. Sed, en ĝia moderna enkarniĝo, la melhundo estas kreaĵo de eŭropajhundobredistoj kaj inkluzivas elementojn de germaniaj, franciaj, and angliaj hundoj kaj terhundoj. Melhundoj estis adanta (kion?) de reĝaj kortumoj tute tra Eŭropo, inkluzivanta la kortumo de Reĝina Viktoria de Britio kiu aparte enamiĝis al tiu raso.
La unuaj kontrolataj mencioj de la raso troviĝis en libroj verkitaj en la frua parto de la 18-a jarcento. Antaŭ tiuj, ekzistas mencioj de "melo-hundoj" aŭ "truaj hundoj" sed tiuj plej probable aludas al celoj kaj ne specifaj rasoj. La originalaj germaniaj melhundoj estis pli grandaj ol la moderna normala variaĵo (laŭ plana amplekso) kaj pezis de 14 ĝis 18 kilogramojn. Ĉi tiuj originalaj melhundoj havis aŭ rektajn aŭ malrektajn krurajn variaĵojn. La moderna melhundo descendis el la malrekta kruro variaĵo.
La raso koniĝas por ĝia kapableco ekstermini melojn; melhundoj uziĝis por ĉasi kuniklojn kaj vulpojn, loki vundajn cervojn, aŭ, en pakoj, ĉasi ĉasaĵon tiel grandan kiel sovaĝan virporkon.
