| march 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Ni estas du
Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro
| march 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 19a minuto.
Fundamenta KrestomatioPost jaroj da stagnado, komence de la 20a jarcento Esperanto komencis disvastiĝi en Eŭropo. Estis eldonitaj lernolibroj kaj vortaroj en pluraj lingvoj. Ili montris la regulojn de la lingvo kaj la plej necesajn vortojn, sed ankoraŭ mankis libro, kiu povus servi, laŭ koncepto de Zamenhof, "kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj…"
Tiun breĉon plenigis Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kompilita de Zamenhof kaj eldonita de la fama pariza eldonejo Hachette fine de novembro 1903. Zamenhof rekomendis atentan tralegon de FK al ĉiuj lingvouzantoj kaj precipe al la eldonistoj,
ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Por doni "utilan lernaĵon" en la formo de krestomatio, Zamenhof prenis tekstojn el tri fontoj:
kaj aldonis pecojn el siaj propraj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj.
La Ekzercaro restas interesa ankaŭ nun pro la frazmodeloj, kvankam nun kelkajn frazojn oni eble ne taksus politike korektaj, ekzemple, "Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron" kaj "Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus". Aliaj memorigas la foran epokon: "Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston".
Tekstojn el (La) Esperantisto Zamenhof reviziis. Li ŝanĝis sisteme du siajn antaŭajn lingvokutimojn: en FK li minuskligis la singularan Vi al vi kaj uzis la apostrofitan artikolon (l') nur en poezio, ne plu en prozo (kelkloke li forĵetis la artikolon).
Prozaj tekstoj estas dividitaj je kelkaj ĉapitroj: Fabeloj kaj legendoj; Anekdotoj; Rakontoj; El la vivo kaj sciencoj. Ili prezentas bonan legaĵon, sed la enhavo eksmodiĝis. Preskaŭ ĉiuj prozaj tekstoj estas verkitaj aŭ tradukitaj de Zamenhof.
Kvar kontribuoj aperas en la sekcio Artikoloj pri Esperanto. Du el ili estas prenitaj el la Unua Libro: fragmento el la Antaŭparolo kaj la dekses-regula Plena gramatiko. Du aliaj tekstoj estas: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo de Leopold Einstein resume tradukita de Zamenhof; kaj Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, verkita de Zamenhof mem sub la pseŭdonimo Unuel.
La poezia parto postulis pli da laboro, ĉar en La Liro Grabowski estis malpli redaktema ol Zamenhof en La Esperantisto, kaj multaj poemoj enhavas formojn, kiuj jam en 1903 ŝajnis mortnaskitaj. Zamenhof klopodis anstataŭigi ilin per ĝustaj formoj, sed tio ne estis facila. El la 110 poemoj de La Liro Zamenhof konservis nur 57 kaj aldonis dek kelkajn poeziajn verkojn originalajn kaj tradukitajn inkluzive de la unua akto de Hamleto (1894). Entute 70 poemoj de 29 aŭtoroj okupas trionon de la libro. (Ekde la dua eldono fine de la libro aperis la Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, verkita okaze de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro).
Fine de la antaŭparolo Zamenhof klarigis:
Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.
Sed ĝuste la stilo ne plaĉis al la "dua patro de Esperanto", Louis de Beaufront, kiu tuj post la apero amare skribis al Carlo Bourlet:
En efektiveco, ĉe pli ol duono, la "Fundamenta Krestomatio" prezentas al ni, ne la stilon de la doktoro, sed la stilon, apenaŭ reviziitan, de personoj, kiuj plejparte sciis nur iomete Esperanton, kaj ne estis kapablaj elekti bonajn tekstojn, ĉar ili estis nekapablaj ilin traduki kaj iafoje ilin bone kompreni…
Eble ĉi tiu kritiko ne estis tute malprava, sed la popularecon de la libro oni kutime juĝas laŭ reeldonoj. Fundamenta Krestomatio povas fieri, ja oni devas taksi sukceso la fakton, ke aperis entute 18 eldonoj.
Sed se ni rigardas pli atente, ni vidas, ke dum 1903–1912, ene de malpli ol dek jaroj aperis jam sep eldonoj: averaĝe unu eldono dum 17 monatoj. Inter la du mondmilitoj aperis pliaj naŭ eldonoj, kun pli malofta ritmo: unu libro dum tri jaroj.
Esperanto Publishing Company en 1946 eklaboris pri reviziita eldono, ĉar "la stilo de D-ro Zamenhof multe pli maturiĝis, ĝis tia grado, ke en 1917, kiam la Majstro mortis, Fundamenta Krestomatio jam ĉesis prezenti tute imitindan modelon de la Zamenhofa Esperanto". Tamen la originan ideon revizii la Krestomation oni poste forĵetis, kaj lasis la tekston senŝanĝa kaj nur piednotis la ŝanĝojn, kiujn Zamenhof estus plej probable aprobinta. La dek-sepa eldono aperis en 1954, duonjarcenton post la unua eldono kaj dek kvin jarojn post la dek-sesa eldono.
Nova eldono, la dek-oka, prinotita de Gaston Waringhien, venis nur en 1992, preskaŭ kvardek jarojn post la dek-sepa. La piednotoj de Waringhien ne estas multaj; ili signas la evoluon de la lingvo ekde la Zamenhofa tempo kaj indikas ne erarajn, sed ne plu uzatajn formojn.
La dek-naŭa eldono ne baldaŭ aperos, ja Esperanto riĉiĝis kaj evoluis, kaj en la nuna epoko FK ne plu estas lernolibro, stil-instrua libro, ekzercejo por estontaj verkistoj. Oni ne plu bezonas ĝin por gardi la lingvon de pereiga disdialektiĝo. Ĝi estas nia klasikaĵo, el kiu oni ĉerpas klarajn ekzercojn por novaj lernolibroj kaj gramatikoj. Ĝi estas ankaŭ historie valorega kolekto, kaj, legante ĝin, oni povas miri, kun William Auld pri tio ke
malpli ol 16 jarojn post apero de la Unua Libro, eblis aperigi jam tiel ampleksan, varian kaj diversaŭtoran antologion en Esperanto.
Halina Gorecka
La Ondo de Esperanto, 2008, №3.
Estimataj:
Cxiuj brazilaj samideanoj bone konas AMARILIO CARVALHO, kiu ekde 1982 propagandas E-on pere de t-cxemizoj. Li ecx havas altkvalitan retpagxaron, kiu informas pri la disponeblaj modeloj de t-cxemizoj por acxetado:
http://www.araguaia.net/amarilio/Page.asp?Pg=Kristnasko
Sed nun aperis serioza konkuranto al Amarílio. Laux informo aperinta en la "Diskuto-Listo esperanto-br" usona samideano Dave Rutan ankaux havas retejon, kiu disponigas preskaux 200 modelojn da t-cxemizoj por disvendado. Vizitu gxin kaj komparu kun tiuj de Amarilio:
http://www.cafepress.com/buy/esprimoj/-/sort_by_date_desc
Kaj acxetu t-cxemizojn por propagandi E-on! Ne gravas cxu estas tiuj de Amarilio aux tiuj de Dave. Ilia laboro meritas cxies apogon!
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo
I nstigas vi daŭre al la laboro
S urtera por la sanktega Afero
M ilojn da fratoj, kiuj en la koro
A spiras kun amo, ĝoj' kaj espero,
E laĉeti sin el pek' kaj doloro,
L uktadi por venk' de Justo kaj Vero.
G vidu nin, kara, amata Mentoro,
O ptimisme stari kontraŭ danĝero,
M iliti por pac' - ĉiela trezoro -
E n gaj' de l' anim', por ke la prospero
S pirita de l' mond' venu por aŭroro
B enata de l' temp' en kiu libero
R estados por ĉiam, kaj en fervoro
A tingu ni per mildo de l' tolero
G loron revatan de l' pola doktoro:
A mon, fratecon sur la tuta Tero!
Affonso Soares
* Homo estas bona, kiam li plibonigas la aliajn (rusa proverbo)
* Kiu estas la unua devo de la homo? La respondo estas kurta: esti si mem (Ibsen)
* La vivo estas kvazaŭ cepo: oni ĝin senŝeligas tavolon post tavolo, kaj ofte oni ploras (C. Sandberg)
* La vivo estas belega romano, kun kelkmiliardo da roluloj (Enzo Biagi)
* Ofte la homo kondutas pri la vivo kiel pri la pluvo: li atendas, ke ĝi finiĝu (A. Polgar)
* Plej bona uzo de la vivo estas, ĝin apliki por io pli daŭra ol la vivo mem (W. James)
* La vivo estas ja tro mallonga. Ne estas do motivo igi ĝin mizera kaj etanima (Nehru)
* Se ne eblas konstrui urbon, konstruu koron (kurda proverbo)
* Ĝismorte oni lernas vivi (itala proverbo)
* Kiam vi naskiĝis, ĉiuj estis kontentaj kaj vi ploris. Vivu tiamaniere ke, kiam vi mortos, ĉiuj ploru kaj vi estu feliĉa (araba proverbo)
* Estus bele iun tagon leviĝi kaj ekvidi, ke fine nia vivo dependas de ni (Quino)
En novembro 1969 okazis en Vaŝingtono konferenco de la amerikana branĉo de la "Internacia Ligo por Repacigo". Dum ĝi s-ro James DOUGLASS faris tre atentindan paroladon pri "Teologio de rezistado". Li komencis ĝin per la ĉapitro "La evangelio - revolucio kontraŭ perforto", el kiu mi ĉerpis tradukante:
"Mi kredas, ke la kruco de Jezuo estas la fundamento de la paciga forto de la kristana kredo. Mi komencu mian referaĵon sur ĉi tiu bazo kaj demandu: Ĉu nia paclaboro en Ameriko dum la jaro 1969 staras sur la vero laŭ Dio, se ni ne estas pretaj, laŭ ĝi malobei al leĝoj, kiuj koncedas murdon; ofte akcepti punojn per karcero kaj perdon de tia sekureco konsideri kiel memkompreneblan prezon, kiun oni pagu por vivado en ekstreme maljusta socio? Se ni ne estas pretaj, kiel soldato en perforta luktado fordoni nian vivon senperforte? Mi opinias, ke kristano, kiu ne estas preta mem akcepti la krucon kaj tamen parolas pri paclaboro, proksimiĝis al falsigo de la evangelio kaj ordinara farizeismo. Mi kredas, ke por kristanoj, kiuj hodiaŭ volas nove trovi la evangelion kaj krucon, estas necese evoluigi kaj efektivigi teologion de rezistado. Kiel enkondukon al tia teologio oni povas meti la demandon: Kiun lokon leĝo kaj ordo havas en la evangelio?"
Kaj Douglass daŭrigas en la ĉapitro "Elektu la vivon!":
"Iusence leĝo kaj ordo en la evangelio rolas same kiel en la vivo de multaj vietnamaj kamparanoj kaj amerikanaj negroj. Ili kondukas al ekzekutado. La roma ŝtato ordonis la ekzekutiĝon de Jezuo laŭleĝe kaj la romiaj soldatoj, kiuj ĝin plenumis, ne malobeis al leĝo. Fakte, se la soldatoj ne obeis la ordonon de Pilato, ili estus kondamnitaj pro civitana malobeo. La soldatoj preferis plenumi sian taskon per martelo kaj najloj al la risko de propra krucumiĝo. Leĝo kaj ordono estis konservitaj je kosto de judo mortinta. Sed ordoninte la ekzekutiĝon de Jezuo la romia ŝtato samtempe preparis sian propran detruiĝon, sc. dissolvon de la imperiestra ordo kaj ĝiaj leĝoj, kiujn la romiaj civitanoj rigardis fundamento de l' homa ekzisto. Kiam la romianoj verdiktis la morton de Jezuo kaj kristanoj, ili mem pionire kontribuis al vojo de revolucia vivmaniero. Al vivmaniero kiu dum la sekvintaj 300 jaroj malebligis la provojn de la ŝtato ĝin detrui. Ĝuste per la provo de la ŝtato, ĝin detrui, la kristana kredo estis vivigita. La senperforteco, kiu karakterumis tiun kredon, certigis la venkon de la eklezio. La romia imperio same malsukcesis la kristanojn neniigi kiel en la provado ilin rekrutigi. La etiko de la amo rezistis kaj al la ekstermo kaj al kompromiso. Fine ĝi triumfis super la imperio - almenaŭ ĝis la politike lerta Konstanteno la eklezion faris parto de la establaĵo kaj tiel preparis la interligon de kruco kaj glavo, sub kies gvido ni ĉiam ankoraŭ vivas - aŭ pli bone dirende - kun kies helpo ni ĉiam ankoraŭ mortigas."
Kaj plie en la ĉapitro "Elektu la vivon":
"Mi havas la konvinkon ke la konscienco de ĉiuj konfesantoj de la kredo postulas la respondon al la konstante pliiĝanta brutaleco de Ameriko, fordoni la privilegiojn de la klasoj, rezisti al leĝaro, kiu rezultigas morton tutmondan, kaj aligi niajn nigrajn kaj blankajn gefratojn en malliberejoj. Nia hezitado, plenumi ĉi tiujn devojn, devenas de tio, ke la "american way of life” faris nian kredon senforta kaj sendia. Ni ne konas la Mastron de la historio. Ni submetas nin al Cezaro, ĉar li portas la maskon de Konstanteno. Ni perdis la forton aŭskulti la vorton en mondo de propagando. Ni kredas ke ni povus kredi sen sufero. Ni amerikanoj troviĝas ĉe la rando de la morto, ĉar niaj privilegioj baziĝas sur la morto de aliaj homoj. Sed ni ne estas pretaj, pagi la prezon de vivo."
Fine mi legis:
"La fortoj de la vivo ne estas venkeblaj, se oni ilin obeas. Ĉi tiuj efikadas en nia tempo el la malliberejoj, en kiujn la registaroj volis trudi la rezistantojn kontraŭ la militservo, sed donis al tiuj fortoj nur novan lokon de novnaskiĝo,"
La plej granda parto de ĉi tiu emociiga parolado meritus la plej vastan diskonigon; ĝi senmaskigas ne nur la amerikanajn kristanojn.
(Laŭ "Der Christ in der Welt" XX/2 peris d-ro Adolf Halbedl, Aŭstrujo)
Fonto:Espero Katolika
de WANG ZHANJUN
| |
|
![]()
La vorto bonsajo ĉiam sugestas nanajn arbetojn el Japanio aŭ Ĉinio. Tamen Kestutis Ptakaŭskas, 50 jaraĝa(nuntempe/la artikolo elprenis mi el revuo laŭ 2004-jara revuo" Monato"..jam pasis 4 jaroj)el la litova urbo Alytus, pruvis, ke orientdevenaj kreaĵoj bonege enradikiĝas aliloke. Propramane li kresligas en etaj ujoj centojn da tiaj plantaĵoj.
Ptakaŭskas, la plej konata bonsaj-spertulo en Litovio, asertas, ke ankaŭ litovaj arboj plene taŭgas por bonsajiĝo.La plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon. Per karpeno li komencis sian laboron: 16 jaraĝa karpeno nun altas nur 35 centimetrojn.
La bonsajigo de arbeto estas sufuĉe longa proceso.Necesas pacienca zorgado kaj regula transplantado kun stucado de nenecesaj radikoj, firmigo de branĉoj, taŭga sterkado kaj akvumado. Bezonatas, laŭ Ptakaŭskas, kvin jaroj por ke planto formiĝu por nana vivo.
Ekspozicio
La arbetisto, kiu elektas kaŝtanarbojn, betulojn, pinojn kaj fagojn por sia kolekto el difektitaj specimenoj en apuda arbaro nun kreis en Alytus la lernejon " Bonsaj-studio", kie homoj el tuta Litovio lernas la bonsaj-arton. Ĉijare li organizas la ununan internacian bonsaj-ekspozicion en la baltaj landoj kun 25 partoprenantoj el naŭ ŝtatoj.
Ptakaŭskas akiris sian pasion post la milito en Afganio. Devigate trovi okupon, li hazarde trovis bonsaj-arton, kiu plenigis la tiaman vakuon en lia vivo. Malgraŭ tio, ke li niam vizitis Jpanion, li tamen kreis eventuale fantazian japanstilan ĝardenon kun teopaviliono, rivereto kaj lageto kun japanaj karpoj kaj akvolilioj- laŭnome la " Ĝardeno de matena roso". Frumatene li vizitas sian ĝardenon por mediti kaj admiri la plantojn. Japanaj gastoj, mirigite, diras, ke la ĝardeno aspektas kiel en Japanio.
Sed restas en la kapo de la arbetisto ankoraŭ ideo. Li volas en sia urbo krei grandan japanstilan parkon kun tipa teopaviliono kaj ejo por konferencoj kaj prelegoj. Sed kiel solulo li sentas sin iom tro malforta por tion realigi.
Laimius Straznickas
Fonto : Revuo Monato /dec-2004
Tio reale okazis dum konversacio inter kvar esperantistoj: du francoj kaj du germanoj, en vilaĝo de la Nigra Arbaro. Unu el la germanoj estis tre sperta parolanto de nia lingvo, loĝanta en la vilaĝeto, kaj la alia estis komencanto, kiu perfekte scipovis la francan lingvon. La du francoj havis funkciojn en la tiama franca okupzono. Unu el ili estis mi mem. Ni estis dum vizito kun la juna neofito en la vilaĝa hejmo de la germana samideano.Kaj la junulo demandis lin:
Ĉu vi havas bestojn?
Ne, ŝerce respondis la vizitato, krom muŝoj, mi ne havas bestojn. La junulo volis esprimi sian supozon, ke la domposedanto bredas kokinojn. Kaj ne konante de Esperantan vorton, li ĉerpis el sia memoro la francan vorton " poule' (prononcu: pul) kaj tiam diris al la muiranta sinjoro:
Ha! Mi kredis, ke vi havas pulojn!
Feliĉe la du francoj povis klarigi al la germano, kiu ne scipovis la francan, el kio fontis la miskrompenon.
Kio estas la vivo?
Ondo kaj ondo da muskoloj opo,
eterna movo, atako, galopo,
mur por ke ie ne restu je stopo
vi, homo!
Kio estas la amo?
Flato milfoje ree novigita,
jam aliloke ne plu renkontita,
freneza ĝojo, ke jen kun mi kune
vi, homo!
Kio estas la belo?
belo en ĉio, en dormo, en tago,
ne banaliĝos pro ripetado.
Ja eĉ faltplena aŭ kripliĝe febla,
restas homo por mi bela, ebla
en fido nerompebla.
Jarmila Urbánková
Mi, amanta de hundoj, trovis en la versaĵo ion dolĉan ... sufuĉe kortuŝan al mia sentpovo.
Kortuŝa foto!
Ĉu nokto enprenos min ĉu ĝi min brakumos Aŭ elĵetos min sur bordojn de forlasitoj ceditajn al sensenco ĉu ĝi min brakumos Aŭ elĵetos min sur bordojn de inunditaj sopirantaj estaĵoj en movo Ĉu min akceptos via mano kiu ĉion per akvo en akvon surmetas per maltrankvilo de mia koro kiu invokas vin serĉante Senka Tomi
Ĉu mateno enprenos min
Fonto:Verda Stelo Revuo / SERVIA
Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Jam tempas, jam tempas, jam estas kvaron’ post junio,
La noktoj forrabas de l’ tagoj minutojn sen ĝen’.
Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor’ ne de amo, sed de griza splen’.Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr’ estingiĝas,
L’ animon kaj korpon jam baldaŭ ekregos dormem’.
Sed mano en mano senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem.Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante, la suno leviĝos kun pret’.
Sed kor’ apud koro ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min tiu aŭrora ridet’?
La poemoj de Eŭgeno Miĥalski trilas, trilas... Kaj mi volas prezenti ankoraŭ unu fragmenton el lia belega poemo “Papilio”:
Estas mi – papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’ ĝis la sun’
kun korjun’ flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’ fuĝas mi.
Kantas mi, gaja tril’
dolĉe flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’ regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi en senfin’!
Mi estas filo de suna brilo
kaj per flugilo koketas mi.
Senzorge spiras, naturon miras,
mi kantas – liras, sonetas mi...
![]()
332 koreaj studentoj komencis lerni Esperanton en la unua semestro de la lernojaro 2008. En la tri universitatoj, Korea fremdlingva univ.(en la urboj Seulo kaj Yongin), Univ. Dankook (en la urboj Seulo kaj Chonan) kaj Univ.Wonkwang (en Ia urbo Iksan). Esperanto estas instruata oficiale kiel unu el la klerigaj lerno- objektoj. Post unu semestra lernado(2008.3.1~6.15) ili ricevas du notojn. Al finlernantoj, Korea Esperanto-Asocio donas ĉarman atestilon,kiu estas alloga por kursanoj. Dum la leciono, la studentoj provas paroli en Esperanto per Skajpo (Skype). Jen estas Skajpa adreso de kurso-gvidanto LEE Jung-kee(leejungkee). Viaj reagoj estas bonvenaj.
Gratulon, mia kara amiko Lee Jung! Antaŭen! Vi estas homo kuraĝa kaj diligenta!
![]()
![]()
Sur la regiono de pampaj stepoj, kie abundas la grandaj kamparaj posedaĵoj nomataj " Estâncias" ( bienoj), la gaŭĉo estas la kamparano kiu zorgas la brutaron. Estis la jezuitoj, kiuj dum la 16a kaj 17a jarcentoj komencis la brutarbredadon en la regiono. La atakoj de la " Bandeirantes" al Misioj forpelis la religiulojn. La brutaro ŝutiĝis sur la kampoj kaj fariĝis sovaĝa. Tiu perdita brutaro, sen posedanto, allogis brutarkondukistojn el la sudoriento, kaj komencis denove manipuli la brutaron serĉante viandon kaj ledon por minekspluataj regionoj. Ĉe la kunvivado kun la hispanaj jezuitoj kaj kun indiĝenoj, la gaŭĉo asimilis plurajn morojn. Inter ili la inklinon paroli indiĝenajn vortojn kiel sekviando (xarque), ledrimeno (guasca), ponĉo (poncho) aŭ palo (pala). La inklinon dormi sub liberan ĉieleon sur la kampo kaj trinki mateon. Neniu ĝaŭĉo ŝatas trinki mateon sola. La ritualo de la ĉimarono estas grava por la etoso de koremo kaj gastemeco.
La ĉurasko, kiu ŝajne estis kreita de la gaŭĉoj, estas verdire heredaŝo de la indiĝenoj. Ili ĉasadis sovaĝan brutaron, rostis kaj manĝis la viandon sub libera ĉielo. La tradicio restis, sed plisimpliĝis. Ĉia festo inter gaŭĉoj rilatas ĉiam al ĉurasko. La tipaj vestoj venigas al nuna tempo bonajn rememorojn de la pasinteco, kun gitaroaj muzikoj, piedfrapadoj kaj galantaĵoj.La ĉurasko kaj ĉimarono de la indiĝenoj miksiĝas al moroj de la eŭropaj enmigrintoj. La germanoj kunportis propran agrikulturon, la karakterizan manĝaĵon kaj bieron. La italoj kulturadis la vinberon kaj la vinan fabrikadon, same kiel en la malnova Italio. Kaj oni ne povas eltrovi la moron de ĉiu popolo. Ĉiuj estas moroj de tiu kiu vivas hodiaŭ en la suda regiono de Brazilo.
P.S. Mi ameeeegas mian ŝtaton, Suda Riogrando...Mi ameeeegas mian ŝtatan kulturon. Tie ĉi ĉio estas neforgesebla kaj mirinda. Kaj la gaŭĉa gento vere estas gastama kaj bonkora.Venu kaj konstatu vi mem!