October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

October 11, 2008

La ovo!

La Ovo!

Teatraĵeto bazita sur tekstoj de La verko “ La Ĝoja Podio de Raymond Schwartz.



Scenejo –lerneja ĉambro; La instruistino sonigas sonorileton.

Instruistino- Nikodemo!

Nikodemo (eniras) Jen mi, Jen mi!

I- Sidiĝu,Ĉu vi estas preta fari vian E-an ekzamenon?

N- Jes tute tute preta. Mi Jam komprenis : ekzameno.Kiam ĝi estos “eks”, mi diros “amen”.

I- Ne ŝercu, ĉi tio estas ter serioza afero.Jen, prenu La Fundamento de Esperanto.

N- Pardonu, sed mi NE povas fari tion...

I-Prenu ĝin, mi ordonas.

N- Mi NE povas. Zamenhof diris ke La Fundamento de Esperanto estas netuŝebla. Mi NE rajtas tuŝi ĝin...

I- Kia granda azeno! Do ni iru rekte al la demandoj. Kiom da ĉefaj partoj entenas La Fundamento de Esperanto?

N- Du.

I- Tre bone. Kiuj ili estas?

N- La unua kaj La dua.

I- Vera azeno!

N- Ha, pardonu! La partoj de La Fundamento de Esperanto estas Du: la fundo kaj la mento, lamento.

I-Stultulo!Sprite ĉion,mi faros alian demandon: ĉu oni povas fari ŝanĝon en la Fundamento?

N-Jes, kompreneble!

I- Ĉu vi scias pri iu ŝanĝo en la Fundamento?

N-Jes, La rusoj jam faris.En La Fundamento estas La parto nomata ekzercaro, sed La rusoj nomas ĝin “ekzerco”.

I- Ekzerco?

N- Jes, ĉar La rusoj jam forigis La caron...

I- Mia Dio!Ni iru antaŭen. Kiuj estas la kazoj de Esperanto?

N- Tio estas tiel facila demando, ke mi eĉ NE volas respondi.

I- Respondu , bonvole.

N- La kazoj de Esperanto estas la akuzativo, la nominativo,la aperitivo kaj aliaj ivoj.Mi plej ŝatas la aperitivon.

I-(leviĝas kaj tiras lin per la orelo)Ĉu vi scias kio estas kazo? Kazo estas formo,formo de deklinacio.

N- Ha, mi komprenas nun.Do se mi vidas belan fraŭlinon, mi povas diri ke ŝi havas belajn kazojn...

I-(svingas La kapon; iras al La tabulo kaj skribas)- En la frazo\; “ Li kaptis banditon”, kiu kazo estas?

N-Estas...estas dedektivo.

I-Ni provu alifoje. Em La frazo: “ La kuzo kisis kuzinon”. Kiu estas La kazo?

N- Kuzativo

I-Akuzativo, idioto, akuzativo. Mi rezignas pri gramatiko.Nikodemo, ĉu vi portis vian desertacion?

N-Jes (serĉas íon en La poŝoj; malleviĝas kaj serĉas sub La tablo, inter La kruroj de La instruistino) Jen ĝi!

I- (surprizita)- Kio ĝi estas?

N- Mia kara ovo; mi lasis ĝin fali, la kompatinda. Nun mi povas legi mian desertacion (elpoŝigas paperon kaj legas).

LA OVO

La ovo estas loa plej pura kaj paca persono, kiu ekzistas. Ĝi estas kvieta, NE protestas, NE buras, nek faras paroladon.La ovo similas al La senhara kapo de niaj grandaj sciencistoj, kaj pro tio ĝi estas ter inteligenta.

Antaŭe mi ter admiris la kolombon, ĉar ĝi estas tre blanka. Sed iun tagon mi promenis sub arboj, kaj kolombo faris kolombaĵon sur mian kapon. Pro tio mi ne plu admiras la kolombon sed ŝatas nur la ovon, kiu estas pli pura kaj ne faras tiajn aferojn.

La ovo donas nur bonajn aferojn al La homaro. Ekzemple, ĝi donis La grandan latinan poeton Ovido. Cetere, ĝi helpis Kolumbon eltrovi Amerikon.

La lando kie la ovo estas plej admirata estas Sovetunio. Tie la personoj nomiĝas Neŝverova, Dombroliova, Antoniova, kaj tiel plu, pro omaĝo al la ovo. Ankaŭ aliaj famaj lokoj omaĝis La ovon.Mi mencios nur Krakovo kaj Litovo.

Ekzistas multaj specoj de ovo.

Unuj estas grandaj, aliaj malgrandaj.Unuj estas dikaj, aliaj maldikaj. Sed tio NE dependas de la ovo mem, sed de La patrina kalibro.

Pro tio mi tre admiras la ovon.

I- Nikodemo, post tiel bela disertacio vi meritas ovacion.

N- Dankon! Dankon.

I- Ĉu vi volas ricevi ovacion?

N- kompreneble...

I-(prenas la ovon el sur la tablo kaj ĝin rompas sur La kapon de Nikodemo).

Fonto: Dialogo de KKE

Published at 22:41 / 2 comments / 224 visits
This post is public

October 12, 2008

Ĉu Gajno Aŭ Ŝajno?

Ĉu Gajno Aŭ Ŝajno?

Iam, dum veper´sensuna,

inter viro kun galonoj

kaj alia kun liuto,

pri la nuna monda bono

ekaŭdiĝas ĉi disputo:

- Ni vivas en jaroj superaj de homa progreso!

- Ni vivas en jaroj suferaj de homa regreso!

- La homoj atingis la vojon al luno!

-La homoj estingas la ĝojon de l´nuno!

- Ni gajnis!
-Nur ŝajnis!

- Scienco disdonas kaj lunojn kaj stelojn!

-Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!

-Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj…

-…kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!

- Ni gajnis!

-Nur ŝajnis!


-Aĉetas dolaroj progreson de l´mondo,



Kaj marŝas homaro al brila estonto!

- Ja marŝas ... marŝadas marŝaloj armitaj...

Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!

Dolaroj dolaroj!

- Ni gajnis!

–Nur ŝajnis!

Tiele kaj sencele

Disputas kaj disputos

Vorto kontraŭ Forto.

Ĉu gajno aŭ ŝajno?

SYLLA CHAVES

La plej kompetenta poeto de la E-ta Movado!

Published at 21:31 / 3 comments / 290 visits
This post is public

Published at 14:37 / 1 comment / 140 visits
This post is public

October 19, 2008

AMIKA PAROLO

AMIKA PAROLO

Antaŭ kelkaj tagoj pro diversaj kialoj mi ne povis entajpigi ion ajn en mia ipernitio-paĝo krom legi novaĵojn de miaj kun-ipernitianoj.Multaj el ili ĉiamdaŭre skribas al mi demandante pri mia malofteco en la reto.Verdire ili duon-pravas... sed komprenu; mi alproprigis al mi taskojn diversajn kaj kiel patrino kaj kiel filino kaj nun kiel avino. Vi, ĉiuj bone scias, ke en la tago, la tempo rapide kuras kaj kiam konstato venas..jam finiĝis la tago.Sed mia aminklino al la virtuala medio kaj al Esperanto estas afero nekontestebla.Pere de la reto kaj en la virtuala komunumo, mi konatiĝis al altvaloraj homoj de grandega simpatio kaj bonkoreco.Mi multege lernis de ili, mi amikumiĝis al homoj bravaj kaj sentemaj kaj de ili mi prenis la bonon por travidebla amikeco.Rezulte de tio , mi kreskis. Mi estas pli feliĉa, pli fida je aliaj homoj, pli fida je bona tempo.Certe mi kiel esperantistino ŝultas al tiuj mian maturiĝon en la kampo persona ĉar la interŝanĝo kaj interkomunikiĝo homa en la reto estas plenriĉa. La plej granda parto el ili,estas konataj de mi deantaŭ kelkaj jaroj ...almenaŭ antaŭ 9 jaroj proksimume kaj ili konas min pli bone ol aliaj en la reala vivo. Mi ne volas tie ĉi citi tiujn ĉar tio ne estas la celo de mia deklaro kaj nur unu paĝo ne sufiĉus por nomi ilin.Mi estas vera bonŝanculino!!! Kaj al ĉiuj mi dediĉas mian fidelecon kiel amiko.En la daŭro de tiuj jaroj...mi konstatis , ke la interreto estas granda portalo al la mondo...fenestro por malgrandigi distancojn kaj kanalo por esplori la diversecon kulturan kaj homan... kaj Esperanto estas la ŝlosilo por konkretigi la lingva-ponton.Mi dankas al Esperanto kaj mi dankas al miaj geamikoj.

Vi estis kaj estas miaj fideluloj kaj konfidenculoj en multaj aferoj kaj kelkfoje miaj kontraŭuloj en aliaj sferoj..sed neniam miaj malamikoj.Entute Vi, ĉiuj apartenas al amikkesto.Ĉirkaŭbrakumon al ĉiuj!

P.S. Hodiaŭ estas la unua tago de la somera-horo sistemo kaj aldoniĝis plus unu horo al la ordinara horaro...ĉio nome de ŝparema –ekonomio.Bone! La tago iomete pli mateniĝis en malhela ĉielo kaj iom post iom la suno aperis sur blua kaj senpluva ĉiel-tegmento.

Mi salutas la geamikojn dezirante al ĉiuj bonan dimanĉon!

Published at 19:53 / 2 comments / 236 visits
This post is public

October 20, 2008

Ridu!

Advokato al sia defendito:
-- Mi havas bonan kaj malbonan novaĵon. Kiun diri unue?
-- La malbonan, sinjoro advokato.
-- Laǔ la laboratoriaj rezultoj bedaǔrinde via sango samas kun la sango trovita sur la loko de la murdo.
-- Kaj la bona novaĵo?
-- Malalta estas nivelo de via kolesterino.
Esperantigis Imre Szabó
Published at 00:54 / 1 comment / 198 visits
This post is public

October 20, 2008

KIEL MI FARTAS



KIEL MI FARTAS



Se iu min demandos, ĉu mi fartas bone,

Bonege! – mi respondos, tute senrezone.

Kaj artretismo, astmo, kaj tre pala vango,

Malforta pulso, plenkolesterola sango..

Suferas mi je koro, parolas penspire,

Sed laŭ mia aĝo – bone – onidire.

Bastonon mi bezonas por ke povu iri

Kaj ĉiam facile voj-celon akiri.

Sendormecon nokte daŭran mi suferas,

Sed kiam tagiĝas, mi eĉ ne koleras.

Memor’ min petolas, turmentas vertiĝo,

Sed mi fartas bone – malgraŭ maljuniĝo.

De l’ versaĵo mia alvenas esenco

Pri la maljuneca trista malpotenco.

Pli bone ja tiam konsenti doloron

Ol per malforteco ĉagrenigi koron.

Do pri via sorto ne tro bona ĝuu

Kaj pri via sano neniun enuu.

Maljuneco ora – ofte oni diras –

Bonan enlitiĝon ĉiam mi aspiras...

En skatol’ oreloj, dentoj enakviĝas,

Sur tablo okuloj antaŭ mi vekiĝas.

La obseda penso ankoraŭ alvenas:

Estas ĉiuj partoj kiujn mi elprenas?

Dum la juna aĝo , mi diras humile,

Kuri kaj kliniĝi estis ja facile.

En mez-aĝo provu al fortoj turmenti:

Tutan nokton danci, laciĝon ne senti.

Sed dum maljuneco ŝanĝiĝos afero:

Promen’ al vendejo, revene.. sufero.

Konsilo por ĉiuj en pli olda aĝo :

Kapon levu supren, ridanta vizaĝo.

Ĉiujn viajn partojn kolektu momente,

Gazet’ nekrologojn tralegu atente:

Kiam via nomo tie ne presiĝas,



Do certe vivanta dume vi troviĝas.





( Esperantigis : J. Zych )



Published at 01:04 / 0 comments / 213 visits
This post is public

October 30, 2008

Diru "ne" al la ekskluziva memamo!

Homo feliĉa, estas homo kiu ĝenerale akceptas la aliajn sen kompari ilin al si mem. Akcepti la diferencojn estas pruvo de maturiĝo. La homa individualeco de la nuntempa epoko postulas de ni, pli kaj pli da konscia pripenso, por ke ni ne falu en amaran solecon. Homoj bone kunvivas, se ili toleras unu al la aliaj. Kaj krom tio... tiu kiu volas pace, harmonie kunvivadi kun la homoj devas respekti la rajtojn de ĉiu kiel se la rajtoj estus via. Nur rigardi la propran umbilikon...estas rigardo blinda. Ne ekzistas limoj por estimo kaj konsidero al iu. Certe la mondo pli trankvile moviĝus , se la homoj forĵetus for la egoismon. Diru "Ne" al la ekskluziva memamo... Agu altruisme....bonfartigu la aliajn!



Published at 00:57 / 0 comments / 217 visits
This post is public

October 31, 2008

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO EN VASSOURAS/RJ

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO EN VASSOURAS/RJ

Universitato Severino Sombra, en la

urbo Vassouras, ŝtato Rio-de Ĵaneiro,

starigis ekspozicion omaĝe al la

brazila plej granda verkisto Machado

de Assis, okaze de la centjariĝo de

lia forpaso. Inter la montrataj libroj

troviĝas pluraj tradukoj en Esperanto:

“La Alienisto”, “Postmortaj Rememoroj

de Brás Cubas”, “Dom Casmurro”, “La

Divenistino kaj aliaj rakontoj”, “Teatro”. La ekspozicio funkcias inter la 22-a de septembro

kaj la 31-a de oktobro 2008. En tiu sama universitato okazis postdiploma kurso pri

Esperanto, por propedeŭtika stimulado al lernado de eksterlandaj lingvoj. Pri tiu temo

okazis en aŭgusto 2008 prelego ĉe la Universitato. La kurso funkciis inter la 6-a de

aŭgusto kaj la 24-a de septembro

Published at 12:40 / 1 comment / 166 visits
This post is public

October 31, 2008

Esperanto kiel virtuala realo

Sendependa Movada Bulteno



En sia artikolo pri ludoj de "virtuala realo" nia aŭtoro Steven Brewer konstatas, ke iasence Esperantujo similas al tia ludo: "La reala mondo estas ofte malfeliĉa - multaj homoj ne havas bonan memsenton rilate siajn atingojn, postenojn kaj ĉiutagan laboron. Tiaj ludoj estas allogaj precipe ĉar ili proponas la ŝancon fariĝi parto de io grava kaj pli granda." Steven Brewer atentigas, ke en ludoj pri virtuala realo oni povas evoluigi diversajn kapablojn, kiuj utilas ankaŭ en la malvirtuala mondo. Tamen, la granda defio laŭ li estas entrepreni la paŝon el la luda mondo al la eksterluda realo.

En februaro kelkaj homoj dise en la mondo ricevis neatenditan pakaĵon. Enestis kelkaj malnovaj bildkartoj, bela afiŝo pri la olimpikaj ludoj de 1920, kaj fadenaro. Kelkaj homoj tuj fotis la objektojn, afiŝis la bildojn en la reto, kaj komencis interdiskuti pri la signifo de la aĵoj.

La objektoj starigis interesajn demandojn: Kie estis tiuj olimpikaj ludoj? Kio alia okazis tiun jaron? Multaj homoj ne scius kion fari, se ili ricevus tian pakaĵon.

Sed la ricevintoj estas homoj, kiuj partoprenas ludojn pri "alternativa realo", kaj jam scias, ke tiuj ĉi objektoj estas "kunikla truo", kondukanta al mondo en kiu mirindaj aferoj povas okazi. En tiu mondo, ili estas ne nur studentoj aŭ bibliotekistoj, sed homoj, kiuj devas savi la mondon.

Kelkajn tagojn poste oni eltrovis blogon de virino kiu nomis sin "Ariadne". Ŝi vekiĝis en mezo de maizo-kampo kaj estis perdinta la memoron. La nura sekvebla indiko estis, ke sur ŝia brako estis la vortoj "Trovu la ringon perditan", en Esperanto. Poste oni konstatis, ke kvin aliaj homoj vekiĝis en similaj cirkonstancoj, dise en la tuta mondo. Ariadne malkovris ke la profesoro Eli Hunt scias ion pri ili, kaj kiam ŝi alfrontis lin, li klarigis ke temas pri perdita olimpika sporto.

Li plue donis sufiĉajn sciigojn por ke oni eltrovu sekretan retan komputilon. Tiu montris bildon de turniĝanta terglobo farita el divers-koloraj punktoj. Post esploro, montriĝis ke oni povas ricevi per la komputilo sciigojn pri kaŝitaj ĉapitroj de libro, skribita en Esperanto.

Kaj tio ankoraŭ estis nur la komenco de la ludo. En la fino, oni devis kuri tra labirintoj, trovi kaj "ŝteli" statuojn kaŝitajn en interesaj lokoj tra la mondo (interalie la Esperanto-Klubo de Bonaero), kaj organizi ritman dancon sinkronizitan inter la partoprenantoj de la solena fermo de la olimpikaj ludoj kaj homoj ĉe la Granda Muro en Ĉinio.

La ludo, kreita de la firmao AvantGames, kun financa subteno de la firmao McDonald's kaj de la Internacia Olimpika Komitato, allogis partoprenon de 2,5 milionoj da homoj tra la mondo. Multaj el tiuj nur ete partoprenis, dum aliaj laboris dum horoj por solvi la enigmojn, traduki la ĉapitrojn en multajn lingvojn, superi la defiojn, kaj eĉ vojaĝi kaj kunlabori en la vera mondo. (Vidu la retejon de la ludo: findingthelostring.com.)

Mi unue interesiĝis pri la ludo ĉar temis pri Esperanto. Mi aŭdis jam kelkfoje pri tiuj ludoj de alternativa realo. Ofte ili ricevas monan subtenon de grandaj firmaoj, kiuj uzas ilin por fari enmerkatigon direktitan al junuloj. Ĝis nun ili estis plejparte usonaj aŭ almenaŭ anglalingvaj fenomenoj. Kelkaj fariĝis vaste konataj en la reta komunumo kaj ankaŭ estis la temoj de libroj de famaj aŭtoroj.

William Gibson en la libro Pattern Recognition ("Formorekono") priskribas ludon de alternativa realo kaj ties komunumojn. Charlie Stross en Halting State ("Haltostato") priskribas, kiel tiaj ludoj povas esti uzataj de registaroj aŭ grupoj por atingi kaŝitajn celojn. Cory Doctorow en sia elstara libro Little Brother ("Frateto") montras, kiel ili povas esti uzataj por organizi kontraŭstaron al maljusta registaro.

La reton oni pli kaj pli multe uzas por organizi. Por interŝanĝi ideojn kaj "memeojn", ĝi estis jam tre utila kaj eĉ nepra. Bedaŭrinde tamen oni ankoraŭ ĝis nun ne eltrovis manieron uzi la reton por atingi veran ŝanĝon aŭ agadon en la reala mondo. Estas facile akiri milojn da subskribintoj ĉe iu reta plendo aŭ manifesto. Malfacile estas montri ke tia agado iam kaŭzas veran politikan aŭ socian ŝanĝon. La ludoj de alternativa realo situas je ambaŭ flankoj de tiuj ĉi kampoj, do oni nun studas ilin por ekscii, ĉu ili povas esti modelo pri kiel ekuzi la reton por krei efikan agadon en la reala mondo.

Jane McGonigal, la kreinto de la firmao Avant Games, verŝajne estas tiu, kiu plej bone konas tiujn ĉi ludojn. Ŝia ofta diraĵo estas, ke la efektiva realo estas rompita - kial do lud-fasonistoj ne povu plibonigi ĝin? Ludoj estas bonaj, ĉar ili produktas feliĉon en homoj. La reala mondo estas ofte malfeliĉa - multaj homoj ne havas bonan memsenton rilate siajn atingojn, postenojn kaj ĉiutagan laboron. Tiaj ludoj estas allogaj precipe ĉar ili proponas la ŝancon fariĝi parto de io grava kaj pli granda. Eblas ke oni faru pli interesan laboron kaj ke tiu laboro estu grava al komunumo de sampensantaj homoj.

Dum siaj jaroj de ludfasonado, McGonigal konstatis ke kelkaj kapabloj necesas por sukcesi je tiuj ĉi ludoj. Ŝi nomas ilin "superaj kunlabor-kapabloj por ludoj de alternativa realo", sed eble ili estas gravaj ankaŭ ĝenerale por ekuzi la reton por atingi celojn en la reala mondo. McGonigal kreis novajn anglajn vortojn por tiuj ĉi kapabloj kaj, de ili, mi kreis similsignifajn kunmetaĵojn en Esperanto.

  • Aregigivo: Kapablo atingi kaj allogi multajn homoj aktiviĝi pri io. Temas pri la scio kiel atingi multajn homoj en simpla, klara kaj instiga maniero. Temas pri la kapablo uzi teknikajn rimedojn kaj ĝuste enmerkatigi mesaĝon al diversaj specoj da homoj, certigi ke tiuj aŭdas la ĝustan mesaĝon per la ĝusta kanalo.
  • Kunaga radaro: La kapablo ekscii kiu (aŭ kiaj homoj) taŭgas por iu (aŭ ia) laboro. Kelkaj homoj taŭgas por trakti la detalojn, aliaj por la grandskala bildo, aliaj por trakti homojn, aliaj laboru nur per komputilo, ktp. Tiu ĉi kapablo rilatas al homo, kiu povas helpi ke aliaj trovu la ĝustajn kaj taŭgajn taskojn por si mem.
  • Pinga kvociento: La kapablo respondi rapide al demandoj kaj kontaktoj. Kelkaj homoj respondas nur vespere aŭ semajnfine, dum aliaj ŝajnas esti ĉiam ĉe la retpoŝtilo aŭ la tujmesaĝilo. (La vorto "pingo" devenas de komputila programo kiu prove kontaktas aliajn komputilojn sur la reto kaj mezuras la tempon ĝis la respondo.)
  • Influivo: La kapablo scii kiel persvadi kaj konvinki disversajn specojn de homoj pri io. Temas pri kapablo klarigi aferojn el diversaj vidpunktoj, tre simple aŭ pli profunde, depende de la ecoj de la aŭskultanto, ekzemple intereso, socia klaso, etna grupo, scio, edukado, ktp.
  • Multkapitalado: La kapablo ekuzi la multajn diversajn kapitalojn kiujn oni havas por la plej gravaj efikoj. Kapitaloj povas esti mono, sed ankaŭ rimedoj homaj, komunumaj, naturaj, retaj, ktp.
  • Provduktado: La kapablo ellabori kaj dissemi ion kiel eble plej rapide ĝis uzebleco. Oni ellasas la prov-ekzemplerojn de io rapide por ke aliaj provu dum oni plibonigas ĝin. Tiu ĉi ideo devenas de ofta diraĵo pri la disvolviĝado de softvaro: ellasu frue kaj ofte.
  • Malferma aŭtoreco: La kapablo facile partopreni (kaj lasi ke ankaŭ aliaj partoprenu) dum la disvolviĝado de rimedoj, ĉu tekstoj, planoj, programoj, ktp. Oni devas deteni sin por ne regi ĉion mem aŭ finlabori ion sen partopreno de la komunumo.
  • Skal-saltivo: La kapablo memori la plej grandskalan bildon eĉ dum oni rigardas ties multajn erojn aŭ estas en la mezo de multaj taskoj. La kapablo pripensi la arbaron eĉ dum oni rigardas la arbojn unuope.
    Antaŭvidivo: La kapablo prognozi kaj esti preta por respondi al surprizaj rezultoj aŭ fenomenoj kiuj aperas neatendite. Ĝi estas speco de mensa fleksebleco kaj la kapablo ŝanĝi sian vidpunkton kiam necesas.
  • Signaltraktado: La kapablo trakti multajn mesaĝojn kaj informfluojn samtempe, rekoni tiujn aferojn kiuj estas plej gravaj kaj kiuj bagatelaj, kaj eltiri la signifon kiu estas necesa por progresi.

Necesas rekoni, ke multaj el ni jam estas en ludo de alternativa realo, kiu nomiĝas "Esperantujo" (aŭ, por kelkaj, "Esperantio"). Ni elektis respondi al la voko lerni internacian lingvon kaj varbi aliajn por solvi la problemon de monda nekomunikado. Ni traktas defiojn kaj solvas enigmojn pri lingvoj kaj kulturoj; pri registaroj kaj homgrupoj; pri kiel organiziĝi por superi la defiojn. Ni ekuzu ĉion, kion ni povas lerni pri ludoj de alternativa realo por plibonigi la efikon de nia agado. Ni bezonas homojn kiuj havas aregigivon, kunagan radaron, kaj la ceterajn kunlaborajn superkapablojn.

Estas tamen iom maltrankvilige, ke en la nuna kulturo estas ĉiam malpli da homoj kiuj agas laŭ ia forta kredo, ke eblas krei pli bonan mondon, kaj ĉiam pli da homoj, kiuj laboras nur por vivteni sin kaj uzas ajnan pluan tempon por eskapi el malfeliĉa vivo en alternativajn realojn. Aŭ eble mi simple rigardas la pasintecon tra rozkoloraj okulvitroj?

Eblas atingi homojn en ties alternativaj realoj, ĉu en Esperantujo, ĉu en "Dua Vivo" aŭ aliloke, sed ne estas certe, ke tiaj homoj iam celos uzi Esperanton en sia reala mondo. Ĝis Esperanto fariĝos io en la reala mondo, por la plej multaj ĝi restos nur flankokupo.

Steven Brewer
Published at 12:52 / 0 comments / 199 visits
This post is public

( 9 posts )