September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

September 6, 2008

"LA VERA VIRINA HISTORIO"

"LA VERA VIRINA HISTORIO"

Sankta Lucio
Sankta Lucio


Legendo rakontas, ke mondkomence,kiam Dio decidis krei la virinon, li trovis, ke li estis elĉerpinta ĉiujn solidajn materialojn en la viro kaj ke li nenion plu disponis.
Antaŭ la dilemo kaj post profunda meditado, jen tio, kion li faris :
Li prenis la lunrondecon, la dolĉegan ondkurbecon, la teneran konvolvuladheremon, la tremantan folimovadon,la palmsveltecon, la delikatan florkoloron, la amdeziran cervrigardon, la sunradian ĝojon kaj la nubajn plorgutojn, la ventan ŝanĝiĝecon kaj la hundan fidelecon, la turtan timemon kaj la pavan parademon, la cignan plumdolĉecon kaj la diamantan malmolecon, la kolombinan amemon kaj la tigran kruelecon, la brulan fajron kaj la neĝan malvarmecon.
Li miksas tiajn kontraŭajn konsistaĵojn, formas la virinon kaj li donis ŝin al la viro.
Post unu semajno,l a viro venis kaj diris al li :
Sinjoro, la kreaĵo, kiun vi donis al mi, farigas min malfeliĉa, ŝi postulas ĉiun mian atenton, ŝi neniam lasas min sola, ŝi intense babilas, ŝi senprave ploras, ŝi amuziĝas suferigante min kaj mi venas por redoni ŝin al vi ĉar MI NE POVAS VIVI KUN ŜI.
Bone, respondis Dio kaj li reprenis la virinon.

Post unu semajno, la viro revenis kaj diris :
Sinjoro, mi sentas min tre sola, de kiam mi redonis al vi la kreaĵon, kiun vi faris por mi, ŝi kantis kaj ludis flanke de mi, ŝi ameme rigardis min kaj ŝia rigardo estis kareso, ŝi ridis kaj ŝia rido estis muziko, ŝi estis bela por la vido kaj dolĉa por la tuŝo. Bonvolu redoni ŝin al mi ĉar

MI NE POVAS VIVI SEN ŜI.



Bonvolu sendi tion al ĉiuj eksterordinaraj virinoj,
kiujn vi konas kaj al ĉiuj viroj, por ke ili neniam dubu pri la virinoj, kiuj estas apude de ili.

Bela japanino
Bela japanino

Published at 14:12 / 4 comments / 326 visits
This post is public

September 6, 2008

Saŭdado samsignifas internacie!!!

SAŬDADO!!!!

Amikino
Amikino

Mi saŭdadas ĉion, kio markis mian vivon... Kiam mi vidas fotojn, kiam mi flaras, kiam mi aŭdas voĉon, kiam mi memoras la pasintecon, mi saŭdadas... Mi saŭdadas la amikojn, kiujn mi neniam plu vidis, personojn kun kiuj mi ne plu parolas aŭ renkontas... Mi saŭdadas mian infanaĝon, mian unuan amon, la duan, la trian, la lastan kaj la amojn, kiujn mi ankoraŭ havos, se Dio permesos... Ĉefe mi saŭdadas miajn estantajn amojn kaj pasintajn tagojn je bona vivplena feliĉo...mi eĉ saŭdadas miajn malbonajn travivaĵojn ĉar pere de ili, mi eklernis ion instruan.

Mi saŭdadas la nuntempon , kiam mi ne profitas ĉion,por memori la pasintecon kaj por veti la estontecon...

Mi saŭdadas la estontecon, se poste la efektiviĝo, eble ne okazos tiel, kiel mi pensas, ke ĝi okazos... Mi saŭdadas al tiu, kiu lasis min kaj tiun, kiun mi lasis, kiu diris ke venus, sed ne aperis; kiu aperis kurinte, kaj preskaŭ ne konis min, kiun mi neniam estos oportuno por koni.

Mi saŭdadas tiun, kiu forveturis kaj kiun mi ne adiaŭis bone; kiu ne sukcesis adiaŭi min; kiu pasis en la ŝoseo antagonista al la mia vivo kaj kiu mi nur vidis tre rapide; aferoj, kiujn mi havis kaj aliaj, kiujn mi ne havis, sed multe volis havi; aferojn, kiujn mi ne scias ĉu ili ekzistis, sed kiun se mi scius, certe dezirus provi;...

Mi saŭdadas seriozajn aferojn, amuzajn aferojn, okazojn, travivaĵojn...

Mi saŭdadas la hundeton amitan kaj , kiun mi havis antaŭe kaj kiu min amis lojale, tiel kiel nur hundoj kapablas fari, la librojn kiun mi legis kaj faris min vojaĝi, la diskoj, kiujn mi aŭdis kaj faris min revi, la okazaĵojn. kiujn mi vivis kaj la okazaĵojn, kiujn mi lasis preterpasi sen profiti tute.

Multajn fojojn mi volas trovi tion, kion mi ne scias, mi ne scias kie, por serĉi ion, mi nek scias kion, nek kie mi ĝin perdis...

Mi vidas la mondon turniĝi, kaj mi pensas, ke mi povus senti saŭdadon en la japana, en la rusa, la itala, en la angla, sed mia saŭdado nur parolas portugalan kaj Esperanton, kvankam se profunde ĝi povas paroli ĉiulingve.

Mi kredas ke la simpla (I miss you,) neniam estos la sama forteco kaj signifo ol nia vorteto. Eble ne esprimas, ĝuste, la grandegan mankon, kiun ni sentas pri karaj aferoj aŭ personaj. Kaj pro tio mi sentas plu da saŭdado... Ĉar mi trovis vorton por uzi ĉiam, kiam mi sentas ĉi tiun doloron en la koro, iomete malĝoja, iomete ĝoja, iomete melankolia...sed kiu funkcias plej bone ol vitala signo kiam oni volas paroli pri vivo kaj pri -homa-sentoj.

Ĝi estas la senerara pruvo pri tio, ke ni estas impresiĝemaj, ke ni amis multe la aferojn, kiujn ni havis kaj ni bedaŭras la bonajn aferojn, kiujn ni perdis dum la ekzistado nia...

Senti saŭdadon, estas signo pri tio, ke oni vivas! kaj ke oni ne perdis eĉ unu sekundon ĉar oni spertis ĉion en la vivo.

María Eugenia kaj Ariádene

Kontribuo de Karesema

Published at 14:29 / 1 comment / 249 visits
This post is public

September 6, 2008

LA ĈINA GIMNASTIKO TAJĜIĈJUANO

La praktikado em la lastaj jaroj pruvis, ke tajĝiĉjuano estas grava rimedo por sanigo kaj preventado de malsanoj. Ĝi postulas ne nur movadon de ĉiuj muskoloj kaj artikoj de la tuta korpo, sed ankaŭ egalritman profundan spiradon, movadon de la diafragmo kaj , precipe, altan koncentradon de la spirito. Tio havas bonan efikon por akceli la funkciadon de la centra nerva sistemo, kaj tiel plibonigas ankaŭ la funkciadon de aliaj organoj: sistemoj kardiovaskula kaj spira; ostrado, muskoloj kaj artikoj; metabolo de substancoj em la korpo; digesta sistemo.

La karaktero de tajĝiĉjuano:

Malstreĉiteco kaj Mildeco: La teniĝo estas stabila kaj gracia.La movoj estas nerigidaj kaj konformaj al la homa fiziologia kutimo. Ĝenerale, ne troviĝas movoj, postulantaj eksplodan forton.Tial post ekzercado oni, kvankam iomete ŝvitante, malofte anhelas. Pro tio ĝi estas praktikebla por homoj em malsamaj aĝoj, seksoj kaj sanstatoj, kaj prezentiĝas kiel bona fizika terapio por suferantoj de kronikaj malsanoj.

Kontinueco kaj Egalritmeco: Ĉiuj movoj de tajĝiĉjuano, de la komenca teniĝo ĝis la fina teniĝo, estas kunligitaj sem rimarkebla interrompo.La movoj egalritmaj sekvas unu la alian, kiel akvo fluanta.

Rondmoveco kaj Natureco: L abrakoj de la ekzercantoj ĉiam moviĝas arke, kaj tio estas konforma al la natura fleksiĝo de la artikoj. Oni iam nomis ĝin ronda movado.La praktiko pruvas, k ela ekzercado per ronda movado utilas al fortigo de diversaj organoj de la korpo.

Harmonio kaj Kompleteco: Ĉu em unuopaj movoj, ĉu em tutaj serioj de movoj, necesas harmonio inter la movoj de la diversaj korpopartoj kaj tiu inter la konscio kaj la movoj.Dum la ekzercado oni devas preni la talion kiel akson, por konduki la movojn de la membroj em akordon.

Tajĝiĉjuano havas sian propran karakteron kaj stilon. Ĝi bone efikas por plifortigi la korpon, nur se la ekzercanto donas plenan atenton al ĝia karaktero kaj faras ĉiujn pozojn kaj movojn laŭ la postuloj.Ĝenerale, la ekzercado per tajĝiĉjuano havas tri stadiojn. En la unua stadio oni devas lertiĝi en unuopaj movoj de la piedoj,kruroj, manoj,torso kaj rogardo kaj fari la pozojn ĝustaj, paŝojn stabilaj, movojn graciaj kaj mildaj. En la tria stadio oni devas emfaze sin ekzerci pri forto-uzo kaj natura akordigo inter la konscio,spirado kaj korpa Movado, pork e la movoj estu facilaj , stabilaj kaj harmoniaj.

Fonto: Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker

Published at 14:35 / 0 comments / 209 visits
This post is public

September 11, 2008

Kial?

CSERE ANDREA (Ĉere Andrea)

Kial?

Kial vi humiligas min per muteco,

Per ne eldirita malkuraĝo?

Kial vi forturnas, kial evitas,

De vojkruciĝo kial vi rifuĝas?

Nian amikecon vi forgesis?

Aŭ ĝis nun nur simulis?

Via silento mallum-vualas,

Kiu kovras, nek vi elvidiĝas.

De mi vin vi kial kaŝas?

En soleco mia animo frostiĝas!

El la hungara tradukis: Szabadi Tibor J.

Published at 18:33 / 0 comments / 167 visits
This post is public

September 11, 2008

Dormu Milde

Mia nepo
Mia nepo

Dormu Milde

Suno moŝta post minuto,
Diafana gemrubeno,
Riverencos kun saluto
Al la nokta suvereno.
Luno brila el sateno
Jam arĝenta en ĉielo.
Ĉio mutas en sereno.
Dormu milde, brilas stelo.

Infanetoj dum balbuto
Time ploras sen ĉagreno.
Trankviligas ilin fluto
Kaj fabelo pri delfeno.
Kaj malantaŭ la kurteno
Kvankam regas la malhelo,
Ili kuŝas sur kuseno.
Dormu milde, brilas stelo.

Nek diskuto, nek disputo,
Foren pluas la promeno
En kupeo aŭ kajuto
Trans la montoj ĝis haveno.
Morgaŭ floros la mateno,
Belos kiel akvarelo,
Sed silente nun sen ĝeno
Dormu milde, brilas stelo.

Fonto: KD Masko. Muzikistaro: Kajto.
Teksto: Marcelo Redoulez. Muziko: Nanne Kalma.

Omaĝe al mi nepo Gabrielo.

Mi ofte dormigas lin per tiu kanto. Danke la Kajto

Published at 18:38 / 0 comments / 211 visits
This post is public

September 11, 2008

FELIĈO

Esperanto ĉie parolata
Esperanto ĉie parolata

Feliĉo ja ekzistas ... tion diras
Mi, en momento bela de plezur'...
Povas okazi ke
ĝi estas nur
Amanta mia koro kiu deliras!...
Sed anta
ŭ longa tempo ol ĝi foriras,
Mi faris
ĉirkaŭ ĝi barantan muron:
Feli
ĉo, ne foriru!... Ne forkuru!...
Ĉar pro saŭdado mia kor' sopiras!...
Kaj tiu petegado longe da
ŭris,
Por multajn dol
ĉajn frazojn al ŝi diri
Anta
ŭ ŝiaj piedoj tuj mi kaŭris...
Sed ne validis mia peto
ĥoro,
Ĉar la Feliĉo devis, ve!...foriri,
Feli
ĉis nur momenton mia koro!...

Sendis al mi JOSIEL en orkuto!

Published at 18:45 / 1 comment / 257 visits
This post is public

September 11, 2008

Infanoj ĉe montrofenestro!

Multkolorfloroj
Multkolorfloroj

Infanoj ĉe montrofenestro!

Malriĉaj. Knab´, knabino. Ĉe ŝi pupo.
Mizera pup´. El
ĉifonaĵ´kaj stupo.
Farita fuŝ
e per mallertaj manoj.

Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭ
to, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup´kun silkvualo:
Ludilmirakloj tie ilin logas.

Kaj plezurante pri l´senpaga festo,
Faligas ŝ
i la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝ
i surpaŝas. Puphaŭto krevas.
Tra l´vund´elŝ
ovas sin la stup-intesto.

Nun ŝ
i rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝ
i la pupon mole.
Al brusto premas , lulas ĝ
in konsole,
Viŝ
ante siajn larmoj per la bluzo.

La knab´, pli aĝ
a, kun mallerta peno
Konsolas sixn , sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝ
i singlute,
Jam ili falis el infan-edeno.

Kaj nun, transvitren, al infan-ĉ
ielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, multe, kunokuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l´Ribelo.

Kalomano Kalocsay .

Strange estas,kiel efike kelkaj el la plej noblaj poemoj kortuŝ
as nin ĝis larmoj. Verdire la supra poemo ne uzas facilan stilon kaj nek facilan poezia-ritmon...Sed ĉio estas tiel klara kaj tiel simpla. Mi klopodis iomete dum la legado senti profunde ĉiun vorton...Estas preskaŭ paradokso de sentoj.Unuflanke ekstaza-sento antaŭ mirindaĵoj ĉe la montrofenestro kaj aliflanke forta doloro pri la konstato de la realo (malnova pupo). Tiel estas kiel dum la tuta vivo, kelkfoje oni nur povas revi pri tio ne atingebla...kaj la sekreto estas revi malgraŭ ke, la reala vivo ne ĉiam kongruas al oniaj revoj.

Kares`
Pere de tiu ĉ
i poemo mi omete infaniĝis.

Strange!

Published at 18:52 / 1 comment / 254 visits
This post is public

September 20, 2008

El serio da bonaj humoraĵoj

Grupo de geknaboj eniras butikon ridante kaj petolante.
La maljuna viro, kiu deĵoras, admonas ilin:
-- Se vi volas, ke mi okupiĝu pri vi, staru en vico kaj atendu silente!
La infanoj obeas.
La vendisto, kontenta pri sia efikeco, sin turnas al la unua knabo
kaj demandas afable:
-- Kion por vi, juna sinjoro?
-- Unu karamelon, mi petas.
La maljunulo grimpas sur ŝtupareton, prenas grandan skatolon, prenas
karamelon el ĝi, remetas la skatolon sur la breton, malgrimpas,
pagigas la knabon, kaj sin turnas al la dua infano:
-- Kaj kion por vi, junuleto?
-- Unu karamelon, sinjoro!
La maljunulo grimpas sur la ŝtupareton, prenas la grandan skatolon,
prenas karamelon (...) malgrimpas, pagigas la knabon, kaj sin turnas
al sia sekva kliento, knabineto, kiu fiere montras moneron de 1 eŭro:
-- Kaj por vi, fraŭlino?
-- Mi deziras tiun krajonon, kiu kostas 0,95 eǔron, ... kaj per la cetera
mono, mi aĉetos ... unu karamelon!
La maljuna vendisto, trian fojon grimpas sur la ŝtupareton, prenas la
grandan skatolon, prenas karamelon ... kaj demandas de supre al la
lasta infano:
-- Ĉu ankaŭ vi deziras unu karamelon?
-- Ne, sinjoro!
La vendisto malgrimpas, zorge ordigas la ŝtupareton kaj demandas:
-- Do, kion por vi, juna amiko?
-- Bonvolu kontroli, sed mi opinias, ke mi kunhavas sufiĉe da mono por
DU karameloj.
Sendis Elizabeta el Francio.
Published at 14:05 / 0 comments / 141 visits
This post is public

September 20, 2008

El humoroza korespondlisto.

TESTAMENTO
Jozefo severe malsaniĝis kaj tial li decidis verki testamenton. Li
invitis la rabenon al sia lito kaj diktis al li:
"La domon mi heredigas al nia plej aĝa filo..."
Tiam la edzino enmiksiĝis kaj laŭte-forte diris: "Nia plej aĝa
filo jam posedas domon. Li ne bezonas du. Prefere la domon
ricevu nia plej juna filo."
Akceptis tion la edzo kaj daŭrigis dividi siajn posedaĵojn:
"La butikon mi lasas al mia filino..."
Denove intervenis la edzino kaj diris: "Ne, nia filino ankoraŭ ne
edziniĝis. Ŝi bezonas kontantan monon!"
Tiam la malsanulo ekkoleris kaj murmuris: "Diru al mi, Bejle: kiu
el ni estas mortonta - mi aŭ vi?..."
De Josef Shemer
Published at 14:06 / 0 comments / 168 visits
This post is public

September 20, 2008

El humuroza korespondlisto.

Paĉjo sidigas filineton sur la kolon, sed kiam delonge jam tiradas liajn harojn la infano, li avertas ŝin:
-- Filineto, ĉesu jam! Doloras min, se vi tiradas al mi la hararon.
La infano ekkoleretas:
-- Bone, tiel mi ne serĉos plu la maĉgumon.
Esperantigis Imre Szabó

Trovita en Gaja leganto per Esperanto.pdf: http://www.ipernity.com/doc/deodaro/2828722 )

Li (flustrante): Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.
Ŝi: Ĝi estas en la telefonlibro.
Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?
Ŝi: Ankaŭ ĝi estas en la telefonlibro.

Published at 14:07 / 0 comments / 112 visits
This post is public

September 20, 2008

Humoroza korespondlisto.

Alkoholo
Kuracisto ekzamenas pacienton kaj diras:
-- Mi ne trovis la bazon de via plendo. Eble tio estas pro la multa drinkado.
-- Ne gravas, doktoro. Mi prefere revenos poste, kiam vi malebriiĝos.
En muzeo
-- Tuj ekstaru, junulo! Ĝi estas la trono de Adalberto la tria - krias la muzea gardisto al vizitanto.
-- Kial vi ekscitiĝis? Mi havas tempon por stariĝi, se li alvenos.
Frateto
-- Fileto kara, si vi estos bona, vi havos frateton.
-- Kiel mi vidas vin, panjo, mi havos eĉ se mi ne estos bona.
Flender Gyorgy
Published at 14:15 / 1 comment / 206 visits
This post is public

September 21, 2008

Novjork', Novjork'

Novjork', Novjork'

Tradukita de

Vicente Valdés Bejarano

Kantistnomo:

Ĉente


http://www.youtube.com/watch?v=jcfRvRYvK40

Published at 13:21 / 0 comments / 131 visits
This post is public

September 21, 2008

KIEL LA ONDOJ DE L' MARO:

Estimataj:
Alklaku sube kaj aŭdu VERA JORDAN kantanta la muzikon KIEL LA ONDOJ DE L' MARO:
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo
Published at 13:22 / 3 comments / 225 visits
This post is public

September 25, 2008

SOVETIA ESPERANTO-MOVADO EN KVAZAŬSEKRETA MISIO

"KIO NE ESTAS MALPERMESITA, TIO ESTAS PERMESITA"-
SOVETIA ESPERANTO-MOVADO EN KVAZAŬSEKRETA MISIO

Ampleksa intervjuo-konversacio kun Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov,
preparita de Andreas Künzli

Publikigita ekskluzive por SPEGULO, socikultura, sendependa revuo en
Esperanto, eldono aŭtuna 2008, p. 134-157.

Legebla ĉi tie:
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=5124

Published at 16:50 / 0 comments / 242 visits
This post is public

( 14 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...