August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

August 12, 2008

100 ĉinaj frazoj por la Olimpikoj de 2008!

Mi antaŭe jam propagandis ĝin..sed nun estas pli konvena..ĉar la Olimpikoj en Ĉinio furoras.Mi eĉ aperigis kelkajn bildo-ilustaĵojn en mia blogo " Verda-Lando".Verdire tre instrua paĝo enhavata gravajn instruojn pri frazoj uzataj en la ĉiutaga vivo en Ĉinio.Krom tio parto de leciono pri ĉinaj ideogramoj .

Certe ĝi interesos vin!

Karesema.

 

http://www.china.org.cn/chinese/ch-xhy/wor/index.htm

Published at 12:58 / 2 comments / 198 visits
This post is public

August 12, 2008

UK 2010

 

 

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

 

 

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, jam en februaro vizitis Havanon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA nun venigas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

En majo la ĝenerala direktoro vizitis Moskvon, kiu same invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2010, ĉar la pli frua invito por la jaro 2009 ne estis sukcesa. Ankaŭ en Moskvo la lokaj aŭtoritatoj promesis subtenon por la kongreso, sed la estraro de UEA fine preferis la proponon de la kubaj esperantistoj.

La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis klare pli verŝajna ol ke Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble iom influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj.

Kiel argumentoj malfavoraj al Moskvo oni ofte menciis la altajn prezojn en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon de la vizaj proceduroj. La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke dum la pli ol 120-jara historio de Esperanto ĝis nun neniam okazis Universala Kongreso en Rusio, dum multaj jaroj unu el la plej gravaj landoj de la movado.

 

Fonto: LIBERA FOLIO

 

Published at 13:05 / 1 comment / 206 visits
This post is public

August 14, 2008

La Noktvizitanto

 

La Noktvizitanto
Phát HUYNH, tradukis Marlon GARREN
Usono

Dum mi kuŝis en la lito, pensante je vi, mi sentas tiun fortan impulson vin ekkapti kaj kunpremiĝi, ĉar mi ne povas forgesi la hieraŭan nokton.

Vi venis al mi neatendite dum la balzama kaj kvieta nokto, kaj tio, kio okazis en mia lito ankoraŭ lasas ene de mi sensacion svarmojuketan. Vi aperis de nenie kaj senhonte, sen iu ajn rezeroj, vi kuŝis sur mia nuda korpo . . . vi sentis mian indiferentecon, tial vi aplikis la malsatan buŝon je mi sen iu ajn kulpeco aŭ humiligo, kaj vi preskaŭ frenezigegis min dum vi eltrinkis min. Finfine, mi ekdormis.

Hodiaŭ, kiam mi vekiĝis, vi estis for. Mi serĉis vin senutile, sed nur la littukoj atestis la hieraŭnoktajn eventojn. Mia korpo ankoraŭ portas palajn markojn de via entuziasma ravo, pli malfacilas forgesi vin.

Hodiaŭ nokte, mi vekiĝos, atendonte vin . . . damninda moskito.

Published at 08:06 / 0 comments / 133 visits
This post is public

August 14, 2008

Kial Esperanto Havas Dek Ses Regulojn

 

 

Zamenhof-bildo
Zamenhof-bildo
Kial Esperanto Havas Dek Ses Regulojn
Steĉjo NORVELL
Halifakso, Kanado

La bone konataj dek ses bazaj reguloj de Esperanto ĉiam mirigas min. Ili estas kunmetitaj kvazaŭ hazarde. Ili estas nekompletaj kaj ne bone priskribas la lingvon. Imagu novan lingvon por kiu la unua regulo diras ke io eĉ ne ekzistas. Kiel artefarita lingvo tiel bone elpensita kiel Esperanto povus havi tiom malbone ordigitajn bazajn regulojn? Venis al mi ebla klarigo: povus esti ke Zamenhof ne multe ŝatis regulojn kaj efektive pensis pri ili nur en la lasta momento. Nun fantazio regas miajn pensojn. La vero malpli gravas ol interesa supozo. En mia imago mi bildigas neokazintan eventon jen:

"Ĉu vi tralegis mian novan libron, Felikso?" "Jes, Ludoviko, ĝi vere estas mirinda afero – tamen ..." "Tamen?" "Ludoviko, via lingvo estas tiel bele elpensita, tiel fleksebla, tiel preciza sed samtempe tiel nuancoriĉa, ke mi ne dubas ke ĝi estos vaste akceptita tuj kiam la mondo ricevas ĝin." "Ĉu vi ne diris 'tamen'?" "Nu, jes – Ludoviko, ĉu vi povas fari malgrandan etan aldonon?" "Jes, se necesas, sed la libro devas esti preta por la eldonisto morgaŭ matene. Kian aldonon vi proponas?" "Ludoviko, vi prezentos al la mondo novan lingvon kun belaj ekzemploj de la lingvouzo, sed ..." "Sed?" "Ludoviko, reguloj tute mankas!" "Kial mi bezonas regulojn?" "Por klarigi kiel uzi la lingvon." "Mi jam montris kiel uzi la lingvon per miaj ekzemploj. Oni devas nur legi." "Sed homoj ja atendas regulojn." "Mi opinias, ke reguloj tute ne necesas. Ili malliberigus homojn. Oni povas uzi la lingvon laŭ nur la principoj kiujn mi montris per ekzemploj." "Kredu min, Ludoviko, viaj varbotoj deziros regulojn por gvidi ilin." "Sed reguloj devigas kaj malpermesas – tio estas tute kontraŭ la spirito de mia lingvo." "Ludoviko, via menso estas eksterordinare brila, sed la mezkapablaj homoj, la nepoliglotoj, vere bezonas helpilojn, lambastonojn. Vi devas doni regulojn al ili kiel gvidmapon." "Ĉu vi vere tiel opinias pri reguloj, Felikso?" "Jes, vi nepre bezonas regulojn." "Do, mi faros, sed mi devas rapidi. – Kiom da reguloj vi deziras?" "Mi ne scias. Kiom necesas?" "Kiel mi diris, reguloj tute ne necesas – tamen estas – mi ne scias – eble du- aŭ sescent fundamentaj nocioj kaj konceptoj..." "Ne, tro multe." "Mi povus resumi per eble sesdek rimarkoj." "Ankoraŭ tro." "Tridek?" "Ankoraŭ tro." "Eble mi povus kombini ilin por fari ses grandegajn principojn." "Ŝajnas al mi ke tiom da reguloj ne estus sufiĉaj." "Kion vi opinius pri dek ses?" "Tiu nombro estus tute kontentiga al mi." "Bone, estos dek ses. Mi kreos ilin ĉi vespere, antaŭ ol enlitiĝi – mi devos rapidi, ĉar la eldonisto atendos min frue morgaŭ. Dankon, kara Felikso, pro via helpo, kaj ĝis revido."-Steĉjo

Published at 08:10 / 2 comments / 264 visits
This post is public

August 14, 2008

El la Vivo de Komputila Viruso

El la Vivo de Komputila Viruso
Studentoj el la Dua Nivelo
Brattleboro, VT, Usono

[Noto de la redaktoro: je l' instigo de la instruisto Paul GUBBINS, kelkaj kursanoj el la dua nivelo esploris la psikologion de komputila viruso. Kion ili malkovris per siaj provoj?]

Ne.
Ne.
Mi diris al vi antaŭe.
Vi ne rajtas scii mian nomon.
Vi eĉ ne rajtas scii, ke mi ekzistas . . .
Sed vi scias.
Mi ne scias, kiel vi scias. Sed vi scias.

Do bone.
Vi min demandis, kion mi tage faras.
Mi serĉas.
Mi serĉas lokojn, kie mi povas kaŝi.
Mi serĉas lokojn, kie mi povas miajn idarojn kaŝi.
Mi serĉas dosierojn, kiujn mi povas invadi.
Mi serĉas kontraŭ-viruso-programojn, kiujn mi povas malkapabligi.
Mi serĉas kontraŭ-viruso-programojn, kiujn mi devas eviti.
Mi serĉas adresojn, kien mi povas miajn idarojn sendi.

Mi serĉas manierojn vin ĝeni.
Mi serĉas manierojn vin laborigi.
Mi serĉas manierojn vin frenezigi.

Kaj nun, se vi ne forigos, mi pereigos vian malmoldiskon.

 

Published at 08:13 / 2 comments / 235 visits
This post is public

August 14, 2008

Edena Fabelo

 

Edena Fabelo
el la hispana tradukis Rafael DESPRADEL
Dominika Respubliko

Kiam Dio finis krei la Teron, ankoraŭ restis al Li du aferoj por disdoni. Li decidis demandi al Adamo kaj Eva. Li ilin diris, ke Li ankoraŭ havis ion, kio permesus al sia posedanto pisi starante.

"Temas pri tre utila afero", ilin diris Dio, "kaj mi demandas, ĉu tio povas esti interesa al iu el vi..."

Adamo eksaltis kaj kun granda emocio alparolis Dion:

"Mi volas tion! Mi nepre devas havi tion! Donu tion al mi ĉar mi certe scios, kiel uzi tion! Ŝajnas al mi, ke nur viroj rajtas havi tiajn aferojn".

Kaj li petis, petis kaj petadis al Dio, kvazaŭ plorante kaj samtempe tirante la robon de Dio.

Eva ridetis vidante tiun scenon kaj ŝi diris al Dio, ke se Adamo tion arde deziras havi, Li tion devus doni al li.

Dio do donis al Adamo tiun aferon, kiu permesus lin pisi starante kaj pri kiu li petegis. Tuj post kiam li ricevis ĝin, Adamo ekkuris malantaŭ arbon kaj ekuzis sian novan ilon. Poste li skribis sian nomon en la sablon, ĉevalridante, tre feliĉa pro sia nova ludilo.

Dio kaj Eva rigardis lin momente kaj post kelkaj minutoj Dio aldonis:

"Bone, Eva, jen la alia afero, kiu ankoraŭ restas ĉe mi... kaj mi certas, ke tio apartenas al vi"

"Kaj kiel ĝi nomiĝas?", ŝi Lin demandis.

"Cerbo", Li diris.

Published at 08:16 / 0 comments / 171 visits
This post is public

August 14, 2008

Ĉu Ŝu -- Aŭ Ŝu Ne?

 

Ĉu Ŝu -- Aŭ Ŝu Ne?
Paul GUBBINS
Anglujo

Mi parolis kun Spomenka pri transatlantika flugado. Ŝi kaj mi adoptas tiurilate fundamente kontraŭajn filozofiojn. Dumfluge mi demetas la ŝuojn, ŝi ne. Tuj, trovinte mian sidlokon en la aviadilo, mi demetas miajn ŝuojn. Mi legis ie, ke nepras dumfluge fleksi la muskolojn de la piedfingroj, por ke la sango libere cirkulu ĉirkaŭ la korpo (krome, demeti ŝuojn signifas, ke kunvojaĝantoj malemas tro proksimiĝi …).

Spomenka, tamen, pro familiaj historiaj kialoj (eble ŝi klarigos, se vi ĝentile petos), preferas resti dumfluge daŭre ŝuita (kaj sekve plendetis, alveninte, ke ŝiaj piedoj … tamen mi ne pritraktu privatajn virinajn aferojn, pri kiuj mi neniel kompetentas kaj kiujn, kiel ĝentlemano, mi certe ne volas esplori).

Sed, pripensante la aferon, kaj malgraŭ tio, ke mi bedaŭras, ke suferetis la piedoj de Spomenka, mi tamen ĝojas, ke ŝi – kaj supozeble aliaj el ŝia ŝupartio – retenas siajn piedvestaĵojn. Ĉar kio okazus, se, kiam elteriĝas aviadilo, ĉiuj senpiedaj ŝuoj glitus malantaŭen en la aviadilo? Ĉu tiam, pro la subita ŝupezo ĉe la ‘vosto' de la aviadilo, la piloto ne povus ĝin stiri? Aŭ ĉu, eĉ pli danĝere, ĉiuj senŝuaj pasaĝeroj samtempe serĉus la perditaĵojn, rampante ĉien sub la malantaŭaj foteloj kaj la koleraj rigardoj de siaj kunvojaĝantoj? Eĉ se la aviadilo sukcese stireblus, okazus sendube tumulto. Aŭdiĝus: ‘Ĉu vi havas miajn ŝuojn?' aŭ, se antaŭe estus konsumintaj alkoholaĵoj, ‘Ŝu vi havas miajn ĉuojn?' (bone: tiel verŝajne nur, se temus pri duonebriaj esperantistoj survoje al universala kongreso).

Tamen serioze. Kiom da aviadilo-akcidentoj okazis ne pro teĥnika paneo, ne pro misuzo de la angla (kiel oni foje pretendas), tamen simple pro ŝuo-fluo? Imagu …

Published at 08:19 / 3 comments / 327 visits
This post is public

August 14, 2008

Filmoj kaj kanzonoj

 
  

Karaj geamikoj,

bonvolu viziti niajn paĝojn pri esperantaj kanzonoj

http://kanzonamikaro.worsten.org/eo-kanzonoj/videofilmetoj.htm

En la interreto oni povas trovi kelkcent kanzonojn en Esperanto kaj multajn videofilmetojn, kiuj povas pliriĉigi agadon de lokaj kaj lernejaj Esperanto-Grupoj. Se nia retejo ekplaĉos al vi, tiam bonvolu informi pri ĝi viajn konatulojn.

kun elkoraj salutoj

Kanzonamikaro el Vroclavo, Silezio, Pollando
http://kanzonamikaro.worsten.org

Informis Eva Soszka

Published at 08:34 / 0 comments / 151 visits
This post is public

August 14, 2008

Izoleco

 

Saluton al Vi
Saluton al Vi
Okazis dum interna rigardo al la animo mia... interese estis. Mi fikse rigardis de mia fenestro la tagon, en kiu io nebula subite aperis . Mi eĉ ne bone scius klarigi...kial iĝis mi, mistera kaj senmova. Verŝajne tro longa pripensado malkonektis  mian cerbon de mia korpo kaj nur parto de mi, travojaĝis laŭ la estanta tempo.Tiu fenomeno haltigis la tempon  kaj mi...preskaŭ fluganta ene de miaj pensoj, ne komprenadis tian senton de izoleco.Silento regis, dum mistera vojaĝo kaj ĉirkaŭ mi, nenio videblas...nur senteblas.Ĉio alkonformiĝis al la reva momento kaj tiu  griza kaj monotona tago ...estis apenaŭ plus unu tago. 

Karesema

Published at 23:29 / 7 comments / 394 visits
This post is public

August 16, 2008

Vizito al Muzeo de la Portugala Lingvo.

 

Vizito al Muzeo de la Portugala Lingvo
Vizito al Muzeo de la Portugal…

Hodiaú, la 15-an de aúgusto, grupo da geesperantistoj de Lorena / SP veturis al la chefurbo San-Paúlo por viziti la Muzeon de la Portugala Lingvo. Alighis kelkaj gesamideanoj el la chefurbo mem, kaj dum kelkaj horoj ili trairis la tutan ekspoziciaron. La portempa ekspozicio temas pri la brazila verkisto Machado de Assis. Pro tio José Roberto Tenório, posedanto de Eldonejo Oportuno donacis al aútoritatulo de la Muzeo tri librojn – tri verkojn de tiu grava verkisto -  tradukitajn al Esperanto. Oni fotis kun la Esperanta flago kaj kaptis la okazon iom plirichigi sian vortostokon: kion precize signifas la vortoj “romano”, “novelo”, “rakonto”, “fabelo”, kaj “fablo”, kaj kion signifas la vortoj “ironio”, “sarkasmo”, “moko, “sherco”, “ciniko”?  Chiuj kunportis hejmen flugfolion pri la brazila aútoro kaj pri la Muzeo mem, krom lia esperantigita rakonto “Kiel oni inventis almanakojn” – kiu taúge ilustras la ironieman stilon de Machado de Assis. Antaú la tagmangho en proksima, agrabla restoracio, la grupeto vizitis la apudan, antikvan, belarkitekturan trajnostacion “Luz”, kaj ankaú tie la grupo fotighis kun la verda flago. La agrabla ekskurso estas iniciato de Lorena Esperanto-Klubo – “Subchielaj Lecionoj”.                     

                             (Raportis kaj fotis Paulo S. Viana)

 
Published at 02:07 / 1 comment / 216 visits
This post is public

August 16, 2008

Cucumis...Kio ĝi estas?

Cucumis
Cucumis
 

Cucumis estas:

Senkotiza tradukservo interrete.

 Kiaj ni estas?

Cucumis estas komunumo da tradukemuloj, kiuj dividas inter si sian scion lingvan kaj helpas unu la alian interrete.

Por kio ĝi estas?

Cucumis estas retejo, en kiun vi povas meti tekstojn, por ke la komunumo traduku ilin.

Kiel ĝi funkcias?

Por uzi la servojn de Cucumis, vi devas esti registrita membro, vi gajnas poentojn kiam vi tradukas tekston, kaj vi bezonas poentojn por sendi tekston tradukendan.

Kial la nomo "cucumis"?

Cucumis devenas de la latina kaj signifas pli-malpli "akvomelono", frukto globforma kiel la terglobo, plena da viveco kaj gajeco. Kun proksimume 3000 lingvoj tra la mondo parolataj, ni esperas, ke ĉi tiu retpaĝaro helpos nin ekkoni unu la alian.

http://www.cucumis.org/traduko_25_w/

Por mortigi la scivolemon pri tiu ĉi paĝo, ne predu tempon..iru..iru

Inter la lingvo...vi trovos esperanto-n

Published at 02:40 / 2 comments / 293 visits
This post is public

August 19, 2008

Anekdotoj

Mi neniam havis talenton por rakonti anekdotojn... eĉ por parkerigi ilin .

Mi rimarkis, ke uzante Esperanto-n, mi facile kapablas rakonti kelkajn.

jen: Ridu,se eblus.

Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis al vi,-- la kuracisto demandis sian pacienton.

Ne, sinjoro doktoro,-- respondis la paciento.-- Se mi farus tion, mi estus mortinta nun.

Mortinta? Kion vi celas per tio?

Nu, la recepto forflugis tra la fenestro de la kvina etaĝo...

" kiu pasas pli rapide: ĉu la sono aŭ la lumo?" demandis la instruisto.

" La sono, respondis lernanto.

" Kial vi opinias tiel?"

" Ĉar kiam oni enŝaltas televidilon - unue aperas la sono kaj nur poste la bildo."

En medicina fakultato okazas ekzameno.

Kion vi preskribos, por ke la paciento ŝvitu?

Varmegan teon, sinjoro profesoro.

Kaj se ĝi ne efikos?

Aspirinon.

Se ankaŭ ĝi ne helpos?

Amidopirinon.

Kaj se tio senrezultas?

Tiam mi sendos lin al via ekzameno, sinjoro profezoro.

Patrino: " Edziĝu, filo. Certe vi trovos virinon kun la samaj interesiĝoj."

Filo: " Mi ne bezonas virinon, kiu drinkadas kaj amindumas la aliajn."

Se vi volas, skribu anekdoton en la komento, mi certe amuziĝos.

Kisojn

havubonantagon
havubonantagon

Published at 22:41 / 0 comments / 181 visits
This post is public

August 19, 2008

Lingvoj minacataj kaj mortontaj.

Far Karesema
Far Karesema

Parto de prelego-teksto.

La lingva diverseco de la mondo estas miriga: ekzistas proksimume 6000 parolataj lingvoj kaj krome egale granda nombro da surdulaj gestolingvoj. La plimulto de la lingvoj estas tamen malgrandaj: pli ol duono de ili havas po malpli ol dek mil parolantojn, kaj nur kvin procentoj havas po pli ol milionon da parolantoj.La pluvivo de la plimulto de la lingvoj estas minacata, kaj almenaŭ duono de ili povas morti dum ĉi tiu jarcanto. Revivigi mortintan lingvon estas malfacile kaj sukcesas nur en esceptaj cirkonstancoj.

Al la mortado de malgrandaj lingvoj oni povas rilati diversmaniere, depende de la valoroj alprenitaj; oni povas trovi ĝin natura, neevitebla kaj eĉ ekonomie dezirinda, aŭ oni povas rigardi ĝin kiel katastrofan perdon de intelekta heredaĵo de la homaro. La sinteno de la Esperanto-movado ŝanĝiĝis: en la komenco oni konsideris la lingvan diversecon ĉefe kiel malhelpon praktike neforigebla sed transporteblan per Esperanto.Nuntempe oni aktive serĉas kunlaboron kun lingvodefendaj movadoj.Male ol multaj esperantistoj kredas,la superrega pozicio de la angla ne estas la ĉefa kaŭzo minacanta la malgrandajn lingvojn.

Joŭko Lindstedt

Published at 23:15 / 4 comments / 374 visits
This post is public

August 28, 2008

AKTIVULOJ EN RIO OMAĜAS JAPANAJN ENMIGRINTOJN

IPERNITY
IPERNITY

La grupo, kiu starigis Projekton Esperanto al la Publiko, ofte manifestiĝas aŭ simple vizitas neesperantistajn eventojn kun la verda flago, diversmaniere montrante nian aferon. Ĉi -foje, je la 6-a de julio,ĝi vizitis " Kulturcentron Banco do Brasil", kie oni celebris la jarcentan daton de japana enmigrado en Brazilon.

Raporto : Bel Informas

Flanke de mi, la plej respektan omaĝon al ĉiuj miaj geamikoj de Japanio nome de mia fidela amikeco.Vere pere de Esperanto, mi konatiĝis al multaj frataj homoj de tiu lando kaj ankaŭ uzante Esperanton la horizontoj internaciaj nuntempe estas nur eta detalo.

Sanon , pacon kaj feliĉon al ĉiuj fratoj el Japanio.

Published at 13:46 / 3 comments / 367 visits
This post is public

August 28, 2008

Tutmonda Semajno de la amikino!!!!

Malfacile estas trovi amikinon, kiu estas:
95% bela
96% talenta
97% amuza

98% amema

99% inteligenta

100 %karesema


DO ...


Ne perdu min!

Milojn da kisoj al miaj koraj amikinoj

Published at 20:52 / 6 comments / 439 visits
This post is public

August 29, 2008

Kielmaniere nuntempe esperantistoj parolas E-on?

Far Karesema
Far Karesema

Miaopinie nuntempe des pli bone, modele, nature ol iame...kiam rare esperantistoj renkontiĝis por uzi la lingvon, kiel se estus preskaŭ miraklo trovi iun ajn alian samlingvanon.Inter la hieraŭa kaj hodiaŭa koncepto de parolanto de Esperanto, ekzistas granda diferenco nome de tiu nova teknologio - Interreto.En la nuntempa epoko, la interreto faras grandan diferencon kaj kuraĝigas multajn samideanojn al la komunikiĝado mondskale kun aliaj samideanoj .Homoj, kiuj estis nomataj "bonantaguloj kaj kielfartuloj... rapide pligrandigas siajn vortstokojn... kaj ne plu simple balbutas la samajn frazojn...Ili ne plu povas esti konsiderataj balbutuloj pro tio, ke kun la helpo de la interreto , ili fariĝis pli talenta en la lingvo.Esperantistoj en la reto estas modernaj esperantistoj, kiuj pli scivolemaj bone esploras milojn da e-taj kanaloj en la virtuala medio kaj senĉese amikumiĝas al amaso da aliaj esperantistoj propradome.Estas rimarkinde la evoluo de nia lingvo, kiel estas rimarkinde la influo de la reto al nia parolado. Konsekvence naskiĝas veraj parolantoj de la internacia lingvo, kiuj ne timas voĉa-paroladon.

Kion vi opnias?

komentu kaj kontribuu.

Published at 13:27 / 12 comments / 617 visits
This post is public

August 30, 2008

Por transformi domon en hejmon!!!!

Dankonpro via vizito!!
Dankonpro via vizito!!

Ĉu vi povas distingi domon de hejmo?

Verŝajne estas nur detalo de la filozofia pensmaniero, ĉar kiam oni aŭdas la vorton " domo" , aŭtomate venas en la kapon, bildo de homa konstruaĵo...certe la mia, la via. Eble tute modesta dometo, en kiu oni rajtas ĉion ŝanĝi laŭvole...laŭdezire. Tamen kiam oni aŭdas la vorton " hejmo"..io ŝanĝiĝas. Aliĝas al la penso pri domo...la familio.

Hejmo estas, kie niaj familianoj kunloĝas en plena harmonio. Kie ni solvas la problemojn kaj dividas kaj ĝuas la feliĉon familie. Certe kie la baza leĝo estas amo kaj respekto. Kie la etoso ĉiam estas la plej trankvila kaj fida kaj varma ... Kie ni aliĝas komforte al la aliaj membroj de la familio por manĝi, renovigi la forton, por peti helpon kaj kuraĝon. Hejmo estas simple tio... aro de la plej veraj sentoj en familia etoso.

Por transformi domon en hejmon, sufiĉas familia amo.

karaj...donu vian opinion, por transformi domon en hejmon.

Published at 16:58 / 15 comments / 618 visits
This post is public

( 17 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...