June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

June 4, 2008

Ideoj kaj Opinioj

"La plej granda fido estus kredi je la homoj." Carel Capek

"Mi adoras la homaron.Tio kion mi ne eltenas estas la homoj." Charles Schultz

"Estas bedaŭrinde, ke ĉiuj homoj kiuj scias kiel regi la landon estas okupataj stirantaj taksiojn aŭ tondantaj harojn." George Burns

Estas pruvite, ke fumi estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la statistikoj." Anonimulo

" Amiko estas tiu kiu scias ĉion pri vi kaj eĉ tiel ŝatas vin." Kim Hubbard

" Ami esatas svingi la voston". Cazuza

Fonto:Gaŭĉa Stelo / Gazeto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio

Redaktoro: Cesar Dorneles Soares

 

Published at 00:37 / 0 comments / 146 visits
This post is public

June 4, 2008

Kain kaj Abel

Kain kaj Abel komence vivis en komuna groto. Kune ili iradis por ĉasi. Ili ĉasis multajn antilopojn. El ties tibioj ili faris tranĉilojn, per ĝi ili fratece dividis la viandon, purigis la ledon, ŝmiris ĝin per ostmedolo por ke ĝi faru glata kaj pretigis el ĝi vestaĵojn.

Sed la sinjoro benis iliajn edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto fariĝis malvasta por ili ambaŭ.

Troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ. Do, ili kune alŝteliĝis, bruligis fajron antaŭ la faŭko de la groto kaj kiam la tigro elsaltis, ĉiuj samtempe komencis ĝin ŝtonĵeti. Krome cent kaj cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi. Poste en la malplenan groton enloĝiĝis Kain kun siaj familianoj.

Ĉi tiu sukceso instruis ilin, ke pli oportune estos kune ĉasadi ankaŭ estonte. La du familioj, kune agantaj, povis ĉirkaŭstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la timigitaj praĉevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain kaj Abel fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaŭ la mamuton kaj per la grasaĵo de la lanhava kamelo, kiu grasaĵo troviĝis en ĝia ĝibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono.

La vivo fariĝis ĉiutage pli bona, ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili povis danki ĉion ĉi.

Ĉi-tempe okazis, ke la Serpento ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por serĉi la homojn. Tiel li venis al la groto de Kain.

— Diru al mi Kain, — ĝi komencis, — ĉu vi ne timas pro Abel?

— Kial mi timus pro mia sampatrano?

— Nu, pro tio, ĉar li havas ĉiutage pli da ŝtonpintaj ĵetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretiĝas el la kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas eĉ la haŭtegon de la arbara elefanto. Eĉ vi mem jam vidis!

— Kiel do ĉasfaligi la elefanton, se lia sago ne estas akra?

— Nunu! Bone! — diris la serpento. — Mi nur menciis.

Kaj poste ĝi iris al Abel kaj tie rakontis la samon pri Kain.

Kain kaj Abel tiutage malfacile endormiĝis. Sekvonttage Kain kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili jene:

— Miaj familianoj! Nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiiĝo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endanĝerigas tiujn, riskas la vivon kaj feliĉon.

— Prave patro! — respondis la familianoj.

— Ĉar imagu nur, — li daŭrigis, — kio okazis, se ni malpaciĝus inter ni. Se ni devas uzi parton de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraŭ la alia familio ne povu nin kaŝataki. Se ni ne ĉasadus kune kun la abelanoj, sed ni disiĝus al du partioj, nur ties duonoj povus iri ĉasadi, ĉar la aliaj duonoj devus observi la malamikon. Ĉu ne, tiel ni povus ĉasi malpli multajn antilopojn?

— Ni malsatmortus — respondis unu el la filoj.

— Kaj intertempe ekstermus nin la glavdenta tigro — aldonis la dua.

— Nu — daŭrigis Kain, — mi ricevis bedaŭrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas perturbi ĉi tiun kunsentan pacon. Laŭ certaj famoj ili pretigas armilojn kontraŭ ni.

— Domaĝe, — ili respondis. — Ni devas nepre subteni la pacon.

— La saman intencas ankaŭ mi, — jesis Kain. — Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos la pacon, ni eĉ garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikiĝu kontraŭ la abelanoj. Mi tre bedaŭrus, se la abelanoj tamen atakus nin, ĉar tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco. Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon, vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malĝoja, karaj gefiloj.

Pro tio ĉi ili tre ĉagreniĝis same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, aranĝi la aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de tiaspeca intertraktado.

— Ĉar, — ili diris, — se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraŭ ni, tion ili nepre neos. Ili diros, ke la armiloj pretiĝas kontraŭ la glavdenta tigro. Kaj se ni petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke ĝuste tial ni petas, ĉar ni mem intencas ilin ataki, do, des pli intense ili prepariĝus por la atako, eĉ se ili ĝis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kaŝe pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia popolo.

Pri ĉi tio ili interkonsentis.

Poste iu el la filoj eltrovis, ke, se oni ŝmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la sovaĝbesto, trafita per ĝi, rapide mortas eĉ pro la plej malgranda vundo kaj tiu estis taŭga armilo kontraŭ la glavdenta tigro.

Dum la unua momento ĝi vekis grandan ĝojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la meĉoj! Sed Kain, per la saĝeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties konsekvencojn.

Li ordonis, ke la aferon oni severe devas sekreti. Dum la komunaj ĉasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kaŝita angulo de la groto estu poto, plena de tiu ĉi veneno, por ke ili tuj povu preventi ĉiaspecajn ekagojn por rompi la pacon.

La ordonon ĉiuj akceptis aprobe, nur unu filo, Hanok aŭskultis ĝin kapskue:

— Neniel plaĉas al mi ĉi tiu afero, ĉar pli-malpli frue ĝuste el ĉi tiu fariĝos la interbatado.

Nature, la sekreto de la akonitveneno dum mallonga tempo malkaŝiĝis. Abel foje demandis Kainon, kial ili amasigas ĉi tiun danĝeran venenon.

— Bone vi scias, — respondis Kain, — ke en ĉi tiu groto loĝis iam la glavdenta tigro. Neniu scias, kiam revenos ĝia raso.

Abel profunde ĉagreniĝis. Tamen do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al ĝi!

Li kunvokis lian familianaron kaj komunikis lian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, ĉar eble la kainanoj miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti eĉ la ŝajnon de la malboniĝo de la interrilato.

Ĉi tiun opinion ĉiuj akceptis. Ĉiuj sentis fratame al la kainanoj.

Fine ili decidis, ke por certeco, ankaŭ ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, ĉar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armiĝo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.

Kaj post mallonga tempo Abel havis pli multan armilon, ol Kain.

Kiam Kain eksciis tion ĉi, li certiĝis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiliĝo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas ĉesigi la komunajn ĉasadojn por eviti la okazon de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al ĉasado, sed nur la duono de la popolo, ĉar la alia duono gardis la groton kaj pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton.

Jes, tiel okazis. Nature, la predo malmultiĝis, ili distribuis ĝin inter si per pli granda pedantemo kaj al la filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesaĵo, ĉar aliokaze endanĝeriĝus la hejma fajrujo kaj la ĉiutaga antilopviando.

Ĉi tion ĉiuj komprenis kaj aprobis, nur Hanok grumblis:

— Mi ja diris, ke iom post iom naskos la aferoj malbonan. Laŭesence same Kain, kiel Abel incitas la familianojn unu kontraŭ la alia. Ambaŭ estas lupoj en homaj haŭtoj, kiuj ne domaĝas buĉigi siajn familianojn por siaj propraj aĉaj interesoj.

Pluraj aprobis la vortojn de Hanok, kaj Kain per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandiĝas kontraŭ la ekstera danĝero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj eraroj kaj poste severe punis lin.

La amikoj de Hanok el ĉio ĉi konvinkiĝis nur, ke Kain nepre intencas forbuĉigi sian popolon, ĉar li spasme volas manenteni la potencon.

La samo okazis ĉe Abel: la duono de la familianoj ĉasis, la alia armile gardis la pacon. La malkontentulojn ili punis.

Kain kaj Abel fine konvinkiĝis, ke ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia senĉese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj kaŝintencoj. Ili devis per profunda ĉagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos la pacrompantan alian familion. Ili jam eĉ sopiris la eksplodon de la interbatado, ĉar jam ankaŭ interne troviĝas tiuj, kiuj malalte taksas la eksteran danĝeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekiĝos nur tiam, kiam eĉ ili vidos la danĝeron. Sed ambaŭ amis unu la alian kaj ili povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj ĉi tiun neceson ili jam avide atendis.

Fine ankaŭ tio alvenis. La abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis ĝin kaj hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaŭ familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.

— Nu, — diris Hanok, — ĉu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraŭ la alia, nun estas devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial ĉio ĉi? Nur, por ke ni certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la batalo: Abel estis mortigita. La venkinta Kain priploris sian fraton, ŝutis cindron sur sian kapon kaj laŭte anoncis al ambaŭ familioj, ke la malpaco estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili ĉasos kune, ĉiu el la du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovaĝaj abeloj. La malkonkordo finiĝis, la mondo atingis la eternan pacon.

— Sed el la pasinto ni ellernis, — li daŭrigis, — ke la paco estas granda trezoro kaj ni devas ĝin gardi pli bone, ol ĝis nun. Ni ne plu rajtas disiĝi al du grupoj, kaj tiun, kiu ne povas aliĝi al la nova grotreĝimo, ni nepre punos.

— Jen! — diris Hanok. — Mi jam diris, ke ĉio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj sklav-kateno, ĉi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni ĝis ni ne sukcesos rompi ĉi tiun sangan tiranismon.

Pri ĉi tio konsentis liaj amikoj, kiuj nun plimultiĝis, ĉar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin subjugitaj. Ili publike mallaŭdis la kainanojn, post kio, la kainanoj deklaris, ke la amikoj de Hanok estas pacrompantoj kaj plurajn el ili mortbatis.

Ĉi tio kolerigis la amikojn de Hanok tiel, ke ili foje ŝtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon kaj liajn adeptojn.

Hanok do, transprenis la gvidadon. Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio ĉesis kaj post tiom da suferoj ekruĝis por la mondo la krepusko de la eterna paco.

— La tiraneco estas frakasita, — li diris. — Per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka fratamo kaj paco. Por ni troviĝas jam nur unusola malamiko, tiu, kiu volas rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaŭ ol ili povus subfosi nian fratan harmonion.

Pri ĉi tio ili konsentis, nur iu malnova amiko de Hanok skuis la kapon:

— Mi konjektas, - li diris, - ke ni esence nur ŝanĝis la tiranon, sed nenio vere modifiĝis. Ĉu ne, ĉi tiu Hanok parolas ankaŭ pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi ilin? Ĝis nun ĉiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos la eternan pacon. Sed ĉi tiu panaceo estis ĉiam iaspeca venko, kiun ni devas atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antaŭe ni trovas al tio malamikon. Laŭesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu ĝin venki. Almenaŭ, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera selo, ĉiam putriĝis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva ĥimero.

— Kaj ĉu ne troviĝas saviĝo? — ili demandis.

— Ne. La interbatado estas en la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem ĉesu.

— Kaj kiel vi imagas la solvon?

— Nu, atentu vi: ĉu vi ne ekvidis, ke Hanok kaj liaj intimaj amikoj estas ĉiuj blondaj?

— Vere.

— Nu, ni devas sperti, ke la malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la blondulojn, kaj tio ĉi alportos la eternan pacon. Sed ĝis tiam ĉio estos vanta ĥimero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la frateco, por ke jam fine ĉesu la malbenita spirito de la malpaciĝo!

Sed en tiu tago ankoraŭ neniu konsentis.

 

Sándor Szathmári (1897–1974)

Published at 01:25 / 0 comments / 219 visits
This post is public

June 14, 2008

Pripensema teksto

 La vivo estas plenplena je diversaj sentemaj emocioj.Fakte de tio, kio nomiĝas feliĉo kaj malfeliĉo.Verŝajne en la daŭro de nia tuta vivo, multfoje malfacile estas kapti la gamon de senteblaj emocioj, kiuj apartenas al nia ĉiutaga vivo.Forte tuŝi animon, signifas vivi intense kontraŭ aŭ favore de iu ajn bona kaj malbona vivfazo.Pro tio, ĉiu el ni, devas agi kiel batalanto por solvi la preterpasanta-survoja-situacion, kiu estas kiel granda ŝtuparo por atingi maturiĝon kaj prefektiĝo en la homa-kampo.Malfacile videblas lumo interne de malhela tunelo.Tamen por ĉio ekzistas solvo, kaj ĉiam post granda kaj forta tempesto venas serena momento, kiu agas kiel balzamo al la animo.

Se hodiaŭ por Vi la tago ŝajnas griza,malhela kaj Vi mem sentas,ke la mondo estas malkomforma kaj maljusta pro peza emocia-ŝarĝo ...bonvole akceptu, ke multaj aliaj eble ankaŭ sentas sin tiel kaj ke la solvo dependas ĉefe de Vi.

Ne forgesu ...ĉiam ekzistos iu ĉe Vi , kiu bonkore helpos Vin senŝarĝigi vian koron.

Karesema

Published at 13:28 / 5 comments / 406 visits
This post is public

June 14, 2008

Us

 Se ekzistus en la mondo, iu kiel Vi(mia homa-fantaziaĵo)...mi restus porĉiame silenta nur aŭskultante viajn vortojn ĉe mia orelo.Mi eĉ ne plu manĝus kaj mi ne plu dormus..mi nur vivus de ia senlima alloga figuro.Eĉ miaj okuloj ne bezonus esti malfermitaj de mi por rigardi vin ĉar de animo al animo telepatie iĝus vi videbla. Certe Vi povus konsideri min subjektiva...iomete reva, kaprica sed komprenu..mi estas virino kaj ĝenerale virinoj havas flugantajn pensojn... instinkton, kiu emfazas precipecon de fantazio aŭ hazardo.

Se ekzistus Vi... tiel kiel mi revis...eble mi ne estus tiom revema !

Floro ĉiam estas pruvo de amo al iu.
Floro ĉiam estas pruvo de amo…

 

 

Published at 17:06 / 4 comments / 348 visits
This post is public

June 17, 2008

La trajno ZAMENHOF startos la vojon...

 

Dank’ al la afabla helpo de la Direkcio de Regiona Trajna Kampanio en Bjalistoko, laŭ la propono de la Urbestro de Bjalistoko, en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF.

La 1-an de junio 2008 ĝi startos la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała kaj pasos la distancon de 544 kilometroj dum 7 horoj 48 minutoj.
Sur la kajo, apud la trajno, okazos solena adiaŭo de la trajno kaj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝos „al akvoj”.
Survoje, ĉe la stacidomo de Varsovio kaj Katovice salutos la familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontiĝos kun la honora komitato, kiu sub la gvido de eŭrodeputino Margerita Handzlik atendos ilian alvenon. Posttagmeze ĉiuj partoprenos la feston okaze de Internacia Tago de Infano, reklamos Esperanton kaj la naskiĝurbon de Ludoviko Zamenhof. Pri la vestaĵo el la epoko por la fam. Zamenhof zorgos la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estos disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. La evento okazos sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la televidkanalo TVN.

Trajno Zamenhof
Trajno Zamenhof
 
 5/05/2008

Published at 17:29 / 3 comments / 282 visits
This post is public

June 17, 2008

La 12 pseŭdonimoj de Ludoviko Zamenhof

 

Dr-Zamenhof
Dr-Zamenhof

La 12 pseŭdonimoj de Ludoviko Zamenhof

La 12 pseŭdonimoj de Ludoviko Zamenhof

* - signifo, • - kiam kaj kie uzita

1. GAMZEFON.
* Gamzefon estas anagramo de la rusa formo de la nomo Zamenhof.
• 1880 aŭ 1881: gramatika studo titolita "Provo de gramatiko de novjuda lingvo" en la rusa
lingvo. La manuskripto troviĝas en la biblioteko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.
• januaro-februaro 1882: artikolo titolita "Kion do finfine fari?" en la rusa lingvo, aperinta en
4 sinsekvaj numeroj de la gazeto "Razsvet" (Tagiĝo).
• marto 1882: artikolo titolita "Sub komunanan standardon" en la rusa lingvo, aperinta en
n-ro 13 de "Razsvet".

2. HEMZA.
* Hemza estas verþajne mallongigita anagramo de Zamenhof.
• aŭgusto 1882: poemo titolita "Pinto" (Penso) en Praesperanto.
• Komence de 1888: traduko de la latina studenta kanto "Gaudeamus igitur", aperinta en
"la Dua Libro de l' Lingvo Internacia".
• aprilo 1890: poemo "Al la fratoj", aperinta ne n-ro 7 de la gazeto "La Esperantisto". Denove
publikigita ne litova lernolibro en 1890 kun la sama pseŭdonimo.
• februaro 1891: traduko de 2 germanaj poemoj "La gaja Migranto" kaj "Al la Reĝo", aperintaj
en n-ro 2 de la gazeto "La Esperantisto".

3. GOFZAMEN.
* Gofzamen estas alia anagramo de la rusa formo de la nomo Zamenhof.
• 1883: artikoloj por la hebrea ĉiusemajna gazeto "Hacefira" (La Matenruøo). La gazeto
"Hacefira" aperis ĉiusemajne de 1869 ĝis 1886, kaj ĉiutage de 1886 ĝis 1914. La redaktisto
estis Naum Sokolov, elstara figuro en la publika vivo de Varsovio.

4. D-ro ESPERANTO.
* D-ro Esperanto signifas "homo, kiu esperas". La nomo ricevis verþajne la influon de
la silabo -hof de la fino de la nomo de Zamenhof:ĉarĝøi estas prononcata kun mallonga o,
ĝi elvokas la verbon "hoffen" (esperi).
• julio 1887: "Unua Libro" por Rusoj.
• Fine de 1887: "Unua Libro" en diversaj lingvoj.
• 1888: "Dua Libro", "Aldono al al Dua Libro".
• 1889: diversaj vortaroj.

5. N. N.
* N. N. estas la komencliteroj de la latina La Nomen Nescio "nomon mi ne scias".
• decembro 1888: rusa traduko de "la Dua Libro".
• januaro 1889: rusa traduko de "la Aldono al la Dua Libro".

6. Amiko.
* Mallongigo de: amiko de l' lingvo internacia.
• septembro 1889: poemo "Al la Esperantisto", publikigita en la unua numero de la gazeto" La
Esperantisto". Maldekstre kaj paralele, troviĝas la germana versio, kun la sama subskribo "Ein
Freud".

7. Anna R.
* Anna R. povas ricevi du klarigojn:
- tirita de la nomo Andersen;
- tirita de la nomoj de du el la onklinoj de LZ, Anna kaj Rebeka.
• 1899: traduko de la fabelo de Andersen, "La Virineto de l' Maro".

8. Unuel.
* Unuel estas mallongigo de Unu el la esperantistoj. Verþajne inspirita de la nomo "achad ha
'am" (unu el la popolo) (Gen XVI,10). Plie, Unuel iom similas al la bibliaj nomoj Daniel,
Gabriel, Joel, Michael, Rafael, Samuel, ktp., en kiuj el signifas "Dio".
• 1889: artikolo "Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia".

9. Homo Sum.
* Homo Sum "homo mi estas" estas la komenco de la fama citaĵo de Terencio "Homo sum,
humani nihil a me alienum puto" (Homo mi estas, nenion homan mi rigardas fremda al mi).
• Komence de aprilo 1901: publikigo de la broŝuro "Hilelismo, Projekto pri la solvo de la juda
demando" en la rusa lingvo.

10. Homarano.
* Homarano signifas simple "ano de la homaro", "membro de la ĉiuhoma familio".
• majo 1906: apero (en n-ro 5 de "Ruslanda Esperantisto") de artikolo titolita
"Pri homaranismo. Respondo al D-ro Dombrovski."

11. Aleksandro Naumann.
* LZ depruntis la nomon de Aleksandro Naumann, tiam konata juda esperantisto,aŭtoro de
pluraj esperantaj poemoj.
• junio-julio 1906: apero (en la n-ro 6 de "Ruslanda Esperantisto") de "Nefermita letero al S-ro
de Beaufront". La subskribinto estas D-ro Aleksandro Naumann, sekretario de La Unua
Grupo Homarana.

12. Dr X.
* Dr X signifas "D-ro Nekonato", kiel x en matematiko signas nekonatan grandon.
• januaro 1909: artikolo en jida lingvo "Pri jida gramatiko kaj reformo ne la jida lingvo". La unua
parto aperis en la maja numero de la jida gazeto "lebn un visnþaft" (Vivo kaj Scienco), de
Vilniuso. La cetero ne aperis en tiu ĉi gazeto, sed aperis en 1937, tradukita de S. Guterman, en
Lingvo-Libro.

Prilaborita de Andrzej Zejdler
surbaze de la libro de André Cherpillod
"L.L. Zamenhof: Datoj, Faktoj, Lokoj"

 

Published at 17:45 / 1 comment / 245 visits
This post is public

June 17, 2008

Interesaj informetoj pri Esperanto

Fonto: Esperanto en Bialistoko

Ĉu vi scias, ke...
La nomo de la lingvo originas el la unua kaŝnomo de L.L.Zamenhof – "Doktoro Esperanto", kiun li uzis prezentante sian unuan lernolibron.
*
L.L.Zamenhof rifuzis aŭtorajn rajtojn post la eldono de sia unua lernolibro, ĉar li volis, ke la lingvo estu viva kaj apartenu al homoj.
*
La 7-an de aŭgusto 1927 sur la naskiĝdomo de Ludoviko Zamenhof, dank‘ al esperantistoj kaj la urba estraro de Bjalistoko, kiu pagis, oni pendigis la memortabulon omaĝe al la kreinto de Esperanto.
*
Universalan Esperanto-Asocion (UEA) fondis H.Hodler en la jaro 1908.
*
La patro de L.L.Zamenhof bruligis kajerojn de la unua versio de Esperanto - "Lingwe Uniwersala", ĉar li volis, ke lia filo okupiĝu nur pri siaj studoj.
*
La unua Universala Kongreso okazis la 5-12an de aŭgusto 1905 en Boulogne-sur-mer (Bulonjo-ĉe-maro), Francio. Ĝin partoprenis 688 homoj el 20 landoj.
*
Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per litero "o". Al la fino de la vorto aldonita litero "j" montras pluralon. Ekzemple: vorto ("vorto" en la pola) -> vortoj ("vortoj" en la pola).
*
Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bjalistoko.
*
Ĉiu vorto en Esperanto legeblas tiel, kiel ĝi estas skribita.
*
La oficejo de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas en Roterdamo.
*
La plej granda ttt-ejo por lerni Esperanton estas www.lernu.net.
*
En 2009 en Bjalistoko, Pollando, kolektiĝos esperantistoj ne nur por partopreni la Universalan Kongreson, sed ankaŭ por festi jubileon - pasis 150 jaroj de naskiĝo de L.L.Zamenhof.
*
La plej granda aranĝo en Esperantujo estas Universala Kongreso.
*
La plej granda internacia Esperanto-organizo estas UEA - Universala Esperanto Asocio, kiu havas membrojn en 117 landoj.
*
Universala Esperanto Asocio reprezentas Esperanto-movadon en diversaj internaciaj institucioj kaj tiaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO, Eŭropa Konsilio k.a.
*
En la jaro 1954 Ĝenerala Asambleo de UNESCO agnoskis, ke atingoj de Esperanto kongruas kun la celoj kaj idealoj de UNESCO, kaj komenciĝis konsultaj rilatoj inter UNESCO kaj Universala Esperanto Asocio.
*
L.L.Zamenhof scipovis multajn lingvojn: krom la hebrea li bone parolis la rusan, la polan, la germanan, la francan, la anglan, multe interesiĝis pri la latina kaj malnova greka. Li iom lernis la italan kaj la litovan. Post apero de Esperanto li ankaŭ iom lernis la hispanan kaj kelkajn aliajn lingvojn.
*
Zamenhof sola tradukis la Malnovan Testamenton el la hebrea al Esperanto.
*
Kiam L.L.Zamenhof havis 19 jarojn, estis finita la unua versio de Esperanto, kiu nomiĝis "Lingwe Uniwersala". Ĝin lernis kelkaj klasamikoj de Ludoviko. Hejme li kun kelkaj amikoj festis naskiĝon de Internacia lingvo.
*
Komence la lingvo nomiĝis Lingvo Internacia ("Lingvo Internacia" en la pola).
*
Esperanto apartenas al neniu nacio aŭ lando.
*
Harry Harrison, fama verkisto de scienca fikcio, en siaj libroj ofte mencias Esperanton, la herooj komunikas en ĉi tiu lingvo.
*
La gepatroj de L.L.Zamenhof havis 9 gefilojn, kaj L.L.Zamenhof estis la plej aĝa el ili.
*
L.L.Zamenhof ekhavis ideon pri komuna lingvo, ĉar li vidis, ke okazas konfliktoj inter diversaj nacioj. Li konkludis, ke diverseco de lingvoj estas la kaŭzo de konfliktoj.
*
La gramatiko de Esperanto havas ĉefajn 16 regulojn.
*
Ne malmultaj esperantaj vortoj estas similaj al vortoj de aliaj lingvoj, ĉar kiam L.L.Zamenhof komencis krei Esperanton, li elektis vortojn, kiuj havas similajn radikojn en diversaj lingvoj.
*
En la jaro 1878 estis kreita primitiva versio de Esperanto, kiu nomiĝis "Lingwe Uniwersala".
*
Komence estis malfacile trovi eldoniston por la libro de L.L.Zamenhof, ĉar ĉiuj timis, ke neniu aĉetos ĝin.
*
Mono, kiun la edzino de L.L.Zamenhof ricevis dote, estis uzita por eldoni la unuan lernolibron de Esperanto.
*
L.L.Zamenhof havis tri gefilojn - unu filon kaj du filinojn.
*
L.L.Zamenhof korespondis kun aliaj esperantistoj de diversaj landoj.
*
La financa situacio de L.L.Zamenhof kaj lia familio ofte estis tre malbona, pro tio li devis lasi la familion kaj labori aparte.
*
La edzino de L.L.Zamenhof, Klara, ĉiam veturadis kun sia edzo al Universalaj Kongresoj kaj aliaj Esperanto-renkontiĝoj.
*
Vortojn por la Esperanta himno "La Espero" skribis L.L.Zamenhof, kaj la muzikon verkis F. de Ménil.
*
Kelkaj francaj esperantistoj proponis fari ŝanĝojn en Esperanto, sed L.L.Zamenhof ne konsentis kaj eĉ ne akceptis monon, kiun oni proponis por tiuj ŝanĝoj.
*
La 18an de oktobro 1909 la hispana reĝo Alfonso XIII subskribis ordonon, per kiu li honoris L.L.Zamenhof per la ordeno de Isabel la Catolica.
*
La unua kaj sola monumento por L.L.Zamenhof, ĝis kiam li ankoraŭ estis viva, estis farita en 1914 en Ĉeĥio.
*
La 10a Universala Kongreso, kiu devis okazi en Francio, ne okazis pro tiutempe komenciĝinta Unua Mondmilito.
*
L.L.Zamenhof mortis kiam li estis 57-jaraĝa. Multaj esperantistoj partoprenis la sepulton.
*
La unua „zeo” en la mondo (Zamenhof-esperanto-objekto) estis hispana ŝipo „Esperanto” konstruita en 1896.
*
Konstruita laŭ la mendo de Jugoslavio en la jaro 1959 pecvarŝipo "Zamenhof" estis ekspluatita pere de Polaj Oceanaj Linioj ĝis la jaro 1980.
*
L.L.Zamenhof estis unu el 9 gefiloj, kaj lia edzino Klara ankaŭ estis unu el 9 gefiloj.
*
L.L.Zamenhof mortis la 14an de aprilo 1917 kaj estis sepultita en Varsovio. Tie estas sepultita ankaŭ lia edzino Klara.
*
La papo Johan Paŭl II estis protektanto de Esperanto.
*
En la Holivuda filmo "Blade: Trinity" eblas vidi Esperantajn skribojn sur la konstruaĵoj, pordoj, afiŝoj. En kelkaj epizodoj eblas aŭdi, ke homoj en la urbo parolas Esperante. Kaj en unu epizodo oni montras homon, kiu rigardas filmon, kie ĉiuj herooj parolas en Esperanto.
*
La jaro 1887 estas jaro de naskiĝo de Esperanto. Tiam estis eldonita la unua lernolibro de Esperanto.
*
La unua lernolibro de Esperanto aperis en la jaro 1887 en la rusa lingvo. Ĝis la jaro 1891 ĉi tiu libro aperis en 17 lingvoj.
*
"Hamleto" de Ŝekspiro estis unu el unuaj grandaj verkoj, kiujn L.L.Zamenhof tradukis al Esperanto.
*
En la jaro 1936 la registaroj de Portugalio, Germanio kaj Japanio malpermesis esperantistajn asociojn, kaj en la jaro 1952 ili estis malpermesitaj ankaŭ en Ĉeĥoslovakio.
*
Esperanto estas la plej uzata kaj sola artefarita lingvo, kiu evoluis en preskaŭ ĉiuj kampoj de la vivo, kompare kun aliaj artefaritaj lingvoj.
*
Verda kvinpinta stelo estas simbolo de espero en ĉiuj kvin kontinentoj (verda koloro - espero, kvinpinta stelo - kvin kontinentoj).
*
Antaŭlasta silabo de la vorto estas ĉiam akcentata en Esperanto.
*
Estis faritaj pli ol 40 artaj lingvoj, inspiritaj de Esperanto.
*
Esperantistoj, kiuj dum la aranĝoj parolas inter si en siaj naciaj lingvoj, nomiĝas "krokodiloj", kaj kiuj parolas inter si en aliaj lingvoj - "aligatoroj".
*
Vi povas skribi al Kristnaska avo ankaŭ en Esperanto. Kaj li respondos en ĉi tiu lingvo!
*
Literaturaj verkoj estas ne nur tradukataj al Esperanto. Estas multaj verkoj, origine skribitaj en Esperanto.
*
La plej granda klariga vortaro de Esperanto estas PIV (Plena Ilustrita Vortaro), kiun eldonas SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). La vortaro de la plej lasta eldono havas 1268 paĝojn.
*
La unua lernolibro de Esperanto aperis la 14an de julio 1887 en Varsovio. Ĝi enhavis ĉefajn 16 gramatikajn regulojn kaj 900 vortradikojn.
*
Ĉiujare decembran semajnfinon, kiu estas la plej proksima al la naskiĝtago de L.L.Zamenhof (la 15a de decembro), oni festas Zamenhof-tagojn.
*
Estas sufiĉe multe da hoteloj kun la nomo "Esperanto", ekzemple, en Kroatio, Slovakio, Makedonio, Germanio. Tiu en Germanio estis speciale farita por kongresoj kaj aliaj grandaj aranĝoj.
*
"Feliso" estas entrepreno, kiu okupiĝas pri internacia komerco/negoco kaj helpas al aliaj firmaoj, precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj, komenci internacian komercon/negocon... kaj en sia negoco uzas internacian lingvon - Esperanto.
*
En la jaro 1959 la Universala Ligo konvinkis la nederlandan ŝtatan monfarejon en Utrecht eldoni monerojn de 1, 5 kaj 10 steloj. La eldono komenciĝis la 28an de junio 1960.
*
Fama rusa verkisto Lev Tolstoj tre subtenis la ideon de Esperanto. Onidire li lernis ĉi tiun lingvon dum 3-4 horoj. Oni nomis Moskvan Esperanto-klubon "Lev Tolstoj" por honori la verkiston.
*
Inter Esperanto-parolantoj estas ankaŭ tiaj famaj homoj kiel gajnisto de Nobela premio en ekonomika kampo (1994 j.) Reinhard Selten, ŝaĥa ĉempiono (1996 j.) Zsuzsanna Polgár kaj Tivadar Soros, la patro de financisto George Soros.
*
En la konkurso (okazinta en Belgio) de la plej bela infana kanto gajnis Esperanta kanto "La Bona Formiko", kiun kantis Nikolin'.
*
La vorto ESPERANTO signifas „homon havantan esperon“
*
La 11-an de julio 1919 oni ŝanĝis en Bjalistoko la nomon de la strato, ĉe kiu naskiĝis Ludoviko de Verda al Zamenhof.
*
La plej alta en la mondo monumento al Zamenhof troviĝas en Sabadell Hispanio kaj ĝia alteco estas 12 metroj.
*
La plej longa strato de Esperanto troviĝas en Sao Sebastian do Cai en Brazilo. Ĝia longeco estas 4 kilometroj.
*
Fama fina esperantisto profesoro d-ro Y. Vaisala el Turku malkovris en jaroj 1936 kaj 1938 du asteroidojn kaj nomis ilin „Zamenhof“ kaj „Esperanto“
*
Du kosmaj sondiloj Voyager 1 kaj Voyager 2 celintaj sunan sistemon en la jaro 1977 kunprenis la sonan mesaĝon i.a. en Esperanto al eksterteraj estaĵoj.
*
En la plebiscito organizita en la jaro 2000 pere de „Gazeta Wyborcza“ por elekti la plej elstaran bjalistokanon de la X-a j.c. oni elektis Ludovikon Zamenhof.
*
La plej granda monumento al Ludoviko Zamenhof troviĝas en Bjalistoko. Ĝi estas Porinfana Kliniko je la nomo de doktoro Ludoviko Zamenhof. En ĝi troviĝas la salonego Zamenhof, la salono ESPERANTO kaj la ĉambro "Lidja Zamenhof" por ekzercado en kiu ekzercas fizike infanoj. La lasta ĉambro estas ekipita per Bahaa-Ligo.
*
Ludoviko Zamenhof diris: „Oni edukis min kiel idealiston. Oni instruis min, ke ĉiuj homoj estas gefratoj...“
*
Ludoviko Zamenhof ricevis i. a. gravajn distingojn: francan Honoran Legion en 1905 kaj Hispanan Ordenon de Izabel Katolika en 1909 (enmanigitan 1911 dum la UK en Antverpeno).
*
Dum la vizito de Ludoviko Zamenhof en Oksvordo la jaro 1930 studentoj liberigis ĉevalojn kaj mem tiris poŝtan veturilon kun Ludoviko tra la urbo.
*
La unua poŝtmaro estas eldonita en la jaro 1926 en Sovetunio.
*
La unua korespondanto de L. Zamenhof en Esperanto estis kaŭna prelato Aleksandras Dambraŭskas.
*
La unua esperanta gazeto estis eldonita en la jaro 1889 en Nurnbergo.
*
En la jaro 1999 papo Johano Paŭlo la II-a ricevis de esperantistoj la Medalon de Toleremo.
*
Esperantan moneron oni eldonis la unuan fojon en Sviso en la jaro 1912. Ĝi nomiĝis „spesmilo“.
*
En la jaro 1908 en Francujo oni fondis la Fondaĵon de Esperanta Ĉeka Banko.
*
En la jaro 1912, en Pollando, oni faris la unuan medalon kun la busto de Ludoviko Zamenhof.
*
La plej fama pola tradukisto al Esperanto nomiĝis Antoni Grabowski kaj estis inĝiniero pri kemio.
*
La 1-an de februaro 1928 la dramsekcio de Zamenhofa Esperanto-Societo prezentis esperante en la urba teatro PALACE opereton „Ho, tiuj fremduloj...“.
*
En la monato februaro 1928 la dramsekcio de Zamenhofa Esperanto-Societo prezentis esperante en la urba teatro PALACE varieteon „Antaŭ la kongreso“.
*
En Bjalistoko loka pentristo Andrzej Muszyński pentris sur la blinda muro de la domo ĉe la strato Zamenhof 26 belan pentraĵon pri Esperanto. I.a. ĝi prezentas Ludovikon Zamenhof starantan sur la balkono kaj observantan preterirantojn.
*
Esperanta radiostacio de la Pola Radio Polonia ricevis la plej multe da leteroj de aŭskultantoj kaj faunkciis la plej longe el ĉiuj lingvaj radiostacioj. Oni likvidis ĝin la 15-an de decembro 2006. Nuntempe ĝi funkciaj dank‘ al „podkastoj“.
*
Ludoviko Zamenhof estas polo, kiu laŭvice post la papo Johano Paŭlo la II-a kaj la komponisto Frideriko Chopin havas la plej multe de monumentoj omaĝe al li en la mondo
*
Kadre de XVI edicio de Eksterna Galerio AMS el Poznan de februaro 2002 en kelkaj la plej grandaj polaj urboj estas prezentitaj grandegaj afiŝoj /bildbord/ de Paulina Oławska „Ĉu vi parolas Esperanton?”. Oni distribuas ankaǔ senpage 30.000 poŝtkartojn kun la sama demando. Dum la intervjuo la autorino rakontis, ke ŝi ne deziris ekkoni la nombron da homoj, kiuj parolas Esperanton sed montri problemojn kun interkompreniĝo. Reago de preterirantoj/legantoj estas tre pozitiva. „Multe da konatuloj telefonis min kaj gratulis bonan ideon. Neniu kredis, kiam mi respondis, ke la agado iniciatis firmao, kiu ĝis nun ne kunlaboris kun esperantistoj“- diris P. Oławska.
*
La operoj “Halka“ de Stanisłav Moniuszko kaj „Mazepa“ de Juliuŝa Słowacki estis prezentitaj dum la 8-a UK en Krakovo en la jaro 1912.
*
Kelkaj famaj verkoj de la pola literaturo tradukitaj al Esperanto:
“Marta“ de Eliza Orzeszko – tradukis L.L. Zamenhof ; poste oni tradukis ĝin de Esperanto al la japana lingvo,
“Hebano“ de Ryszard Kapuściński tradukis Tomasz Chmielik
"Faraono" de Bolesław Prus tradukis Kazimierz Bein
"Ensorĉita fiakro" de Konstanty Ildefons Gauczynski - tradukis Georgo Handzlik
de Henryk Sienkiewicz
“Quo vadis“ tradukis Lidia Zamenhof
“Noveloj“ tradukis Lidia Zamenhof
“Janko Muzikanto“ tradukis Antonii Grabowski
“Lanternisto“ tradukis Kazimierz Bein
“Tra dezerto kaj praarbaro“ tradukis Mieczysław Sygnarski
de Adamo Mickiewicz:
“Sinjoro Tadeo“ tradukis Antoni Grabowski
“Sinjorino Twardowska“ tradukis Antonii Grabowski
“Improvizacio de Konrado“ tradukis Roman Iwo Dobrzański
*
En la jaro 1913 Ludoviko Zamenhof mem kandidatigis al Nobel Premio.
*
Okaze de 100 – jariĝo de Universala E-Asocio la sekvan fojon Esperanto estis kandidatigita pere de pli ol 60 personoj al Nobel Premio. Pri la rezultoj ni ekscios en la monato oktobro 2008.
*
"Zamenhofstrato“ – la intervjuo kun Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof de varsovia ĵurnalisto Roman Dobrzynski estis tradukita al 16 lingvoj.

 

Published at 17:49 / 3 comments / 357 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...