may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

august 2008 (17)
july 2008 (1)
june 2008 (7)
may 2008 (10)
april 2008 (4)
march 2008 (20)
february 2008 (4)
january 2008 (14)
december 2007 (5)
november 2007 (3)
october 2007 (14)

May 6, 08

Bonhumoraĵo! Ridu laŭvole...

" Avaregulo"

Geo vespere promenveturas tra urba kvartalo. Petrerpase ĉe fama restoracio, la edzino entuziasme manifestas plezuron pro la bonodoro de pretigataj manĝaĵoj:

Mi kara, kia delica odoro! Ŝi diris.

La edzo malrapidigas la aŭton, alrigardas sian edzinon kaj proponas: se ĝi vere plaĉas al vi, mi denove pasos antaŭ la manĝejo.

 

El GISTO de Vaske

© Published at 16:54 / 1 comment / 65 visits
This post is public

May 6, 08

PERLOJ

 

Portreto

Esperantistoj
Ni esperantistoj, silente, tradicieme, konservative laboras en nia propra formikejo, ekster la granda brua mondo, kiu nin ne ĝenas, kaj kiu ne ĝenas nian trankvilan kunvivadon en nia familia rondo.
José Dias Pinto.

Tasko ne finita estas laboro perdita. Kiu flugas, devas flugi ĉiam, por ke li ne falu. Antaŭen do, kaj fariĝu bona esperantisto. Ne restu apud la vojo, sed antaŭeniru al la universala kulturo, per la internacia lingvo!
Francisco Valdomiro Lorenz

Oni povas trompi iun la tutan tempon; oni povas trompi ĉiujn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn la tutan tempo.
P-ro D-ro Ivo Lappena

Ju pli mallonge ni skribos, des pli facile niaj leteroj estos publikigataj kaj... legataj.
G. Pirlot

Antaŭen, ĉiam antaŭen, kune kun granda samideana konfido kaj ĝojo – Unueco estas forto. Ĉie, kie estas la Dia Spirito, tie estas perfekta libereco. La vero faros vin liberaj. Estu nin malfortaj en nia aroganteco kaj memestimo sed fortaj kaj fidemaj en la kunlaborado.

 

Esperanto estas nenies propraĵo, sed ĉies.

Esperanto celas la unuigon de la popoloj.

 

Esperanto donas la eblecon korespondi ĉien per nur unu lingvo.

 

Estante intelekta proprieto de monde internacia kolektivo, Esperanto estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ laŭ tiu plia decida kriterio. La diversaj projektoj de komuna lingvo por internaciaj rilatoj estas kaj restas projektoj, dum la naciaj lingvoj, eĉ se parte uzataj kiel helpaj en internaciaj rilatoj, estas kaj restas internaciaj.
P-ro D-ro Ivo Lapenna

Internaciaj kongresoj de Esperanto estas la solaj internaciaj kongresoj, kiu ne bezonas interpretistojn.
Heroldo de Esperanto

Mi esperas, ke la ideo de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kuraĝigos nin antaŭeniri, kaj ke la verda stero pli brilos en nia vivo.

© Published at 17:01 / 0 comments / 82 visits
This post is public

May 6, 08

Kanto de l' Ekzilo

Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.*
Birdoj tie ĉi kantantaj,
tiel ne belsonas ja.

Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaro pli da vivo,
pli da amo en la koroj.

Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.

 

Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.

 

Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!
Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.

 

Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
kie kantas sabia'.

 

* Sabiao estas fama brazila birdo.

Verko: Gonçalves Dias
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz

 

© Published at 17:07 / 2 comments / 122 visits
This post is public

May 6, 08

RIDU...

 

 

Logike

- "Patro, ĉu la instruisto povas min puni por io, kion mi ne faris?"
- "Certe ne, mia filo!"
- "Nu, mi ne devas fari mian lecionon."

Dentoj

- "Ĉu vi havas ankoraŭ ĉiujn dentojn, mia sinjorino?"
- "Kial vi demandas tiel strange, mia sinjoro?"
- "Ĉar mi ne povas kompreni, kiel en tiel malgranda buŝo 32 dentoj trovas lokon."

Pripensado

- "Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?"
- "Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon da du tagoj por pripensadi."
- "Ho malsaĝulino! Dum du tagoj  li ankaŭ ja povos pripensadi."

La Estinteco

- "Ĉu vi efektive ne edziĝos je fraŭlino Tereza? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela."
- "Sed ŝia estinteco..."
- "Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura."
- "Ho amiko, tion ĉi mi kredas; sed ĝi estas tre longa..."

© Published at 17:10 / 0 comments / 89 visits
This post is public

May 7, 08

NI

 

 


 


Ni estas du

aŭ ĉu ni estas unu?
 
Multfoje,
 
kontraŭe al la baza leĝo de la Fiziko,
 
mi sentas ke ni okupas la saman lokon en la spaco!
 
Pasinteco,
 
nuntempo
 
kaj
 
estonteco
 
perdiĝas
 
en la eterna momento
 
de la esto kaj de la ekzisto.
 
Mi ensorbas viajn pensojn,
 
viajn gestojn,
 
viajn manierojn
 
kaj eĉ en la malkonsentoj
 
kaj en la diferencoj
 
nenio surprizas min!
 
Estas kvazaŭ mi kontaktus ion,
 
kio jam ekzistas ene de mi mem.
 
Finfine,
 
ĉu ni estas du aŭ ni estas unu?
 
Tio tute ne gravas.

Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro
Esperantigo: Aloísio Sartorato.

 

 
© Published at 11:52 / 0 comments / 119 visits
This post is public

May 12, 08

Mi 'stas poeto

Eŭgeno Belonenko

Mi 'stas poeto

Mi 'stas poeto. Mi 'stas organo
De l' monda korpo, kaj bonas famo:
Dolori per la premanta verso
Pri homa «mio» kaj universo.
Sed mi min sentas en ĉiu horo
Operacienda apendico.

© Published at 14:41 / 1 comment / 143 visits
This post is public

May 16, 08

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

Fonto: Libera Folio

 

 

La unua Lingva Festivalo en Ĉinio allogis pli ol 13.500 ĉeestantojn, kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj prezentitaj kaj instruitaj ĉe la festivalo. Laŭ la direktoro de la festivalo, Dennis Keefe, kredeble estis atingita nova monda rekordo pri kvanto de Esperanto-kursanoj dum unu aranĝo. Al la sukceso de la aranĝo grave kontribuis la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, Cui Jian Hua. Laŭ ŝia propono la universitato nun volas dungi instruistojn, kiuj krom sia gepatra lingvo povas aldone instrui Esperanton.

 

La unua Lingva Festivalo de Ĉinio, okazinta ĉe la prestiĝa Universitato de Nanjing, restos en la historio de Lingvaj Festivaloj kiel epokfara evento. Pli ol 70 lingvoj kaj dialektoj, pli ol 250 kursetoj, kaj sume 13 547 gelernantoj la 10-an kaj 11-an de majo. La ununura lingva festivalo komparebla je nombro de ĉeestantoj estas tiu de Tours (Francio) en la jaro 1997, kie ĉeestis iom pli ol 3 600 gelernantoj, nura kvarono de la ĉina lingva festivalo.

Por vidi ĉi tiun unuan Lingvan Festivalon en Ĉinio en perspektivo, eblas kompari la 13 547 ĉeestantojn kun la rezultoj de la unuaj Lingvaj Festivaloj en Francio kaj en Rusio. En la unua lingva festivalo de Tours en 1995 estis 789 ĉeestantoj, dum en tiu de Ĉeboksaro de Rusio en 1996 estis 150.

La lingva festivalo de Nanjing estigis multnombrajn artikolojn kaj raportojn en la ĉinaj amaskomunikiloj. Almenaŭ naŭ ĵurnalaj artikoloj, radiaj elsendoj, kaj kvin televidaj programoj en kiuj pluraj esperantistoj parolis. En la amaskomunikiloj ĉi-semajne en Nanjing kaj en la regiono la vorto Esperanto estis favore menciita multfoje. Por eble milionoj da ĉinoj estis la unua fojo aŭdi pri Esperanto.

El la 72 lingvoj kaj dialektoj instruataj, Esperanto estis la dua lingvo de la Festivalo. Laŭvice la plej ofte vizitataj kursoj inkluzivis la anglan kun proksimume 2 000 vizitantoj, Esperanton kun 1 462, la korean lingvon kun 1 249, la francan kun 1 153, la japanan kun 1 043, la araban kun 638, kaj la hispanan kun 530. Sed la publiko ankaŭ interesiĝis pri multaj aliaj lingvoj, kaj preskaŭ ĉiuj lingvoj kaj dialektoj havis dekojn da gelernantoj.

Rilate Esperanton estas signifoplene, ke eble estas rekordo la nombro de personoj kiuj ĉeestis provlecionojn de la Internacia Lingvo. Antaŭ okdek jaroj, la fama instruisto Andreo Cseh iam atingis ducent kvindek personojn en tago de provlecionoj, sed neniam en la historio da Esperanto oni vidis tiom da novaj spertantoj de nia lingvo. Verŝajne ĉiu el la tri ĉefaj instruantoj de la esperantaj kursoj por plenkreskuloj, Augusto Casquero, Michel Fontaine kaj Peng Zhenming, superis la rekordon de Cseh.

Por realigi tian grandan lingvan festivalon, kunlaboris granda nombro de volontuloj. Entute pli ol 300 personoj laboris dum la Festivalo: pli ol 100 instruantoj, proksimume 100 personoj ĉe standoj ekster lingva festivalejo, kaj pli ol 150 volontulaj studentoj de la Universitato de Nanjing. Entute pli ol 20 Esperantaj volontuloj partoprenis, kaj multe el ili venis el foraj urboj por partopreni. Lingvaj prezentantoj de Esperanto inkluzivis Augusto Casquero, Michel Fontaine, Neĝeta, Xia, kaj Peng Zhenming. Dennis Keefe, la direktoro de la ĉina lingva festivalo, ne povis instrui Esperanton laŭplane, ĉar li devis anstataŭi iun anglan instruiston kiu lastminute rompis al si la genuon!

Ke Esperanto estis la dua plej ofte ĉeestata lingvo de la lingva festivalo ne okazis hazarde. Por la unua fojo en la 14-jara historio de Lingvaj Festivaloj, Esperanto estis la ĉefa sponsoro de la lingva festivalo! En laretejo por la Ĉina lingva festivalo oni vidas tiun sponsoradon. Krome, sur ĉiu afiŝo oni vidis la esperantan sponsoradon pro la flago de Esperanto. Dum la malferma ceremonio Dennis Keefe parolis Esperante kaj Cui Jian Hua, vic-estro de la fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing kaj ĝenerala direktoro de la lingva festivalo, tradukis ĉinen. Por multaj ĉinoj tiu parolado estis unua kontakto kun la Internacia Lingvo.

Krom la strategio realigita de Cui kaj Keefe, la loka grupo de Esperanto starigis tutan kroman strategion por venigi ĉeestantojn rekte al la kurso de Esperanto. Unue, ili faris kaj pagis fotokopiojn de la ĝenerala horaro kaj metis mencion en la marĝeno pri kursoj de Esperanto. Due, ili fiksis al la horaroj per krampetoj malgrandan varbfolion pri Esperanto kaj ĝiaj kursetoj. Trie, ili enmanige disdonis tiujn horarojn kaj varbfoliojn al la miloj da venintoj al la festivalejo.

Aldone al tio, dum la kursetoj de Esperanto, la loka grupo, la Jiangsu Esperanta Asocio, disdonis specialajn kuponojn por postaj kursoj de la Internacia Lingvo, kaj en la lasta tago disdonis eĉ aliĝilojn rekte al la partoprenantoj de la kursoj de Augusto, Michel kaj Peng.

La efiko de la sponsorado kaj de la celstreba apliko de la principoj de merkatiko kaj strategio far la loka Esperanta grupo klare videblas. Entute 385 personoj aliĝis al postaj Esperantaj kursoj! Pro tio devis esti organizita tuta Esperanta semajno sekve al la lingva festivalo. Dum tiu semajno specialaj kursoj de Esperanto, de tri horoj, estos speciale instruataj en la Universitato de Nanjing. Tamen estas probable, ke ne multe el tiuj personoj restos, pro la simpla fakto, ke la ekzamenperiodo de studentoj baldaŭ komenciĝos, kaj multaj el tiuj novaj lernantoj nun diplomiĝas aŭ doktoriĝas pri diversaj temoj. Tamen por tiuj kiuj restas, aliaj longdaŭraj kursoj disponeblos.

Aparte okulfrapa estas la fakto, ke plejparte tiuj novaj gelernantoj estas junaj, kaj ofte tre altnivele edukitaj. Kelkaj el ili volas daŭrigi siajn studojn eksterlande en universitatoj kiel Princeton, Berkeley, Harvard, kaj alie. Vere estas bela ŝanco por Esperanto trovi tiajn personojn nun. Ankaŭ inter la 385 interesatoj estas personoj kiuj jam interesiĝas pri la ideo instrui mem Esperanton. Tiu nova intereso faros bonan bazon por venonta esperanta laboro.

Kaj ĝuste tian laboron volas la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, S-ino Cui, kiu respondecas pri pli ol cent fremdlingvaj instruistoj, inkluzive tiujn de la angla, hispana, franca, germana, rusa, japana kaj korea. Nun la Universitato volas dungi venontece profesorojn kaj instruistojn kiuj povas instrui kaj sian denaskan lingvon kaj kiuj povas aldone instrui Esperanton.

Tiu dunga strategio kunrilatas kun aliaj flankoj de ŝia strategio: krei plurajn programojn kiuj utiligos Esperanton kiel kernon. Ekzemple, ŝi jam preparas proponon por tutjara, 500-hora studo de Esperanto por faciligi la lernadon de eŭropaj lingvoj por ĉinoj. Ŝi ankaŭ pristudas la eblon lanĉi novan programon pri turismo, utiligante Esperanton. Kaj finfine, iuj nun parolas pri la eblo starigi universitatan centron por eduki kaj trejni esperantajn instruistojn por tuta Ĉinio en Nanjing.

Ĉiukaze, la neatendita sukceso de la Unua Lingva Festivalo de Ĉinio subite kreis novan etoson kaj novan energion por lanĉi novajn projektojn pri Esperanto en Ĉinio kaj en Azio. La venontaj jaroj montros ĉu tiuj projektoj sukcesos aŭ ne. Kiel por Lingva Festivalo, bezonatas multe da laboro por sukcesigi belajn planojn.

Kunlaboris kaj raportis: Augusto Casquero, Dennis Keefe, Michel Fontaine, Cui Jian Hua, Peng Zhenming.

Foto: Xinhua
 

© Published at 13:07 / 1 comment / 256 visits
This post is public

May 21, 08

Gabrielo estas mia nepo!

Mi estas avino!

 


 

 

 

Kiom da nemezurebla kortuŝo invadis mian vivon! Mi aviniĝis!
Certe kelkaj el vi bone scias pri kio, mi nun parolas.Esti avo aŭ avino estas simpla vivfazo en ia ajn vivo de iu ajn estulo...tamen kompreneble bela fazo ne tiel facile esprimebla. Je la 17-a de tiu ĉi kuranta monato venis en la mondon, mia nepo Gabrielo. Vere impresiĝema estas la tuja amsento kiu floris en mia koro ekde de la unua rigardo ... Forta sento de amo estis pruvo de kor-kunvolvo de avino al nepo; mi konstatis ke mia tuta vivo baziĝis sur tiu difinitiva esperinda ĝuo; esti avino! De nun mi estas vere feliĉa...duoble feliĉa...jen mi, patrino kaj avino !

 

 
© Published at 12:15 / 51 comments / 672 visits
This post is public

May 22, 08

Avino-lingvo!

Hodiaŭ dum video-konferenco en 2ovo(ooVoo) okazis tre bela manifestacio flanke de miaj geamikoj esperantistoj pri la bona fazo en mia vivo. Ili sendis belajn gratulvortojn pri mia aviniĝo.  Unu el ili (Rafaelo el Hispanio kaj alia el Germanio Heinz)emfaze diris, ke ili envias min pro tio, ke mi havos la bonŝancon al mia nepo paroli esperante. En tiu momento mi emociiĝis, ĉar ili menciis tion pri kio mi jam delonge pensis...vere estas mia flama deziro.Rafaelo kun sia delikata parolmaniero diris, ke vere pro tio li envias min, ĉar li mem ŝategus havi nepon aŭ nepinon por konigi al li/ŝi Esperanton.( Venos via tempo, kara amiko) Enimy, kara amikino el Hungario,kun granda entuziasmo, diris: Karesema nepre al li kantu lulkanzonojn esperante...

Certe al mia Gabrielo,  mi parolos esperante kaj certe li konos Esperanton per la avina voĉo kaj certe li diros, ke Esperanto estas la "avino-lingvo" kaj al Esperanto li nutros respekton kaj admiron.Kaj eĉ eble li fariĝos ankaŭ esperantisto.

Al miaj ceteraj geamikoj, kiuj aperigis gratulvortojn en Ipertinio-komento pri la naskiĝo de mia nepo, mi kordankas.

 

© Published at 00:16 / 8 comments / 226 visits
This post is public

May 25, 08

Instruado al infanoj dum la Lingva Festivalo en Ĉinio


 

 

 

La 10-11-an de majo 2008, ducent kvindek unu diversaĝaj infanoj ĉeestis la kursojn pri Esperanto dum la Lingva Festivalo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. Neĝeta, Xia kaj Michel Fontaine laŭvice instruis ilin en 18 kursetoj.
Ne kredu, ke instrui al infanoj tiom facilas. Tamen ni provis interesi ilin per adaptitaj ludmanieroj.
Infanoj ŝatas pripacajn ideojn. Tial ni prezentis al ili Esperanton kaj Zamenhof, kies junecon kiam li ekpreparis siajn unuajn lingvajn provojn ili admiris.
Prezenti sin estis la unua paŝo. Tre rapide ili akiris taŭgajn vortojn por tion fari... Mi estas... Kiu li, ŝi estas?
Kelkfoje al pli aĝaj infanoj ni prezentis la Esperantan alfabeton, ĉar ili jam preskaŭ tute enkapigis ĝin komence de sia lernado de la ĉina. Prezenti la kelkajn diferencojn, paŝi de "konato" al "nekonato" estas ofta regulo de ĉiu pedagogo, ĉu ne ?
Ni ofte instruis la dek unuajn ciferojn, kaj memorigis ilin per ludoj, dancoj, marŝoj laŭ ritme. Ni prezentis diverskolorajn elplastajn fruktojn: ruĝa pomo, flava banano, verda pomo, flava mango, blanka persiko... Montru la ruĝan pomon... Donu al mi la bananon...
Ankaŭ la gepatroj, kiuj preskaŭ ĉiam akompanis siajn infanojn, ludis kun ni. Tamen plenkreskuloj ne estas tiom lertaj por akiri kaj prononci novajn vortojn. Kaj kelkfoje ni multe ridis komplice kun infanoj... ŝajnigante riproĉojn al iu patrino, kiu misrespondis.
Tuj ni ludis kun la freŝakiritajn vortojn... kaj ofte kantis, aŭ paradis en la koridoro de la festivalejo por brue montri al festivalanoj, ke ankaŭ ni infanoj ĵus akiris pacan, feliĉan, ĝojan kaj (eble) facilan lingvon... Ankaŭ gepatroj sekvis kaj fanfaronis...
Feliĉaj kaj fruktodonaj du tagoj !
(MICHEL FONTAINE el Francio)

 

 
© Published at 00:16 / 0 comments / 117 visits
This post is public

( 10 posts )