February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

February 21, 2008

Vojagxo en Esperanto-lando estas anoncita kiel la plej vendita libro de la
jaroj 2002-2007.

(aldonita informo el revuo Esperanto, 2008, marto)

http://www.lingviko.net/vrec.htm

Gratulon al la brila instruisto Boris Kolker

Saluton -bildeto
Saluton -bildeto

 

Published at 12:09 / 0 comments / 223 visits
This post is public

February 21, 2008

Korespondpeto!

deziras korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo

de: BASSENE Fidel <
fidelbasen@yahoo.fr>
temo: korespondpeto

mi estas fraùlo, mi logxas en la lando senegalo.
s-ro alphonse diatta estas mia onklo kaj mia
instruisto de esperanto ek de 2003-a; mi havas
dudek-kvar jarojn, mi estis instruisto de komputilo.
mi estas soldato cxi tie en senegalo.

 

 

Published at 12:18 / 1 comment / 265 visits
This post is public

February 21, 2008

Tago de la Gepatra Lingvo


  


INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

"La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo akiras aldonan signifon
en tiu ĉi jaro, kiun la ^Generala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
deklaris Internacia Jaro de Lingvoj. Kiel s-ro Koichiro Matsuura,
la Ĝenerala Direktoro de Unesko, rimarkas, "en la daŭro de kelkaj
generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo
povos malaperi". Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en lernejoj
kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da
lingvoj malgrau tio ke ĉiu estas regata de homgrupo, kiu ĝin uzas
kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj
rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.
Universala Esperanto-Asocio konsentas, ke alfrontas la homaron
baldaŭ katastrofa kultura malriĉigo.



Kiel tutmonda komunumo, kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan
ekzemplon de efika, interkultura komunikado, Universala Esperanto-Asocio
- bonvenigas la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj;
- reasertas sian firman ligon al la bezono de gepatralingve bazita
altnivela plurlingvismo; kaj
- invitas la internacian komunumon studi la meritojn de Esperanto
kiel long-perspektiva, plutenebla solvo."

Skribis: Estraro de UEA
por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro.
Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 282 (2008-02-18)
Legu pli:
<
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=lasta >
 

Published at 12:22 / 1 comment / 656 visits
This post is public

February 22, 2008

Al la vespera stelo

Funebre kovras la krespusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim',
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'.

Aperas jen, vi stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
Disigas ombrojn ĉarma la radi',
Amike montras la vojon al mi.

Ravite, ho vespera stel',
Mi vin salutas sur ĉiel';
Kaj de fidela mia kor'
Salutu ŝin en tiu hor',
Kiame flugos ŝi de l' tero,
Al anĝelar' en supra sfero.

Al la vespera stelo

Richard WAGNER

elgermanigis Antoni GRABOWSKI

el "Tannhäuser"

 

Published at 23:02 / 2 comments / 670 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...