January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

January 2nd, 2008

VENDOJ DE VOJAĜO MALPLIGRANDIĜIS

 

 Karaj ŝatantoj de Vojaĝo en Esperanto-lando! 

Kiel vi scias, dum kvin jaroj (2002-2006) Vojaĝo en Esperanto-lando estis la plej vendita libro en la Libroservo de UEA. 

Bedaŭrinde, vendoj en la jaro 2007 malpligrandiĝis. Tio reflektas ioman saturiĝon de la merkato. Aliflanke, ekzistas miloj kaj ecx dekmiloj da esperantistoj en la mondo, kiuj povus aĉeti Vojaĝon, sed ili ne aux malmulte scias pri ĝi aŭ ne estas konvinkitaj, ke indas tion fari.

Tial mi petas vin kontakti viajn konatojn enlande kaj alilande kaj mallonge rakonti pri la libro, pri via persona opinio aŭ sperto legi ĝin kaj konsili aĉeti ekzempleron cxe landa libroservo aux cxe UEA:

http://katalogo.uea.org/index.php?inf=4296

Valoras substreki, ke Vojaĝo estas ne nur "bestseller" (Osmo Buller duonsxerce diris: la plej vendita libro de la 21-a jarcento), sed ankaŭ libro por ĉies gusto. "Libro por ĉies gusto" estis la titolo de mia aŭtora duonhoro, kiu okazis dum la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo.  

En via letero povas aperi ligoj al Vojaĝaj retpaĝoj:

http://www.lingviko.net/vrec.htm

http://eo.wikipedia.org/wiki/Voja%C4%9Do_en_Esperanto-lando

 

Mi antaŭdankas vin pro helpo kaj kontribuo. Kune ni povas fari tre multe.

 

Amike,

Boris

http://eo.wikipedia .org/wiki/Boris_Kolker

 

 

 

 

 

 

<p style="te
Published at 03:27 / 1 comment / 625 visits
This post is public

Published at 18:52 / 1 comment / 165 visits
This post is public

Published at 17:41 / 0 comments / 150 visits
This post is public

January 5, 2008

Jaro 2007: niaj atingoj kaj fiaskoj

 

 

 

En la decembra Ondo komenciĝis serio de ekspres-enketoj. La unua demando celis eldonistojn, kiuj respondis pri eldonotaj libroj. La dua demando, sendita al dek kvin diverstendencaj esperantistoj, tekstis: "Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en la jaro 2007 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?" Naŭ demanditoj respondis.


La plej pozitiva: La UK kaj IJK en Azio, kiuj kune kun la Azia kongreso, montras al ni, kiom forta estas la Esperanto-movado en Azio. Bonŝance Esperanto ne plu estas nur eŭropaĵo.

La plej malpozitiva: La eksternorma interesiĝo de esperantistoj pri stultaĵoj (kion skribis difinita reta bulteno hieraŭ vespere, kaj kion respondis difinita monda organizaĵo) aŭ pri historiaĵoj. Estas orgio de historio en la movado, kiu en ekonomie evoluintaj landoj transformiĝas de movado de batalantoj al movado de eks-batalantoj. Gravas kion faris esperantistoj en la pasinteco nur se ni pretas fari same.

Renato Corsetti (Italio)
Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio 


Mi taksas kiel la plej pozitivan la aperon de Historio por malfermi estontecon: ĉina-japana-korea komuna mezlerneja lernolibro pri la moderna historio de la tri landoj. Mi estas certa, ke io simila estus verkebla en eŭropaj aŭ sudaziaj medioj — kaj ke verki ĝin devigus al simila 42-kapa verkantaro vere plenkreski.

Al mi persone la plej negativa fakto en 2007 restas io jam konstatita antaŭ kelkaj jaroj — ke la esperantigita finna klasikaĵo Sep fratoj fariĝas legebla por mi nur, se mi en 2005 vojaĝas al Finnlando, persone prunteprenas la libron de amiko, kaj legas ĝin. La libro restas elĉerpita; pro kopirajtaj problemoj tiun tradukon ne eblas reeldoni; neniu kuraĝas entrepreni duan tradukon post tiel brila pioniraĵo. Mi ĝuis ĝin; ĉu la libro restos ankoraŭ longe nealirebla al aliaj?

Probal Dasgupta (Barato)
Prezidanto de UEA


La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo.

Madeleine de Zilah (Francio)
Kunredaktisto de La Gazeto


Mi taksas pozitiva la grandan altnivelan konferencon, kiu okazis la 13an de aprilo en Ruslanda akademio pri edukado. Kvankam rezulte de tiu konferenco Esperanto ne estis enkondukita kiel studobjekto en mezlernejoj, oni almenaŭ ekparolis pri tio iom serioze. Antaŭe neniuj esploroj pri tio estis farataj, kaj "fremda lingvo" jam delonge en ruslanda edukado iĝis sinonima al "angla lingvo". Mi pensas, ke Ruslando subtaksas sian influon al la monda elekto de internacia lingvo.

Alia, pli "esperantuja", pozitiva novaĵo estis por mi la nova iniciato de la krea grupo E@I, kiu planas fari retan informejon, kiu provizore havas la nomon Esperanto aktuale. Tiu informejo provizados pretajn materialojn (ĉefe novaĵojn) pri Esperanto kaj la mondo parolanta en tiu lingvo; ekzistos multaj lingvaj versioj kun laŭebla (do eble elekta kaj "alproprigita", facile farebla) traduko de tiuj materialoj. Tiel povas okazi plenigo de la nuna vakuo pri informado pri Esperanto en multaj naciaj lingvoj.

Mi iom longe pensis kaj ne rememoris ion vere negativan. Negative impresis min la antaŭnelonga novaĵo pri nuligo de oficialaj rilatoj inter ILEI kaj UNESCO. Krome, mi atendis ion pli impresan de vizitita somera E-renkontiĝo, sed mi ne nomu tiun eventon, ĉar eble kulpas ne la evento, sed mi mem.

Slavik Ivanov (Ruslando)
Redaktanto de
Esperanto-novosti.info


Mi respondas, sed tute persone, pri la atingoj:

Kongreso: Kompreneble la UK en Jokohamo. Mi estas ĝoja, ke multaj alte taksis ne nur la kongreson sed ankaŭ Japanion mem, menciante, ke Japanio estas bela kaj pura. Iu eĉ diris, ke ŝi vivis en Japanio kvazaŭ en bela sonĝo.

Renkontiĝo: La 7a Internacia Himalaja Renkontiĝo estis la plej bela por mi, renkonti karajn nepalajn amikojn kaj grimpante monton en Lantang-Regiono altan 3300 metrojn. La vetero estis bela kaj ĉiutage mi ĝuis la belan pejzaĝon.

Libroj: La subajn mi eldonis.

Raportoj el Japanio 10. Mi komencis verki raportojn pri Japanio en 1992 kaj la unua libro eldoniĝis en 1998. Poste ĉiujare mi eldonis novan libron en la serio, kaj ĉi-jare ĝi atingis la 10an numeron.

Vivoj tra la mondo. Post Monatoj tra la mondo ni povis eldoni la duan en la serio Tra la mondo, rete kolektinte raportojn el 11 landoj.

Esperanto kaj mi. Kiel prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, mi kredas, ke la movado progresis, formante pli da solidareco en Azio. Rezulte de tio, mi povis kolekti 180 eseojn el 17 landoj kun la temo "Esperanto kaj mi". Tio estas belega rezulto, kaj mi fieras pri tio.

Hori Jasuo (Japanio)
Prezidanto de KAEM


La plej malbona afero estis la morto de Jules Verstraeten el Antverpena La Verda Stelo. Li estis Esperantisto ĝisoste, kiu dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Li donacis milojn kaj milojn da eŭroj al Esperanto (neŭtrala movado) kaj samtempe laboregis ĝis la plej lasta tago kiel simpla, modesta homo por ke revuoj kiel Monato kaj aliaj atingu la abonantaron. Se ĉielo ekzistas, li nun parolas kiel plej kara amiko kun Zamenhof.

SAT estas kleriga kaj instrua asocio, kiu elektis Esperanton kiel laborlingvon. Kaj per tio ni tuj venas al plej negativa punkto. Dum multaj jaroj depost kiam mi agadas en SAT, mi devas, kun granda bedaŭro, konstati ke la ĝenerala esperantisto fakte apenaŭ aprezas, ke laborista kaj progresema asocio kia SAT estas, uzas la lingvon kiu ne estas ligita al iu nacio, do iun sennacian lingvon. Kun bedaŭro mi ĉiam konstatas, ke multaj homoj, ĉekape la loka E-grupeto el La Ĉaŭdefono (Civito aŭ io simila) facilanime kritikas SAT, sed apenaŭ scias kia laboro okazas en la asocio. Nu pigreco en penso kaj preno de informado estas libereco kiun ni devas respekti, ĉu?

Kiel dirite, ne estante Esperanto-asocio sed eduka kaj kleriga, la plej pozitiva afero estis la fondiĝo de nova eldonkooperativo ene de SAT. Kreita de grupo da junaj aktivuloj, kiuj decidis revivigi unu el la gravaj celoj de SAT, eldoni kvalitajn librojn, broŝurojn, ktp. Dua afero estas kreado de forta kaj laborpreta redakta skipo kiu malŝarĝos nian ĝeneralan sekretarion pri la tasko de redaktado, kiam li, post longa sindediĉo al SAT povos ĝui emeritiĝon ek de 2009. Same grava estis la SAT-Kongreso, kiu ne, kiel iu profesoro deklaris, estis la lasta kongreso de SAT, sed la lasta okazinta ĝis nun, kie partoprenis pluraj junaj homoj, kiuj montris sin pretaj transpreni la torĉon de la maljunaj aktivuloj. La SAT-Kongreso en Parizo montris, ke la rolo de SAT certe ne jam finiĝis, sed male ke inter nun kaj 10 jaroj ni denove havos SAT, kiu ludos signifan rolon eble ne en Esperantio, sed certe en la mondo de la laboristaro, kiu pretos meti paŝon al lernado de universala lingvo kaj konscios pri la problemoj, kiujn la nuna tro kapitalista mondo alportas al la homaro.

Jakvo Schram (Belgio)
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT


Pozitive

— La progreso de esperanto kadre de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, specife danke al la rolo de Kultura Centro Esperantista per la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

— La akiro de jura personeco fare de TEJO, kaj ĝia bona financa situacio.

— La demokratiaj elektoj (tri listoj, entute 35 kandidatoj por 19 postenoj) kaj la starto de la dua mandato de la Senato de la Esperanta Civito, kun solena inaŭguro en la EU-parlamentejo en Bruselo.

— La unua Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (kun eventoj en Budapeŝto, Milano, Vieno).

— La demarŝoj de la Esperanta Civito ĉe Monda Socia Forumo, Kampanjo por la mortopuna moratorio kaj batalo kontraŭ grapolbomboj (en ĉi-lasta partoprenas ankaŭ SAT).

Negative

— La deklasigo de ILEI en ĝiaj rilatoj kun Unesko.

— La malforteco de TEJO rilate al la kontinueco de siaj gvidaj organoj.

— La manko de kandidatoj por la Komitato de UEA (nur 5 kandidatoj por 7 postenoj, malgraŭ kvinmilo da membroj) kaj la sovetieca elektosistemo por la Estraro de UEA.

— La strategio de UEA en Afriko, malgraŭ admonoj kaj protestoj de Hans Bakker al Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

Giorgio Silfer (Eŭropo)
Konsulo de la Esperanta Civito


La plej granda evento en 2007 okazis en Jokohamo: renkontiĝo kun poetoj japana kaj Esperantaj, al kiu japanoj invitis faman japanan poeton Tanikawa Shuntaro. La evento allogis kvindekon da civitanoj de Jokohamo al UK kaj TV-teamon. Imitinde!

El mia vidpunkto, la plej nesukcesa estis la laboro de la Elekta Komisiono de UEA.

Spomenka Štimec (Kroatio)
Sekretario de KEL 


Mi opinias, ke invit-projekto de Japana Esperanto-Instituto por la 92a UK en Jokohamo estas la plej pozitiva Esperanto-evento en la jaro 2007. Ĝi sukcese partoprenigis en UK 20 elstarajn esperantistojn, kiuj havas problemojn pri kotizo kaj vizo en evoluantaj landoj de Azio, kaj efike kaj iniciateme antaŭenpuŝis la azian movadon. Ĝi modele kreis kaj prezentis bonan sperton kuraĝigi esperantistojn, grandigi aliĝ-landojn kaj veki atenton kaj intereson de neesperantistoj al Esperanto. Ĝi havas gravan signifon por okazigo de la venontaj UK-oj.

Mi ne povas elekti la plej negativan Esperanto-eventon en la jaro 2007, sed ŝajnas al mi, ke estas bedaŭrinde, ke esperantistoj el Afriko ne aperis en la Jokohama UK. Tio estas nesufiĉa por UK nomata monda kongreso.

Wu Guojiang (Ĉinio)
UEA-komisiito pri ĝemelurboj

La Ondo de Esperanto, 2008, №1.

Published at 17:45 / 0 comments / 320 visits
This post is public

January 5, 2008

La kanto de la du amikoj!

http://br.youtube.com/watch?v=4LG97YFnAQ0&feature=related

 

 

Amuziĝu...Vere tre sprita esperanta filmo!

Yutubo plenplenas je bonaj esperantaj filmetoj!

Published at 17:52 / 0 comments / 149 visits
This post is public

January 5, 2008

LA UNUA BULTENO

LA  UNUA  BULTENO
 pri la tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵ
urnalistoj en Vilnius, Litovio
26 – 30. 05. 2008

 
Litova ĵurnalista asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-ĵ
urnalistoj en ĉefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008.
 
Ĉeftemo de la kongreso: „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto“. Kongreso ankau ligiĝos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al proksimiĝantaj 1000-jariĝo de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Europa kultura ĉefurbo en la sama jaro.
 
Loko: La kongreso okazos en malnova historia urbodomo de Vilnius ( str. Didzioji 31 ). Vilnius estas atingebla aviadile, trajne, buse kaj automobile.
 
Tempo: La kongreso funkcios la 26-30-an de Majo, 2008.Veni al la aranĝo preferindas jam la 25-an de Majo, 2008. Dezirantoj povos uzi semajnfinon anaŭ la kongreso kaj semajnfinon post la kongreso. Estas anaŭvidite, ke duono de la tempo estos uzata por kunvenoj kaj alia duono por ekskursoj tra Vilnius kaj Litovio.
 
Partopreno: Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de TEJHA ( Tutmonda esperantista-
jhurnalista asocio ), ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj ( redaktoroj de paperaj gazetoj kaj revuoj, verkantoj de artikoloj, fotistoj, ilustrantoj, ĵurnalistoj de Esperanto-radioj, redaktoroj kaj ĵurnalistoj de retgazetoj ) , homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - literaturistoj, verkistoj k.s. Anaŭ al la kongreso estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute ni anaŭvidas ĉirkau 100 partoprenantojn.
 
Programo: Estas anaŭvidataj prelegoj kaj diskutoj pri la ĉeftemo, kunvenoj de TEJHA, aliaj rilataj programeroj. Proponoj, konsiloj kaj sugestoj por la programo estas atendataj, ankau sinproponoj por prelegi, raporti pri la kongresaj temoj. Laborlingvo de la aranĝo estas Esperanto.
 
Financaj kondichoj: 1. Aliĝkotizo ne ekzistas.
                                   2. Loĝado en hoteloj dum la kongresa periodo estas senpaga.
                                   3. Manĝado dum la kongresa periodo estas senpaga.
                                   4. Organiza komitato pretas plene aŭ parte kovri vojaĝelspezojn por tiuj personoj, kiuj sen financa helpo ne povus veni al la kongreso ( ghis 250 eurojn por europanoj kaj ĝis 500 euroj por ekstereuropanoj ). Unue financan helpon ĝuos kontribuontoj al la kongresa programo kaj tiuj personoj, kies partopreno en la kongreso estas dezirinda kaj preferinda. Pri ĉiu aparta kazo decidos organiza komitato.
 
Aliĝo: Per plenigo de aldonata aliĝilo kaj g ĝia sendo al Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287, Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 au rete al
litova.ea@mail.lt . Limdato por aliĝi estas la 30-a de Aprilo, 2008. Aliĝiloj riceveblas che LEA.
 
Loĝado: En urbaj hoteloj ( Ecotel, Holiday Inn, Novotel k.s. ).
 
Manĝado: Matenmanĝo en hoteloj, aliaj manĝoj en lokoj anoncotaj iom poste.
 
Vizoj: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu anticipe en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necesos, organizantoj sendos oficialajn invitojn por la kongreso.
 
Aliaj gravaĵoj: Fine de Aprilo – komence de Majo, 2008 ĉiu aliĝinto ricevos La Duan Bultenon pri la kongreso kun pli detalaj kaj aktualaj informoj. Aktualajn informojn pri la ĵurnalista-
esperantista kongreso Vi trovos anaŭ en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt .
 
Aliĝ-kontaktadreso: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Telefono de LEA estas +370-37-208503 ( landa kodo, urba kodo, numero ), poŝtelefono estas +370 687 12219 , telefakso estas +370 37-228616. Retadreso de LEA estas
litova.ea@mail.lt .
 
BONVENON  AL  LITOVIO!
 
Organiza komitato
05.01.2008

------------
------------------

ĵurnalistoj
Vilnius, la 26 – 30-an de Majo, 2008
 

 
( pasportajn enketaĵojn kaj adreson laŭeble tajpu au skribu legeble per majusklaj presliteroj )
 
1.Nomo kaj familia nomo________
___________________________________________________
 
2.Sekso_____
_________
3.Naskiĝdato ( tago, monato, jaro )___________
___________________
4.Hejma ( poŝta, koresponda ) adreso______
___________________________________________
 
5.Telefonoj ( hejma, ofica, kun necesaj prefiksoj)__
______________________________________
 
6.Telefaksoj ( hejma, ofica)______
__________

7.Retadreso_
_______________________________
 
8.Civitaneco kaj nacieco_____
________________________________________
9.Pasporta numero ( nur por tiuj, kiuj bezonas inviton por vizo) ____________
________________
 
10.Profesio, specialeco__
______________________________________________________
 
11.Laborloko, studloko, posteno_____
_________________________________________________
 
12.Klero, scienca grado, titolo______
__________________________________________________
 
13.Kiun E-amaskomunikilon reprezentas (au kun kiu kunlaboras)_
__________________________ _______________________________________________________________
 
14.Mi kontribuos al la programo de la kongreso per_________
______________________________
 
15.Mi proponas por la programo de la kongreso____
______________________________________
 
16.Mi petas financan helpon por vojaĝo ( notu deziratan sumon en euroj )___________
_________
 
17.Mi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon_______
__________________________________
 
18.Eventuala alventago al Vilnius kaj maniero ( ekz. flugnumero, horo k.s. )___________
________
____________
___________________________________________________
 
19.Eventuala forirtago el Vilnius kaj maniero ( ekz. flugnumero, horo k.s. )___________
_________
____________
___________________________________________________
 
20.Ĉu Vi bezonas tranoktejon en hotelo por la daŭro de la kongreso?___
_____________________
 
21.Rimarkoj_
_____________________________________________________________________
 
Dato de la aliĝo______
___________________
Subskribo___
______________________________
 
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina

Italujo <renato.corsetti@esperanto

 

-------

A L I Ĝ I L O
al la tutmonda kongreso de esperantistoj- 
Published at 18:03 / 0 comments / 511 visits
This post is public

January 9, 2008

La Revuo " Brazila Esperantisto".

 

 

Feliĉe aperas la dua numero de Brazila Esperantisto. Ĉiuj brazilaj samideanoj kaj membroj de la Brazila Esperanto-Ligo celebras tiun bonan fazon, kiu verdire nun sekvas la plej favoran vojon por daŭrigi la agadon de tiuj kompetantaj kaj sindonaj homoj, kiuj subtenis kaj ankoraŭ subtenas firme nian verdan idealon.
Ĉi-numero de la revuo aparte karakteriĝas pro la interesa enhavo ekskluzive beletra.Vi trovos ene de ĝi tradukaĵojn de famaj portugallingvaj aŭtoroj, kaj eblos rekoni la senduban rimedriĉan nivelon de nia lingvon Esperanto.
Jen poemo en kvin malsamaj tradukoj.Vi havos la eblon kampari la malsamajn solvojn, kiujn ĉiu tradukinto uzis por esperantigi la teskton.
 
Ĝentila amatino kara...
 
Luiz Vaz de Camões 1524? - 1580
 
Tradukis: Martins d´Almeida
 
Ho, vi ĝentila amatino kara,
Vokita frue el la vivo tera,
Ripozu pace en ĉiel´mistera
Dum mi vivads en sufer´amara.
 
Se en loĝejo via anĝelara
Memor´prihoma estas ja libera,
Vi do memoru pri la amo vera
En mi brulanta pura kaj senbara.
 
Kaj se vi juĝas indaj je premio
La miajn sorton kaj ĉagrendoloron,
kampate petu vi por mi al Dio,
 
Ke min li same donu la favoron
Forsendi ankaŭ min al la legio
En kiu vi nun ĝuas sanktan gloron.
 
 
Dolĉa Animo Mia Foririnta
 
Tradukis Carlos Domingos
 
Dolĉa animo mia, foririnta
el la vivo tre frue, nekontenta,
en la ĉiel´ripozu kaj, plorsenta,
vivas ankoraŭ mi malĝojiĝinta.
 
Se en la kor´ etera vin preninta
la permeso je pens´estas konsenta,
memoru pri la amo sentimenta
kiun en mi vi mem estis vidinta
 
Kaj, se ion meritas la doloro
kiu, pri via bedaŭrinda fin´
restis en mia suferanta koro,
 
petu al Dio ke Li voku min
al via rigard´je tre fura horo
kiel tre frue Li alprenis vin.
 
Alma Minha Gentil
tradukis Sylla Chaves
 
Animo dolxa mia, forfluginta
tro frue de ĉi tiu viv´sen cel´,
ripozu vi por ĉiam en Ĉiel´,
dum mi sur tero restas, bedaŭrinda.
 
Se en ĉielo estas akceptinda
memoro pri ĉi tiu viv-malhel´,
vi ne forgesu pri la puro del´
amflamoj, kiujn estis vi vidinda.
 
Se mi meritas, ke vi provu plue
balzami ĉi solecon, tiun ĉi
doloron senkuracan, vi unue
 
petegu al burĝon-falĉinta Di´,
ke li min sendu por vin vidi frue,
samkiel frue prenis vin de mi.
 
 
Ainmo Mia Dolĉa Foririnta
tradukis: Leopoldo H. Knoedt
 
Animo mia dolĉa, foririnta
tro frue de ĉi vivo, malkontente
al la ripoz´eterna, mi lamente
nun vivu sur la tero, desperinta.
 
Se l´ Seĝ´ Etera, supren vin tirina
permesas, rememoru reprezente
pri l´arda, pura amo, elokvente
en la rigardo mia aperinta.
 
Se pensas vi, ke povas nun validi
sensava vundo, kiu min ĉagranis
dolore, ĉar vi devis forrapidi,
 
de Dio petu , kiu vin forprenis,
ku vin mi tiel frue povu vidi,
kiel li frue vin de mi fortenis.
 
 
Ĝentila Animo Mia
Tradukis: Geraldo Mattos
 
 
Ĝentila animo mia, de la tero
malĝoje foririnta tiel frue,
ripozu en la ĉielo tempflue
kaj tie ĉi mi vivu en sufero
 
Se nur en via sido el etero
pri vivo eblas rememori ĝue,
la amon ne forgesu, kiuj skue
mi montris al vi en okulsincero.
 
kaj se vi povos juĝi min merita
je iom da konsol´pro la dolor´
vin perdi en la disto infinita,
 
al Dio petu , vin preninta al glor´,
min porti tiel frue el tero spita,
kiel li portis vin de mia kor´...
 
( Aplaŭdojn al ĉiu tradukinto...)
 
 
Gratulon al la nova estraro de Brazila Esperanto-Ligo pro la saĝa decido revigligi kaj revivigi " nian revuon" kaj estante mi kaj esperantistino kaj brazilanino duoble dankas al tiu grupo da homoj,kiuj arde laboras favore al nia afero.Ke ĉiuj esperantistoj sekvu la plej novan vorton por la hompaco " KONKORDO"
 
Brakumon al la estraro de BEL...José Passini, Paŭlo S. Vianna, Carlos Maria, Francisco Stefano Wechsler, Alfredo Aragon,joão Pestana kaj Maria Góes de Karesema!

 

 
Published at 04:54 / 1 comment / 445 visits
This post is public

January 9, 2008

Vivo kaj arto.

Tradukintoj: Aloísio Sartorato kaj Neide Reĝo

Mi pli bone verkas ol mi estas.

humile diris la maljuna poeto,

kaj mi silente kapjesis.

 

Poezion mi retuŝas,

perfektigas, poluras...

Sed rilate al mi,

por ŝanĝi

unu solan malbonan kutimon,

kiom da jaroj mi bezonas!

 

Tiun rideton, kiun vi vidas,

jam dum jardekoj mi provas ŝanĝi.

Ne kiel aktoro, kiu ŝajnigas,

sed kiel aŭtoro, kiu mi estas.

Sed hodiaŭ ĝi estas malpli amara,

tio postulis de mi multajn larmojn.

 

Kaj oni diras, ke vivo imitas arton!

Tute male,

arto devus entrudiĝi en la vivon,

regi ĝin, submeti ĝin...

 

Kelkaj ne rezistas al ĝi

kaj sin donas...

tiuj estas la granduloju.

 

Afero finita.Mi restas silente

kaj konsentas pri ĉio.

 

 

Published at 05:04 / 1 comment / 421 visits
This post is public

January 15, 2008

Anekdoto!

 

 

Anekdoto pri
Bernard Shaw

“Usona junulino,
venkinta de konkurso pri belo, estis fiera de sia titolo de “Miss”, kaj
ekpensis fari proponon al Shaw, unua verkisto en la angla lingvo kaj Nobel
Premio de Literaturo, ke, pro la fakto ke shi estas unu el la plej belaj
virinoj en la mondo kaj li unu el la plej talentaj sur planedo, paro tia,
unuighinta en geedzo, nepre fruktodonos perfektan filon, super-homon: belega
kaj inteligentega.

Shaw responis al
la propono dirante ke la projekto estas belega, sed li maltrankvilighas pro
sekva problemo: la eblo ke la filo similu al li, fizike malbela, kaj intelekte similu
al shi. La rezulto estus mala, kaj malfelicha.”

Fonto: Llopis,
José J., Bernard Shaw, Ediciones AFHA, España, 1979, p. 112.

Traduko: Luis
Kordova,
luisesperanto@yahoo.com

Published at 12:58 / 2 comments / 400 visits
This post is public

Published at 13:06 / 0 comments / 198 visits
This post is public

January 15, 2008

Patrino testudo kaj ido hipopotamo!!!!

 

 


 



Ĉi tiu estas vera rakonto kiu montras al ni...
ke ne tre gravas la diferencoj kiam ni bezonas la apogon unu de la alia.

NAIROBI (AFP) – Hipopotamido kiu transvivis cunamajn ondojn ĉxe la Kenja marbordo disvolvis aman rilaton kun maskla centjara giganta testudo, en besta rezervejo ĉ e la haveno de la urbo Mombaso, informis oficistoj.
La hipopotamo, nomata Oveno, kiu pesas ĉirkaux 300 Kg, estis trenita ekde Rivero Sabaki ĝis la Hinda Oceano, kaj ĵetita sur pla ĝon kie la cunamaj ondoj frapegis la Kenjan Marbordon je la 26-a decembro, antaŭ ol la savteamo por sovaĝaj bestoj sukcesis elaĉeti ilin.
Hipopotamo malpli ol unu jaro aĝa adoptis masklan testudon ĉirkaŭ cent jarojn pli aĝa.
La testudo ŝajnas esti tre feliĉa en sia “patrina” rolo, informis al AFP la ekologiistino Paula Kahumbu, respondeca pri la Parko Lafarge.

“Ili naĝas, manĝas kaj dormas kune”Nadam, comem e dormem juntos“ aldonis la ekologiistino. “La hipopotamo postiras la testudon ekzakte kiel li farus kun sia patrino. Se iu alproksimiĝas al la testudo la eta hipo montriĝas agresema, kvazau li estus protektanta sian biologian patrinon”, aldonis Kahumbu.

“La vivon oni ne mezuras laŭ la kvanto da enspiroj de ni prenitaj, sed laŭ la momentoj, kiuj igas nin haltigi la spiradon”

Ni ĉiuj povas humile lerni la lecionon, kiun al ni prezentas tiuj du Diaj kreaĵoj:
“Ekrigardi trans la diferencojn de la alia kaj trovi manieron kune iri sur la sama vojo”.

Salutu la Teron... La solan planedon kun ĉokolado!

“Multaj aferoj en la vivo ne povas trovi eksplikon, tiaj povas nur esti rigardataj.”
Doutora Rachel Naomi Remen

Sendis al mi José Mário

Published at 13:52 / 0 comments / 767 visits
This post is public

January 20, 2008

La padon faras irado!

Promenanto, estas viaj paŝoj

kiuj faras la padon, kaj nenio pli;

promenanto, ne estas pado,

la padon faras irado.

Promenante vi faras padon,

kaj retrorigardante,

vi vidas la padon kiun vi

neniam devos iri denove

promenanto, ne estas pado,

sed nur la spuroj en la sablo.

(laŭ Antonio Machado)

Published at 00:35 / 0 comments / 230 visits
This post is public

January 20, 2008

Medito!

La vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate.Ne ĉiam facilas, sed finfine, en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem!Se vi ne plu scias kion fari, eksidu kaj pripensu. Sed foje ne eblas sole trovi la vojon.Tio estas tute normala afero. Pro tio, ni havas familion kaj geamikojn. Ili povas helpi nin; ja neniu diris ke oni devas vivi la vivon sola. La veraj geamikoj estas la bonaj vojindikiloj, kiuj helpas nin orientiĝi.Sed la promenadon mem, tion ni devas fari per la propraj piedoj.

Do kuraĝon, karaj geamikoj, sur via vojo.Kaj ne forgesu: la unua paŝo estas plej malfacila.

Levilkarto3

Published at 00:46 / 2 comments / 980 visits
This post is public

January 20, 2008

La Princino, la Skarabo, kaj la Malica Giganto.

Iam sidis la bela princino, Flora o, sur la balkono de sia ĉieldomego (domego situanta ĉe la supro de ĉielskrapilo*) en la urbego. Ŝi rigardis ĉion en la reĝlando, kaj konstatis kiom bela ĝi estis. Ŝi tamen estis malfeliĉa, ĉar ŝi estis promesita kiel edzino al nobla kavaliro, kiu nomiĝis Egon o. Konsentite, li estis ege kuraĝa, belaspekta, kaj komplezema al ŝi, sed ŝi tute ne estis allogita de li, kaj certe ne estis enamiĝinta kun li. Ŝi disputintis kun ŝia patro, la reĝo de la lando, kaj dirintis al li ke edzinpromesoj estis tute elmodaj. Tio, kion ŝi ne dirintis al lia patro, estis, ke ŝi jam enamiĝintis, kaj eĉ kun alia ino, Frederike o, kiu estis bona sorĉistino. Ĉar ŝia patro konservativegis, kaj ankaŭ ĉar sorĉismo estis kontraŭleĝa en la tuta lando, ilia amo devis resti sekreta. Ŝi devontis edziniĝi kun Egon o. Spite al siaj zorgoj, ŝi malrapide ekdormis sur sia seĝo kaj sonĝis pri sia amata Frederike o.
Dum ŝia dormo ŝteliris malica giganto al la ĉieldomego kaj ekkaptis la dormantan Flora on el la fenestro kaj forkuris, por fari agaĉojn kun ŝi. Unu el la gardistoj vidis tion kaj rapide kuris al la reĝo. "Via moŝto, Via moŝto, terura giganto ŝtelis vian doĉon (filinon*)".
Tuj venis Egon o, la estonta edzo de la princino.
"Egon," diris la reĝo, "vi devas savi mian doĉon! Post sukceso ni ĉiam estos dankemaj al vi."
"Enorde! Je tio mi kompreneble sukcesos!" diris Egon o, antaŭ kiam li saltis sur sian fidindan rajdĉevalon, iu Harley Davidson o, kaj forrajdis. Pro la kriegoj de la kaptita Flora o, Egon o trovis la kavernon de la giganto alte en la montaro. Li saltis de sur la Harley o kaj kuraĝe sturmis en la kavernon kun lia samurajglavo altigita, unu de de tiuj, kiuj li ŝatis kolekti.
"Ne timu, mia amata!" li ekkriis al Flora o, antaŭ kiam la giganto platigis unue lin kaj poste lia motorbiciklon per unu el siaj piedegoj.
Kompreneble, Flora o plu timis, kiam la giganto ekridis.
Ĉar Egon o neniam revenis, la reĝo promesis al iu, kiu povis savi ŝin, sian doĉon kiel edzinon. Esperozaj (esperplenaj*) viroj de la tuta lando enviciĝis por ŝanco gajni la belan Princinon, Flora on, kiel edzinon.
Viro post viro penis savi Flora on, kaj viro post viro iĝis de la malica giganto distretita, disfrakasita, disŝirita, manĝita aŭ ĝismorte torturita. La reĝo preskaŭ perdintis lian tutan esperon. Sed tiam subite ekkriis al la reĝo eta voĉo. "Via moŝto, mi kredas ke mi povas savi Vian doĉon de la giganto, tamen la reĝo povis vidi nenion. "Kie vi do estas?" demandis la reĝo, "Ĉu vi nevideblas?"
"Ne, Via moŝto," diris la voĉeto, "Via moŝto rigardu ĵus suben ĉi tien." Kaj tie sur la planko sidis eta, nigra skarabeto. La reĝo mirigatis.
"Vi estas skarabo! Eĉ mi povus tiom facile diskrakigi vin sur la planko. Pro kio vi pensas ke vi povus venki giganton? Sen eĉ scii, li povus platigi vin."
"Via moŝto donu al mi nuran ŝancon. Vi promesis, ke iu ajn, kiu savos vian doĉon de la giganto, rajtas havi ŝin kiel edzinon."
"Tio ĝustas!" diris la reĝo, "Vi ja estas nura skarabeto, sed se vi tamen savos ŝin, mi estos al vi ĉiam dankema, kaj mi kompreneble lasos vin edziĝi kun ŝi.
"La reĝo iris kun la skarabo por memvidi la eblan miraklon, kaj li kaŝis sin malantaŭ ŝtono en la kaverno de la giganto.
La skarabo kaj la reĝo tamen ne povis vidi la princeson. La skarabo flugis en la orelon de la giganto kaj demandis per la plej forta voĉo, kiu eblas por skarabeto, "Kie estas la princino?"
La giganto ne sciis, kie estis tie, tamen li temis neniun, ĉu videblan, ĉu nevideblan, do li simple diris 'Manĝis ŝin, bongustis, antaŭ kiam lia ekridis.
La skarabeto kolerigiĝis kaj flugis en la nazon de la giganto. La giganto enspiris, kaj poste venis unu el la plej grandaj ternoj de tuta tempo. La terno ĵetis Flora on el la buŝo de la giganto, kaj poste la kapo de la giganto koliziis kun la muro de la kaverno, kaj li mortis pro tio.
"Dankon, eta skarabo," diris la reĝo, sed la skarabo jam tranformiĝintis kiel bela ino. Tiu estis Frederike o, la bona sorĉistino kaj amatino de Flora o.
"Tio ja estas surprizo, tamen, ĉar mi estas viro kiu ĉiam plenumas siajn promesojn, vi edziniĝos unu kun la alia, se vi tion volas.
"Ni volas" ili ambaŭ diris, kaj la reĝon ŝanĝis la leĝaron, por ke samseksaj paroj rajtis edziĝi. Flora o kaj Frederika o estis la unua paro, kiuj edzinigis laŭ la nova leĝo. Kaj li feliĉe vivis ĝis la morto.

Fino.

Fonto: Blogo de IMĴALO

Published at 00:51 / 2 comments / 886 visits
This post is public

( 14 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...