December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

December 27, 2007

Masaĝo

Masaĝo
 
Masaĝu plue
pri masaĝo tia
longe mi revis
ĉiu tuŝo via
kaŭzas ke korpo tremas plej ĝue
masaĝu plue...

Masaĝu plue
nokto nin protektas
perlaj ŝvitgutoj fluon sekvas
en ardaj korpoj animoj ne maljunas
per lipoj flustras, muzikon aludas
kaj brilo de okul` freŝe aspektas
ĉar tuŝo de manoj ĉiam am-plenas
...do ebriigu min dolĉe kaj ĝue
kaj per kanzonoj ensorĉu plue....
13.12.2007 Princo
Published at 11:47 / 0 comments / 143 visits
This post is public

December 27, 2007

Rakonteto



Karesema-skajpo
Karesema-skajpo

-- infana konversacio --

B: Blazio
F: Filipo

Filipo estas unu el la grandaj fratoj de Blazio.
B - Kiam mi estos granda...
F - Jes, kaj kiam mi estos eta...
B - Ho jes kaj ankaŭ kiam mi estos eta...
F - Sed vi jam estas eta.
B - Sed ankaŭ vi estas eta.
F - ho, jes, prave, ankaŭ mi estas eta.
B - Sed mi estas pli eta ol vi.
F - Jes, ni estas etaj.
B - Ĉiuj estas etaj.
F - Iam mi estos pli granda ol nia granda fratino.
B - Kiam mi estos granda, mi estos pli granda ol vi.
F - Jes, kaj kiam mi estos eta mi estos pli eta ol vi.
B - Ne, vi jam estas eta.
F - Sed mi estas malpli eta ol vi, do mi estas pli granda.
B - Ho ne, mi estas pli granda mi estas unu plena metro granda!
F - Sed mi estas pli granda ol unu metro.
B - Nu, tiam, mi estas pli granda ol vi, ĉar mi estas cent metroj granda.
F - Ho, jes, sed mi estas eĉ pli granda ol vi, mi estas unu plena kilometro granda!
B - Ho, do mi estas cent kilomentroj granda!
F - Mi estas senfinaj kilometroj granda!
B - Ho, devas esti dolorega kiam aŭtomobiloj ruliĝas sur vi.
F - Ne, aŭtomobiloj neniam ruliĝas sur mi, kial vi diras tion?
B - Jes, jes, se vi estas senfinaj kilometroj, do vi estas certe strato.
Kaj poste, Blazio nur reiris ludi per la etaj aŭtomobiloj kun sia alia granda frato Dionizo.

 

aŭtoro subla kromnomo: vivĝojo

Published at 11:54 / 1 comment / 523 visits
This post is public

December 27, 2007

MIS ...

 

Mikaelo Giŝpling

Mis... La prefikso diras pri eraroj.
Obsedas nin misagoj kaj misfaroj.
Dum mia viv' mi ofte miskondutis,
Mispaŝis, misakuzis, missalutis,
Misskribis, miskorektis, misproklamis,
Miskisis, mispromesis kaj misamis.
La vivon mi misuzis kaj eltrivis -
Do mi neniam vivis, sed misvivis.
Amikoj, tamen antaŭ nia diso,
Por ke ne estu ĝi definitiva,
Mi revas pri ankoraŭ unu "miso":
Se mi mismortos, do mi restos viva!

Published at 12:21 / 1 comment / 231 visits
This post is public

December 27, 2007

Bonvenas komplimento

 Komplimento estas kiel lubrikilo, kiu helpas la fluan kunlaboron de la diversaj dent-radoj kiuj ni estas en la motoro de la socio.

Komplimentoj povas esti tre simplaj; " Bone! Perfekte! ...aŭ ili povas esti pli ellaboritaj: " Vi aspektas bonstate!"Viaj haroj estas belaj. Viaj okuloj brilas. Dankon pro via helpo! Vi bone parolas la... lingvon! Gratulon pro viaj bonegaj laboroj!"

Komplimento estas eta mesaĝo por diri, sed grandioza por aŭdi!

Komplimentu ofte la aliajn, kiuj meritas de vi simplan atentan komplimenton!

Levilkarto

Published at 12:32 / 1 comment / 247 visits
This post is public

December 29, 2007

Saluton de la Novjaro

http://www.youtube.com/watch?v=bEsHFBMNLs4

Laulum, ĉina fama esperantisto akceptis intervjuon.

 

Published at 17:27 / 1 comment / 238 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...