october 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

august 2008 (17)
july 2008 (1)
june 2008 (7)
may 2008 (10)
april 2008 (4)
march 2008 (20)
february 2008 (4)
january 2008 (14)
december 2007 (5)
november 2007 (3)
october 2007 (14)

October 26, 07

La saĝulo, la stultulo kaj la lakeo

 

 

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/3, p. 41


La lakeo ĉiam serĉas aŭskultanton por siaj plendoj; nur tion li volas kaj povas. Iun tagon li renkontis saĝulon.
"Sinjoro!" diris li malgaje kaj larmoj fluis el la okulanguloj kiel fadeno. "Vi ja scias, ke mi vivas tute nehoman vivon. Eĉ unu solan manĝon mi ne ĉiam manĝas por la tago, kaj tiu manĝo konsistas el nenio alia ol vazeto da ŝelo de sorgo, kiun eĉ porkoj kaj hundoj ne manĝos."
"Via situacio vere indas simpation!" diris la saĝulo ankaŭ malgaje.
"Ĉu ne!" li entuziasmiĝis. "Tamen estas senfina laboro tage kaj nokte:
Matene mi portas akvon kaj vespere rizon kuiras;
Antaŭtagmeze kuras tra l' stratoj kaj nokte muelilon tiras;
En suna tago mi estas lavisto de vestaĵoj,
Kaj en pluva, portanto de ombrelo;
Vintre mi hejtas kamenon por la mastro
Kaj ventumas al li en somero;
Meznokte mi preparas manĝaĵon el blanka orelfungo
Kaj servadas ĉiam ĉe la kartludo;
Trinkmonon mi ricevas neniam
Krom de-temp-al-tempa knuto ..."
"Aj! aj! ..." ĝemspiris la saĝulo kaj liaj okulkadroj ruĝiĝis, kvazaŭ li volus plori.
"Tiel mi ne povas plu vivi, sinjoro! Mi devas cerbumi pri iu savrimedo. Sed kia?"
"Mi kredas, ke via situacio pliboniĝos ..."
"Ĉu? Tion mi esperas. Sed ĉar mi eligis miajn plendojn al via moŝto kaj ricevis de vi simpation kaj konsolon; mi jam plifaciliĝas. Estas evidente, ke justeco ankoraŭ ne malaperis el la mondo ..."
Sed, pasis malmulte da tagoj, li jam grumblis denove kaj iris plendi al alia homo.
"Sinjoro!" diris li larmante. "Vi ja scias, ke mia loĝejo estas pli aĉa ol la porkstalo. La mastro rigardas min ne homo; li traktas sian hundon dekmiloble pli bone ol min ..."
"Ho! la kanajlo!" kriegis la homo je lia surprizo. Ĉar tiu estis stultulo.
"Sinjoro, mi loĝas en eta ĉambraĉo, kiu estas malseka, senluma kaj plena de cimoj. Mi estas senkompate mordata tuj post mia kuŝiĝo. Cetere estas tiel odoraĉe kaj ne troviĝas eĉ unu fenestro sur la kvar vandoj ..."
"Ĉu vi ne povas peti la mastron malfermi fenestron por vi?"
"Ĉu tio estas ebla?"
"Do gvidu min al via ĉambro, ke mi ĝin vidu!"
La stultulo sekvis la lakeon al la ekstero de la ĉambro kaj tuj komencis bati la termuron.
"Kion vi faras, sinjoro?" la lakeo demandis timigite.
"Mi malfermas por vi fenestran aperturon."
"Malpermesite! La mastro riproĉos!"
"Lin ne atentu!" li daŭrigis la batadon.
"Venu homoj! Rabisto detruas nian domon! Rapide! Tuj truiĝos la muro, se vi alvenos malfrue!" li kriis plorante kaj rulis sin sur la tero.
Lakeoj elkuris kaj forpelis la stultulon.
Venis lasta la mastro malrapide, aŭdinte la kriadon

© Published at 01:50 / 0 comments / 213 visits
This post is public

October 26, 07

Kunvivo

 

 

 

Fonto: Kajeroj el la sudo

Tio ĉi estas kanto al kunvivo. Oni taksas ĝin kiel eblecon povi fari ĉion, kion oni volas. Tamen, mi opinias, ke ĝi nur estas permeso onia al tio, ke la aliaj povu fari ĉion, kion ili bezonas. Kaj tio funkcias nur se mi, kiam mi estas la alia (fakte mi ĉiam estas la alia de la aliaj), ankaŭ povas fari ĉion, kion mi bezonas, mi povas diri ĉion, kion mi bezonas, mi povas helpi al ĉiuj, kiun mi bezonas helpi...

Kelkaj bizaruloj opinias, ke ili povas havi rajtojn sen havi devojn. Tiu penso estas plej stulta kaj difinas ties pensistojn kiel mensmalfortuloj, ĉar ili ne kapablas vidi, ke devo  kaj rajto estas la du flankoj de la sama medalo: por ke mi povu scii, mi devas studi, por ke mi rajtu labori, mi devas labori, eĉ pene. Por ke mi povu libere min esprimi, mi devas toleri tiujn esprimojn de aliaj. Por ke mi rajtu respekton, mi devas respekti aliajn. Kaj tio estas leĝo viva, same kiel tiuj fizikaj leĝoj, rilato inter kaŭzo kaj sekvo. La sola klarigo por tio, ke oni havas rajton sen havi la koncernan devon, temas pri la rajto dia: kelkaj mizeruloj defendas, ke ilia Dio donis al ili rajton pri kiu ili ne respondecas. Tio estas la kerno de faŝismo -ĉiukolora-, kaj jam kaŭzis tro da malfeliĉo en la mondo. Tiu argumento fiaskas en tio, ke neniu ankoraŭ provis, ke Dio donis ion ajn al iu ajn. Eĉ neniu jam pruvis, ke Dio estas ajn. Oni postulas, ke oni respektu kredojn de aliaj homoj, senkonsiderante, ke tiuj kredoj kutime ne respektas bonfarton ĝeneralan, kiel ni povas eltiri de la historio de Inkvizicio, kaj de la misfaroj de tiom da kredantaj registoj, kiel la Katolikaj Gereĝoj, kiuj forrabis kaj elpelis judojn de naskiĝanta Hispanio; Kalvino, kiu murdigis Miĥaelon Servet; aŭ papoj, kiuj ordonis krucmilitojn, kiuj murdis tiom multe da senkulpaj homoj. Tiaj homoj postulas, ke oni respektu iliajn kredojn, kiuj ne respektas bazajn homajn rajtojn. Ilia plej forta argumento estas, kaj ĉiam estis, Allah Akbar' (Dio volas tion).

Same, por ke oni trovu tenerecon, oni devas amikiĝi al aliaj: limo inter devo kaj virto estas foje ne klara.Bezono estas solvenda, kaj ne du homoj havas same da ĝi. Pro tio aperas tiu rajto, ne ĉiam agnoskata: ĉu mi rajtas esti feliĉa? Ĉu feliĉo estas adaptebla? Ĉu oni devas klerigi sin por alveni al feliĉo? Ĉu mi povas postuli, ke turpa afero _ ekzemple, ke mia futbalteamo venkas ĉiujn ĉiel ajn- endas okazi por tio, ke mi estu feliĉa? Jen temo por diskuto.

 

Matias

© Published at 15:03 / 1 comment / 115 visits
This post is public

October 26, 07

Origami

Origamio Esperanto pingveno  

     

La elfaro de la pingveno  tre similas tiun de la birdo. Necesas ke vi mastras la birdan bazon ( la kajton se vi preferas ) antaŭ ol fari la pingvenon. Do, jen nia kajto sur la desegno 1, kun siaj kvar supraj pintoj. Malsuprenmetu la blukoloran pinton, nur ĝi, kaj poste reversu lateren la tuton, por aperigi rombon kun tri supraj pintoj kaj unu malsupra kiel sur la desegno 2.
      La pintoj
h
kaj k faldotajn malsupren farigos la flugilojn , la pinto r farigos la kapon kaj la malsupra pinto farigos la piedojn sed, vi devas sekci la blukoloran angulon ĝis la punkto s (kiu estas  vertico de la kajto ) laŭ la bisekcanto, por disigi la du piedojn.

     Tio farita, valfaldu laŭ  la akso sr ( por ke la kajto estu interna) kaj vi havas izocelan triangulon  kiel sur la desegno 3. Valfaldante laŭ EF elfaru la du flugilojn kaj poste la bekon el la centra pinto. Vidu la desegnon 4.

     Por fari la piedojn mi konsilas al vi reversi la pingvenon por ke sia kapo estu malsupre kaj siaj piedoj supre. Unue elfaru ilin malantaŭen per " birda beko", vidu la desegnon 5..... kaj, alfaldante la pinton h aliflanken, remetu ilin antaŭen kiel sur la desegno 6.

Se la la dorsa eĝo  NL kaj la plando hN estas interortaj, via pingveno bone staros! tiel bone ol mia modelo....Sed ne malkuraĝiĝu se vi ne plene sukcesus  unuafoje.... faronte ilin plurfoje vi spertos!            

        

© Published at 23:19 / 1 comment / 123 visits
This post is public

( 3 posts )