October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)

October 23, 2007

ALIA GRAVA PERDO: FORPASIS MAJORO SILVA VELHO

 

Alia grava samideano forpasis. La 5-an de oktobro mortis la veterano, kiu longe batalis por nia afero. Dum multaj jardekoj, Gilberto S. Velho

ĉeestis niajn renkontojn, kongresojn, seminariojn kaj estis konstanta membro de BEL. Sola, en sia urbo Caçapava, kun la fidela helpo de la edzino Gilka, li kolektis valoran materialon pri la historio de Esperanto en Brazilo. Per siaj personaj rimedoj li eldonis kaj disdonis dum longa tempo riĉenhavan bultenon "Esperanto-notícias". Li estis jam pli ol 90-jaraĝa, kiam antaŭ kelkaj monatoj ni vidis lin ankoraŭ en renkontoj en la Paraíba Valo. Pli da similaj ekzemploj de fideleco ni bezonas en nia movado. Dankon, kara kaj respektinda Silva Velho!

© Published at 02:25 / 1 comment / 101 visits
This post is public

October 23, 2007

RELIGIULOJ UZAS ESPERANTON

 

* De Vitor Luiz (vicxjo@gmail.com) ni ricevis la jenan mesaĝon: "Saluton karaj samideanoj ! Mi anoncas al vi, ke mi ĵus kreis novan grupon "Brazilaj Katolikaj Esperantistoj", groups.google.com/group/br-kat-eo, kies celo estas unuigi la katolikajn esperantistojn en Brazilo aŭ

portugal-lingvaj landoj, fortikigante la Esperanto-movadon inter lakatolikoj, kaj pridiskuti la katolikan Esperanto-movadon.Do, oni povas skribi mesaĝojn per Esperanto (prefere) aŭ laportugala lingvo (se iu ankoraŭ ne regas Esperanton sufiĉe bone).Ankaŭ alilandanoj rajtas eniri. Antaŭ ol eniri, vi bonvole rakontuiom pri vi mem por ke vi estu akceptata (tio evitas spamon).Bonvole disvastigu tiun grupon, kiu eble estos alia ilo por ke laEo-movado inter katolikoj kresku! Ĉiuj povos uzi la plejsubanmesaĝon por inviti novajn membrojn.Frate en Kristo,Vitor Luiz – administranto: www.vitorluiz.cjb.net."

* De la 7-a ĝis la 9-a de septembro, okazis en Uberlândia/ŝtato Minas Gerais, la 2-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj Spiritistaj, kun enskribiĝo de 110 homoj kaj partopreno de la pola pedagogo Przemyslaw Grazibowski. Okazis prelegoj, debatoj, prezento de korusa kanto kaj teatro. Oni programis la proksiman BRES por Brasília, en 2008.

BEL_informis PAŬLO S. VIANA

© Published at 02:31 / 0 comments / 128 visits
This post is public

© Published at 04:22 / 1 comment / 62 visits
This post is public

October 23, 2007

PERSA RAKONTO

 

Saadi

(GULISTAN, LIBRO III, RAKONTO 23)

Iam mi konis komerciston, kiu havis cent-kvindek kamelojn por transporti varojn, kaj kvardek sklavojn kaj servistojn. Iunokte, en la insulo Kiŝ [1], li alvokis min en sian ĉambron. Dum la tuta nokto li estis maltrankvila kaj ĉiam parolis vantajn parolojn : "Tia varejo en Turkestan, kaj tia varo en Hindostan, kaj tia papero estas la aĉetkontrakto pri tia terpeco, kaj jen garantiaĵo pro tia valoro". Iufoje li diris : "Mi intencas veturi al Iskenderie’n [2], ĉar estas milda ĝia aero" - kaj iufoje : "Ne ! ĉar estas ondplena Okcidenta Maro". Ree li diris : "Ho, Saadi ! alia vojaĝo okazos, kaj, se mi plenumos ĝin, mi travivos la reston de mia vivo, sidante en mia anguleto, kaj tute forlasos komercajn aferojn". Mi demandis : "Kien estos tia vojaĝo ?" Li respondis : "Mi deziras transporti sulfuron el Persujo en Ĥinujon, - mi aŭdis, ke tie estas alta ĝia prezo ; kaj el tie mi transportos ĥinan porcelanon en Rum’on [3] ; kaj orŝtofojn de Rum - en Hindujon ; kaj hindajn ŝtalaĵojn en Halah’on [4] ; kaj vitraĵojn kaj spegulojn de Halab - en Jemen’on ; kaj jemenajn teksaĵojn - en Persujon ; kaj tiam mi forlasos komercajn vojaĝojn kaj sidos por ĉiam en mia vendejo".

Li tiom paroladis pri tiaj melankoliaĵoj, ke fine li perdis la parolpovon. Tiam li diris : "Ho, Saadi ! vi ankaŭ diru parolon pri io, kion vi vidis kaj aŭdis". Kaj mi diris :

"Ĉu vi aŭdas ? - jen dumvoje tra l’ dezerto vasta Ghur [5],
Laca, el kamelo falis homo, kiun sendis vi . . .
Diris : "kio do satigos la okulojn de l’ riĉul’ ?"
Kaj respondis : "aŭ nenio, aŭ la humo de tombej’ ! . . ."

 

Tradukis el la persa lingvo Prof. L.Ĵirkov. el Sennacieca Revuo, 1926

Postnoto : Saadi, unu el la plej famaj persaj poetoj, vivis samtempe de la krucaj militiroj (nask. 1184, mort. 1291). Dumvive li multe vojaĝis, vizitis landojn

[1] En Persa Golfo.

[2] Aleksandrio, la urbo en Egiptio.

[3] La orienta nomo de Bizantio.

[4] La urbo en Sirio (Alepo).

[5] Regiono, proksime de la limoj de Hindujo.

© Published at 04:36 / 0 comments / 260 visits
This post is public

( 4 posts )