October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

October 21, 2007

Ĉu vi estas homo feliĉa?

 

 

 

Estas prave, ke la ĝojo de la animo dependas ne nur de la ĉirkaŭaĵa influo kaj travivaĵoj oniaj. Feliĉo donas trankvilecon al la korpo kaj menso ... ripozas en milda angulo de nia mio.Certe ĉiuj estuloj avide serĉas feliĉon , kiu ĝojigas la vivon. Tamen feliĉo apartenas al la bazo de vivkoncepto por valorigi ĉion en la ĉiutagaj vivmanieroj. Multaj homoj estas feliĉaj pro simplaj aferoj kaj aliaj nur trovas ĝin en strangaĵoj kaj multkostaj havaĵoj. Patrinoj ekzemple feliĉiĝas pro la feliĉo de la gefiloj kaj prospero de la familio.

Al la homoj ĝenerale sano, amo, laboro, konscia-ekvilibro estas la plej altavaloraj ideoj pri feliĉo ... almenaŭ pro tio, ke ĝi troviĝas ofte en abstrataj aferoj.Pravas la ideo, ke bonaj sentoj malpezigas la animon kaj serenigas la korpon. Neforgesinde estas, ke al la homoj ne eblas vivi solaj. Homoj vivantaj en malfacila transira epoko, bone scias, ke por vivi pace kaj feliĉe bezonas krom forta kapablo al adaptiĝo de la moderna kodo ankaŭ malmortigi kaj eĉ revivigi la bazajn kaj moralajn interhoma-kunvivadojn. Malgraŭ ke, la tempo rapide pasas kaj kune la ideoj pri homa-kunvivadoj ampleksiĝas,oni ĉiam devas preservi la internajn ideojn homajn..t.e. respekto, tolero, moralo, familio, amo, feliĉo estas neŝanĝeblaj.Ĉie en la mondo pravigas la koncepto pri feliĉo...Homoj feliĉaj estas homoj, kiuj serene vivas..estas homoj, kiuj kuraĝe alfrontas la malfeliĉon kaj kiuj perfekte komprenas la aliajn.

Ĉu vi estas homo feliĉa?

 

 

Published at 23:48 / 2 comments / 244 visits
This post is public

October 21, 2007

Tri voloj

 


Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.Kiel unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn en Esperanto. La spirito plenumis lian deziron.Kiel dua volo la Esperantisto elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas.Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn esperantistajn amikojn, sed mi havas teruregon pri flugado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Usono ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien aŭtomobile."La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la esperantisto elektu alian finan volon.La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Published at 23:53 / 3 comments / 267 visits
This post is public

October 21, 2007

SUR LA PLAĜO SEN ŜI

 

 

 


de Edmo Lutterbach tradukis Geraldo Matto


Sola kaj trista sur ĉi longa strando,
tra kiu ni tre ĝojaj iam iris,
sen vi nenio ravas min tra l’ lando.
Eĉ ne pejzaĝoj, kiujn ni admiris ...


Memor’ min venkas per intensa grando
kaj min doloras! Kion ni aspiris,
tion rekreas mia menskomando
kun interkisoj, kiujn ni deliris.


Maron mi vidas, dum la suno svenas,
kaj lacaj ondoj al ekdormo venas:
Sin movas ir-reir’ indiferente...


Mi okulferme nur atentas tiun
imagon de la milda homo, kiun
mi amis kaj mi amas ardosente!


(El Brazila Esperanta Parnaso)
Published at 23:59 / 1 comment / 154 visits
This post is public

October 23, 2007

ALIA GRAVA PERDO: FORPASIS MAJORO SILVA VELHO

 

Alia grava samideano forpasis. La 5-an de oktobro mortis la veterano, kiu longe batalis por nia afero. Dum multaj jardekoj, Gilberto S. Velho

ĉeestis niajn renkontojn, kongresojn, seminariojn kaj estis konstanta membro de BEL. Sola, en sia urbo Caçapava, kun la fidela helpo de la edzino Gilka, li kolektis valoran materialon pri la historio de Esperanto en Brazilo. Per siaj personaj rimedoj li eldonis kaj disdonis dum longa tempo riĉenhavan bultenon "Esperanto-notícias". Li estis jam pli ol 90-jaraĝa, kiam antaŭ kelkaj monatoj ni vidis lin ankoraŭ en renkontoj en la Paraíba Valo. Pli da similaj ekzemploj de fideleco ni bezonas en nia movado. Dankon, kara kaj respektinda Silva Velho!

Published at 02:25 / 1 comment / 213 visits
This post is public

October 23, 2007

RELIGIULOJ UZAS ESPERANTON

 

* De Vitor Luiz (vicxjo@gmail.com) ni ricevis la jenan mesaĝon: "Saluton karaj samideanoj ! Mi anoncas al vi, ke mi ĵus kreis novan grupon "Brazilaj Katolikaj Esperantistoj", groups.google.com/group/br-kat-eo, kies celo estas unuigi la katolikajn esperantistojn en Brazilo aŭ

portugal-lingvaj landoj, fortikigante la Esperanto-movadon inter lakatolikoj, kaj pridiskuti la katolikan Esperanto-movadon.Do, oni povas skribi mesaĝojn per Esperanto (prefere) aŭ laportugala lingvo (se iu ankoraŭ ne regas Esperanton sufiĉe bone).Ankaŭ alilandanoj rajtas eniri. Antaŭ ol eniri, vi bonvole rakontuiom pri vi mem por ke vi estu akceptata (tio evitas spamon).Bonvole disvastigu tiun grupon, kiu eble estos alia ilo por ke laEo-movado inter katolikoj kresku! Ĉiuj povos uzi la plejsubanmesaĝon por inviti novajn membrojn.Frate en Kristo,Vitor Luiz – administranto: www.vitorluiz.cjb.net."

* De la 7-a ĝis la 9-a de septembro, okazis en Uberlândia/ŝtato Minas Gerais, la 2-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj Spiritistaj, kun enskribiĝo de 110 homoj kaj partopreno de la pola pedagogo Przemyslaw Grazibowski. Okazis prelegoj, debatoj, prezento de korusa kanto kaj teatro. Oni programis la proksiman BRES por Brasília, en 2008.

BEL_informis PAŬLO S. VIANA

Published at 02:31 / 0 comments / 222 visits
This post is public

Published at 04:22 / 1 comment / 101 visits
This post is public

October 23, 2007

PERSA RAKONTO

 

Saadi

(GULISTAN, LIBRO III, RAKONTO 23)

Iam mi konis komerciston, kiu havis cent-kvindek kamelojn por transporti varojn, kaj kvardek sklavojn kaj servistojn. Iunokte, en la insulo Kiŝ [1], li alvokis min en sian ĉambron. Dum la tuta nokto li estis maltrankvila kaj ĉiam parolis vantajn parolojn : "Tia varejo en Turkestan, kaj tia varo en Hindostan, kaj tia papero estas la aĉetkontrakto pri tia terpeco, kaj jen garantiaĵo pro tia valoro". Iufoje li diris : "Mi intencas veturi al Iskenderie’n [2], ĉar estas milda ĝia aero" - kaj iufoje : "Ne ! ĉar estas ondplena Okcidenta Maro". Ree li diris : "Ho, Saadi ! alia vojaĝo okazos, kaj, se mi plenumos ĝin, mi travivos la reston de mia vivo, sidante en mia anguleto, kaj tute forlasos komercajn aferojn". Mi demandis : "Kien estos tia vojaĝo ?" Li respondis : "Mi deziras transporti sulfuron el Persujo en Ĥinujon, - mi aŭdis, ke tie estas alta ĝia prezo ; kaj el tie mi transportos ĥinan porcelanon en Rum’on [3] ; kaj orŝtofojn de Rum - en Hindujon ; kaj hindajn ŝtalaĵojn en Halah’on [4] ; kaj vitraĵojn kaj spegulojn de Halab - en Jemen’on ; kaj jemenajn teksaĵojn - en Persujon ; kaj tiam mi forlasos komercajn vojaĝojn kaj sidos por ĉiam en mia vendejo".

Li tiom paroladis pri tiaj melankoliaĵoj, ke fine li perdis la parolpovon. Tiam li diris : "Ho, Saadi ! vi ankaŭ diru parolon pri io, kion vi vidis kaj aŭdis". Kaj mi diris :

"Ĉu vi aŭdas ? - jen dumvoje tra l’ dezerto vasta Ghur [5],
Laca, el kamelo falis homo, kiun sendis vi . . .
Diris : "kio do satigos la okulojn de l’ riĉul’ ?"
Kaj respondis : "aŭ nenio, aŭ la humo de tombej’ ! . . ."

 

Tradukis el la persa lingvo Prof. L.Ĵirkov. el Sennacieca Revuo, 1926

Postnoto : Saadi, unu el la plej famaj persaj poetoj, vivis samtempe de la krucaj militiroj (nask. 1184, mort. 1291). Dumvive li multe vojaĝis, vizitis landojn

[1] En Persa Golfo.

[2] Aleksandrio, la urbo en Egiptio.

[3] La orienta nomo de Bizantio.

[4] La urbo en Sirio (Alepo).

[5] Regiono, proksime de la limoj de Hindujo.

Published at 04:36 / 0 comments / 429 visits
This post is public

October 26, 2007

La saĝulo, la stultulo kaj la lakeo

 

 

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1992/3, p. 41


La lakeo ĉiam serĉas aŭskultanton por siaj plendoj; nur tion li volas kaj povas. Iun tagon li renkontis saĝulon.
"Sinjoro!" diris li malgaje kaj larmoj fluis el la okulanguloj kiel fadeno. "Vi ja scias, ke mi vivas tute nehoman vivon. Eĉ unu solan manĝon mi ne ĉiam manĝas por la tago, kaj tiu manĝo konsistas el nenio alia ol vazeto da ŝelo de sorgo, kiun eĉ porkoj kaj hundoj ne manĝos."
"Via situacio vere indas simpation!" diris la saĝulo ankaŭ malgaje.
"Ĉu ne!" li entuziasmiĝis. "Tamen estas senfina laboro tage kaj nokte:
Matene mi portas akvon kaj vespere rizon kuiras;
Antaŭtagmeze kuras tra l' stratoj kaj nokte muelilon tiras;
En suna tago mi estas lavisto de vestaĵoj,
Kaj en pluva, portanto de ombrelo;
Vintre mi hejtas kamenon por la mastro
Kaj ventumas al li en somero;
Meznokte mi preparas manĝaĵon el blanka orelfungo
Kaj servadas ĉiam ĉe la kartludo;
Trinkmonon mi ricevas neniam
Krom de-temp-al-tempa knuto ..."
"Aj! aj! ..." ĝemspiris la saĝulo kaj liaj okulkadroj ruĝiĝis, kvazaŭ li volus plori.
"Tiel mi ne povas plu vivi, sinjoro! Mi devas cerbumi pri iu savrimedo. Sed kia?"
"Mi kredas, ke via situacio pliboniĝos ..."
"Ĉu? Tion mi esperas. Sed ĉar mi eligis miajn plendojn al via moŝto kaj ricevis de vi simpation kaj konsolon; mi jam plifaciliĝas. Estas evidente, ke justeco ankoraŭ ne malaperis el la mondo ..."
Sed, pasis malmulte da tagoj, li jam grumblis denove kaj iris plendi al alia homo.
"Sinjoro!" diris li larmante. "Vi ja scias, ke mia loĝejo estas pli aĉa ol la porkstalo. La mastro rigardas min ne homo; li traktas sian hundon dekmiloble pli bone ol min ..."
"Ho! la kanajlo!" kriegis la homo je lia surprizo. Ĉar tiu estis stultulo.
"Sinjoro, mi loĝas en eta ĉambraĉo, kiu estas malseka, senluma kaj plena de cimoj. Mi estas senkompate mordata tuj post mia kuŝiĝo. Cetere estas tiel odoraĉe kaj ne troviĝas eĉ unu fenestro sur la kvar vandoj ..."
"Ĉu vi ne povas peti la mastron malfermi fenestron por vi?"
"Ĉu tio estas ebla?"
"Do gvidu min al via ĉambro, ke mi ĝin vidu!"
La stultulo sekvis la lakeon al la ekstero de la ĉambro kaj tuj komencis bati la termuron.
"Kion vi faras, sinjoro?" la lakeo demandis timigite.
"Mi malfermas por vi fenestran aperturon."
"Malpermesite! La mastro riproĉos!"
"Lin ne atentu!" li daŭrigis la batadon.
"Venu homoj! Rabisto detruas nian domon! Rapide! Tuj truiĝos la muro, se vi alvenos malfrue!" li kriis plorante kaj rulis sin sur la tero.
Lakeoj elkuris kaj forpelis la stultulon.
Venis lasta la mastro malrapide, aŭdinte la kriadon

Published at 01:50 / 0 comments / 434 visits
This post is public

October 26, 2007

Kunvivo

 

 

 

Fonto: Kajeroj el la sudo

Tio ĉi estas kanto al kunvivo. Oni taksas ĝin kiel eblecon povi fari ĉion, kion oni volas. Tamen, mi opinias, ke ĝi nur estas permeso onia al tio, ke la aliaj povu fari ĉion, kion ili bezonas. Kaj tio funkcias nur se mi, kiam mi estas la alia (fakte mi ĉiam estas la alia de la aliaj), ankaŭ povas fari ĉion, kion mi bezonas, mi povas diri ĉion, kion mi bezonas, mi povas helpi al ĉiuj, kiun mi bezonas helpi...

Kelkaj bizaruloj opinias, ke ili povas havi rajtojn sen havi devojn. Tiu penso estas plej stulta kaj difinas ties pensistojn kiel mensmalfortuloj, ĉar ili ne kapablas vidi, ke devo  kaj rajto estas la du flankoj de la sama medalo: por ke mi povu scii, mi devas studi, por ke mi rajtu labori, mi devas labori, eĉ pene. Por ke mi povu libere min esprimi, mi devas toleri tiujn esprimojn de aliaj. Por ke mi rajtu respekton, mi devas respekti aliajn. Kaj tio estas leĝo viva, same kiel tiuj fizikaj leĝoj, rilato inter kaŭzo kaj sekvo. La sola klarigo por tio, ke oni havas rajton sen havi la koncernan devon, temas pri la rajto dia: kelkaj mizeruloj defendas, ke ilia Dio donis al ili rajton pri kiu ili ne respondecas. Tio estas la kerno de faŝismo -ĉiukolora-, kaj jam kaŭzis tro da malfeliĉo en la mondo. Tiu argumento fiaskas en tio, ke neniu ankoraŭ provis, ke Dio donis ion ajn al iu ajn. Eĉ neniu jam pruvis, ke Dio estas ajn. Oni postulas, ke oni respektu kredojn de aliaj homoj, senkonsiderante, ke tiuj kredoj kutime ne respektas bonfarton ĝeneralan, kiel ni povas eltiri de la historio de Inkvizicio, kaj de la misfaroj de tiom da kredantaj registoj, kiel la Katolikaj Gereĝoj, kiuj forrabis kaj elpelis judojn de naskiĝanta Hispanio; Kalvino, kiu murdigis Miĥaelon Servet; aŭ papoj, kiuj ordonis krucmilitojn, kiuj murdis tiom multe da senkulpaj homoj. Tiaj homoj postulas, ke oni respektu iliajn kredojn, kiuj ne respektas bazajn homajn rajtojn. Ilia plej forta argumento estas, kaj ĉiam estis, Allah Akbar' (Dio volas tion).

Same, por ke oni trovu tenerecon, oni devas amikiĝi al aliaj: limo inter devo kaj virto estas foje ne klara.Bezono estas solvenda, kaj ne du homoj havas same da ĝi. Pro tio aperas tiu rajto, ne ĉiam agnoskata: ĉu mi rajtas esti feliĉa? Ĉu feliĉo estas adaptebla? Ĉu oni devas klerigi sin por alveni al feliĉo? Ĉu mi povas postuli, ke turpa afero _ ekzemple, ke mia futbalteamo venkas ĉiujn ĉiel ajn- endas okazi por tio, ke mi estu feliĉa? Jen temo por diskuto.

 

Matias

Published at 15:03 / 1 comment / 222 visits
This post is public

October 26, 2007

Origami

Origamio Esperanto pingveno  

     

La elfaro de la pingveno  tre similas tiun de la birdo. Necesas ke vi mastras la birdan bazon ( la kajton se vi preferas ) antaŭ ol fari la pingvenon. Do, jen nia kajto sur la desegno 1, kun siaj kvar supraj pintoj. Malsuprenmetu la blukoloran pinton, nur ĝi, kaj poste reversu lateren la tuton, por aperigi rombon kun tri supraj pintoj kaj unu malsupra kiel sur la desegno 2.
      La pintoj
h
kaj k faldotajn malsupren farigos la flugilojn , la pinto r farigos la kapon kaj la malsupra pinto farigos la piedojn sed, vi devas sekci la blukoloran angulon ĝis la punkto s (kiu estas  vertico de la kajto ) laŭ la bisekcanto, por disigi la du piedojn.

     Tio farita, valfaldu laŭ  la akso sr ( por ke la kajto estu interna) kaj vi havas izocelan triangulon  kiel sur la desegno 3. Valfaldante laŭ EF elfaru la du flugilojn kaj poste la bekon el la centra pinto. Vidu la desegnon 4.

     Por fari la piedojn mi konsilas al vi reversi la pingvenon por ke sia kapo estu malsupre kaj siaj piedoj supre. Unue elfaru ilin malantaŭen per " birda beko", vidu la desegnon 5..... kaj, alfaldante la pinton h aliflanken, remetu ilin antaŭen kiel sur la desegno 6.

Se la la dorsa eĝo  NL kaj la plando hN estas interortaj, via pingveno bone staros! tiel bone ol mia modelo....Sed ne malkuraĝiĝu se vi ne plene sukcesus  unuafoje.... faronte ilin plurfoje vi spertos!            

        

Published at 23:19 / 1 comment / 263 visits
This post is public

October 27, 2007

La sepa tago

 

 

Iam lernanto demandis instruiston, kial la diversaj religioj konas malsamajn sanktajn tagojn kaj la instruisto montris al li globon: "Se iu veturas en ŝipo po tago okcidenten je unu tempzono, kiam longe li bezonas ĝis realveni hejme?" - "dudek kvar tagojn" respondis la lernanto. "Nun, sed ĉiu de tiuj tagoj daŭras dudek kvin horojn pro la ŝanĝo de unu tempzono, ĉu ne?" La lernanto jesis kaj la instruisto klarigis, ke pro tio la veturanto travivis dudek kvar tagojn kiam hejme forpasis dudek kvin. "Jesuo veturis okcidenten ĉirkaŭ la teron kaj adis festi ekzakte ĉiun sepan tagon de sia propra vivo kiel festtago de la Eternulo. Tial lia sankta tago ŝanĝis de sabato al tiu tago, kiu por la aliaj estis dimanĉo.Mohamed veturis orienten. Tial liaj tagoj estis malpli longaj ol dudek kvar horojn kaj kiam li revenis, lia Dia tago ŝanĝis al tiu, kiu por la aliaj estas vendredo. Ambaŭ instruistoj sekvis ilian propran kalendaron kaj ĉar instruistoj ĉiam pravas", li aldonis ridante, "iliaj kredantoj sekvis ilin eĉ se ili pli bone scius."
Published at 00:04 / 0 comments / 495 visits
This post is public

October 27, 2007

Glavsaltulo

Floroj
Floroj
Multe formas via amo

glavsaltulo sur herbejo

kompliketas psikstrukturo

violmuzike en vi fluas

 

tiru arcxon plej edife

kaj herbejo per vi floru

ecx falcxisto gxin pritondos

velkos perloj en burgxonoj

 

Elpoligita de Princo

Published at 12:07 / 0 comments / 215 visits
This post is public

October 27, 2007

HALOVENO!

 

El Vikipedio

 
 
Halovena kukurbo

Halloween [haloŭin] (esperante : Haloveno) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

En Usono kaj anglaparolanta Kanado, junuloj kutime festas Halovinon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi la pordon, kaj kiam la plenkreskulo respondas, ili ekkrias "trick or treat!" ("priŝerco aŭ delekto!"), kiu estas demando ĉu la najbaro preferas doni dolĉaĵon al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus ke la junulo trompu lin aŭ ŝin. Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel parkerigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ metas amason da neceseja papero en la arbojn aŭ sur la tegmenton. Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Halovino estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj – fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj, la monstro de Frankenstejno, ktp. Sed ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon. Ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel prezidentoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.

Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife peponojnpotironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle), kiu estas la plej konata simbolo halovina. Tiuj kukurblanternoj metiĝas antaŭ la domon por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn de domanoj, aŭ ornamas la domajn internojn dum halovinaj festoj.

Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, arane(aĵ)oj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, hantataj domoj, koboldoj, birdotimigiloj, lupfantomoj, strigoj kaj aliaj mallumaj estaĵoj noktaj kaj mortotemaj. La tradiciaj koloroj de Halovino estas nigra kaj oranĝa.

De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanaj eklezioj.

Deveno

Haloveno estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en kelta tradicio. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte viĉanoj. Vidu novpagana festo.

Published at 15:48 / 0 comments / 469 visits
This post is public

October 27, 2007

Kanzono al Karesema

Speciala versio

 

kantebla surbaze de la temo

 

de klasika filmo “Always in my heart”
(portugallingve ekzistas DVD

 



Daŭras vi en nia kor’,
kaj ĉeestas tie-ĉi
en la brilo de memor’
en ĉi kanzon’ kaj melodi’.
Daŭras vi en nia kor’
en plej dolĉa emoci’
en la plej ĝoja kolor’en Esperanto- fantazi’.
Daŭras vi en nia kor’
okulbrile vivas vi,
eĉ kiam estas for,
vi ja eternas tie-ĉi.
L’ amikeco daŭre floras
kun sopiroj ni memoras
estas vi eterna flor’
daŭras vi en nia kor' !

 

 

Dimanĉe (la 3an de Junio 2007) JORGE DAS NEVES

 

kantis dum SKAJPO-konferenco omaĝeal KARESEMA

 

Lúcia Marder

 

MUZO DE KARESEMIO

Published at 16:22 / 0 comments / 240 visits
This post is public

( 14 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...