Ĉu Gajno Aŭ Ŝajno?
Iam, dum veper´sensuna,
inter viro kun galonoj
kaj alia kun liuto,
pri la nuna monda bono
ekaŭdiĝas ĉi disputo:
- Ni vivas en jaroj superaj de homa progreso!
- Ni vivas en jaroj suferaj de homa regreso!
- La homoj atingis la vojon al luno!
-La homoj estingas la ĝojon de l´nuno!
- Ni gajnis!
-Nur ŝajnis!
- Scienco disdonas kaj lunojn kaj stelojn!
-Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!
-Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj…
-…kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!
- Ni gajnis!
-Nur ŝajnis!
-Aĉetas dolaroj progreson de l´mondo,
Kaj marŝas homaro al brila estonto!
- Ja marŝas ... marŝadas marŝaloj armitaj...
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Dolaroj dolaroj!
- Ni gajnis!
–Nur ŝajnis!
Tiele kaj sencele
Disputas kaj disputos
Vorto kontraŭ Forto.
Ĉu gajno aŭ ŝajno?
SYLLA CHAVES
La plej kompetenta poeto de la E-ta Movado!
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 14 months ago.
Helena Tylipska says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Aŭ eble eĉ aliajn ili ne amuzis, la tro laŭplaca agado eble tute perdas sian sencon, kelkfoje, ĉu vi celas tion?
Nu, ekvilibro estas malfacile atingebla, vi tute pravas.