La Ovo!

Teatraĵeto bazita sur tekstoj de La verko “ La Ĝoja Podio de Raymond Schwartz.



Scenejo –lerneja ĉambro; La instruistino sonigas sonorileton.

Instruistino- Nikodemo!

Nikodemo (eniras) Jen mi, Jen mi!

I- Sidiĝu,Ĉu vi estas preta fari vian E-an ekzamenon?

N- Jes tute tute preta. Mi Jam komprenis : ekzameno.Kiam ĝi estos “eks”, mi diros “amen”.

I- Ne ŝercu, ĉi tio estas ter serioza afero.Jen, prenu La Fundamento de Esperanto.

N- Pardonu, sed mi NE povas fari tion...

I-Prenu ĝin, mi ordonas.

N- Mi NE povas. Zamenhof diris ke La Fundamento de Esperanto estas netuŝebla. Mi NE rajtas tuŝi ĝin...

I- Kia granda azeno! Do ni iru rekte al la demandoj. Kiom da ĉefaj partoj entenas La Fundamento de Esperanto?

N- Du.

I- Tre bone. Kiuj ili estas?

N- La unua kaj La dua.

I- Vera azeno!

N- Ha, pardonu! La partoj de La Fundamento de Esperanto estas Du: la fundo kaj la mento, lamento.

I-Stultulo!Sprite ĉion,mi faros alian demandon: ĉu oni povas fari ŝanĝon en la Fundamento?

N-Jes, kompreneble!

I- Ĉu vi scias pri iu ŝanĝo en la Fundamento?

N-Jes, La rusoj jam faris.En La Fundamento estas La parto nomata ekzercaro, sed La rusoj nomas ĝin “ekzerco”.

I- Ekzerco?

N- Jes, ĉar La rusoj jam forigis La caron...

I- Mia Dio!Ni iru antaŭen. Kiuj estas la kazoj de Esperanto?

N- Tio estas tiel facila demando, ke mi eĉ NE volas respondi.

I- Respondu , bonvole.

N- La kazoj de Esperanto estas la akuzativo, la nominativo,la aperitivo kaj aliaj ivoj.Mi plej ŝatas la aperitivon.

I-(leviĝas kaj tiras lin per la orelo)Ĉu vi scias kio estas kazo? Kazo estas formo,formo de deklinacio.

N- Ha, mi komprenas nun.Do se mi vidas belan fraŭlinon, mi povas diri ke ŝi havas belajn kazojn...

I-(svingas La kapon; iras al La tabulo kaj skribas)- En la frazo\; “ Li kaptis banditon”, kiu kazo estas?

N-Estas...estas dedektivo.

I-Ni provu alifoje. Em La frazo: “ La kuzo kisis kuzinon”. Kiu estas La kazo?

N- Kuzativo

I-Akuzativo, idioto, akuzativo. Mi rezignas pri gramatiko.Nikodemo, ĉu vi portis vian desertacion?

N-Jes (serĉas íon en La poŝoj; malleviĝas kaj serĉas sub La tablo, inter La kruroj de La instruistino) Jen ĝi!

I- (surprizita)- Kio ĝi estas?

N- Mia kara ovo; mi lasis ĝin fali, la kompatinda. Nun mi povas legi mian desertacion (elpoŝigas paperon kaj legas).

LA OVO

La ovo estas loa plej pura kaj paca persono, kiu ekzistas. Ĝi estas kvieta, NE protestas, NE buras, nek faras paroladon.La ovo similas al La senhara kapo de niaj grandaj sciencistoj, kaj pro tio ĝi estas ter inteligenta.

Antaŭe mi ter admiris la kolombon, ĉar ĝi estas tre blanka. Sed iun tagon mi promenis sub arboj, kaj kolombo faris kolombaĵon sur mian kapon. Pro tio mi ne plu admiras la kolombon sed ŝatas nur la ovon, kiu estas pli pura kaj ne faras tiajn aferojn.

La ovo donas nur bonajn aferojn al La homaro. Ekzemple, ĝi donis La grandan latinan poeton Ovido. Cetere, ĝi helpis Kolumbon eltrovi Amerikon.

La lando kie la ovo estas plej admirata estas Sovetunio. Tie la personoj nomiĝas Neŝverova, Dombroliova, Antoniova, kaj tiel plu, pro omaĝo al la ovo. Ankaŭ aliaj famaj lokoj omaĝis La ovon.Mi mencios nur Krakovo kaj Litovo.

Ekzistas multaj specoj de ovo.

Unuj estas grandaj, aliaj malgrandaj.Unuj estas dikaj, aliaj maldikaj. Sed tio NE dependas de la ovo mem, sed de La patrina kalibro.

Pro tio mi tre admiras la ovon.

I- Nikodemo, post tiel bela disertacio vi meritas ovacion.

N- Dankon! Dankon.

I- Ĉu vi volas ricevi ovacion?

N- kompreneble...

I-(prenas la ovon el sur la tablo kaj ĝin rompas sur La kapon de Nikodemo).

Fonto: Dialogo de KKE