Grupo de geknaboj eniras butikon ridante kaj petolante.
La maljuna viro, kiu deĵoras, admonas ilin:
-- Se vi volas, ke mi okupiĝu pri vi, staru en vico kaj atendu silente!
La infanoj obeas.
La vendisto, kontenta pri sia efikeco, sin turnas al la unua knabo
kaj demandas afable:
-- Kion por vi, juna sinjoro?
-- Unu karamelon, mi petas.
La maljunulo grimpas sur ŝtupareton, prenas grandan skatolon, prenas
karamelon el ĝi, remetas la skatolon sur la breton, malgrimpas,
pagigas la knabon, kaj sin turnas al la dua infano:
-- Kaj kion por vi, junuleto?
-- Unu karamelon, sinjoro!
La maljunulo grimpas sur la ŝtupareton, prenas la grandan skatolon,
prenas karamelon (...) malgrimpas, pagigas la knabon, kaj sin turnas
al sia sekva kliento, knabineto, kiu fiere montras moneron de 1 eŭro:
-- Kaj por vi, fraŭlino?
-- Mi deziras tiun krajonon, kiu kostas 0,95 eǔron, ... kaj per la cetera
mono, mi aĉetos ... unu karamelon!
La maljuna vendisto, trian fojon grimpas sur la ŝtupareton, prenas la
grandan skatolon, prenas karamelon ... kaj demandas de supre al la
lasta infano:
-- Ĉu ankaŭ vi deziras unu karamelon?
-- Ne, sinjoro!
La vendisto malgrimpas, zorge ordigas la ŝtupareton kaj demandas:
-- Do, kion por vi, juna amiko?
-- Bonvolu kontroli, sed mi opinias, ke mi kunhavas sufiĉe da mono por
DU karameloj.
Sendis Elizabeta el Francio.