Infanoj ĉe montrofenestro!

Malriĉaj. Knab´, knabino. Ĉe ŝi pupo.
Mizera pup´. El
ĉifonaĵ´kaj stupo.
Farita fuŝ
e per mallertaj manoj.

Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭ
to, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup´kun silkvualo:
Ludilmirakloj tie ilin logas.

Kaj plezurante pri l´senpaga festo,
Faligas ŝ
i la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝ
i surpaŝas. Puphaŭto krevas.
Tra l´vund´elŝ
ovas sin la stup-intesto.

Nun ŝ
i rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝ
i la pupon mole.
Al brusto premas , lulas ĝ
in konsole,
Viŝ
ante siajn larmoj per la bluzo.

La knab´, pli aĝ
a, kun mallerta peno
Konsolas sixn , sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝ
i singlute,
Jam ili falis el infan-edeno.

Kaj nun, transvitren, al infan-ĉ
ielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, multe, kunokuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l´Ribelo.

Kalomano Kalocsay .

Strange estas,kiel efike kelkaj el la plej noblaj poemoj kortuŝ
as nin ĝis larmoj. Verdire la supra poemo ne uzas facilan stilon kaj nek facilan poezia-ritmon...Sed ĉio estas tiel klara kaj tiel simpla. Mi klopodis iomete dum la legado senti profunde ĉiun vorton...Estas preskaŭ paradokso de sentoj.Unuflanke ekstaza-sento antaŭ mirindaĵoj ĉe la montrofenestro kaj aliflanke forta doloro pri la konstato de la realo (malnova pupo). Tiel estas kiel dum la tuta vivo, kelkfoje oni nur povas revi pri tio ne atingebla...kaj la sekreto estas revi malgraŭ ke, la reala vivo ne ĉiam kongruas al oniaj revoj.

Kares`
Pere de tiu ĉ
i poemo mi omete infaniĝis.

Strange!