SAŬDADO!!!!

Mi saŭdadas ĉion, kio markis mian vivon... Kiam mi vidas fotojn, kiam mi flaras, kiam mi aŭdas voĉon, kiam mi memoras la pasintecon, mi saŭdadas... Mi saŭdadas la amikojn, kiujn mi neniam plu vidis, personojn kun kiuj mi ne plu parolas aŭ renkontas... Mi saŭdadas mian infanaĝon, mian unuan amon, la duan, la trian, la lastan kaj la amojn, kiujn mi ankoraŭ havos, se Dio permesos... Ĉefe mi saŭdadas miajn estantajn amojn kaj pasintajn tagojn je bona vivplena feliĉo...mi eĉ saŭdadas miajn malbonajn travivaĵojn ĉar pere de ili, mi eklernis ion instruan.

Mi saŭdadas la nuntempon , kiam mi ne profitas ĉion,por memori la pasintecon kaj por veti la estontecon...

Mi saŭdadas la estontecon, se poste la efektiviĝo, eble ne okazos tiel, kiel mi pensas, ke ĝi okazos... Mi saŭdadas al tiu, kiu lasis min kaj tiun, kiun mi lasis, kiu diris ke venus, sed ne aperis; kiu aperis kurinte, kaj preskaŭ ne konis min, kiun mi neniam estos oportuno por koni.

Mi saŭdadas tiun, kiu forveturis kaj kiun mi ne adiaŭis bone; kiu ne sukcesis adiaŭi min; kiu pasis en la ŝoseo antagonista al la mia vivo kaj kiu mi nur vidis tre rapide; aferoj, kiujn mi havis kaj aliaj, kiujn mi ne havis, sed multe volis havi; aferojn, kiujn mi ne scias ĉu ili ekzistis, sed kiun se mi scius, certe dezirus provi;...

Mi saŭdadas seriozajn aferojn, amuzajn aferojn, okazojn, travivaĵojn...

Mi saŭdadas la hundeton amitan kaj , kiun mi havis antaŭe kaj kiu min amis lojale, tiel kiel nur hundoj kapablas fari, la librojn kiun mi legis kaj faris min vojaĝi, la diskoj, kiujn mi aŭdis kaj faris min revi, la okazaĵojn. kiujn mi vivis kaj la okazaĵojn, kiujn mi lasis preterpasi sen profiti tute.

Multajn fojojn mi volas trovi tion, kion mi ne scias, mi ne scias kie, por serĉi ion, mi nek scias kion, nek kie mi ĝin perdis...

Mi vidas la mondon turniĝi, kaj mi pensas, ke mi povus senti saŭdadon en la japana, en la rusa, la itala, en la angla, sed mia saŭdado nur parolas portugalan kaj Esperanton, kvankam se profunde ĝi povas paroli ĉiulingve.

Mi kredas ke la simpla (I miss you,) neniam estos la sama forteco kaj signifo ol nia vorteto. Eble ne esprimas, ĝuste, la grandegan mankon, kiun ni sentas pri karaj aferoj aŭ personaj. Kaj pro tio mi sentas plu da saŭdado... Ĉar mi trovis vorton por uzi ĉiam, kiam mi sentas ĉi tiun doloron en la koro, iomete malĝoja, iomete ĝoja, iomete melankolia...sed kiu funkcias plej bone ol vitala signo kiam oni volas paroli pri vivo kaj pri -homa-sentoj.

Ĝi estas la senerara pruvo pri tio, ke ni estas impresiĝemaj, ke ni amis multe la aferojn, kiujn ni havis kaj ni bedaŭras la bonajn aferojn, kiujn ni perdis dum la ekzistado nia...

Senti saŭdadon, estas signo pri tio, ke oni vivas! kaj ke oni ne perdis eĉ unu sekundon ĉar oni spertis ĉion en la vivo.

María Eugenia kaj Ariádene

Kontribuo de Karesema