Ĉu Ŝu -- Aŭ Ŝu Ne?
Paul GUBBINS
Anglujo

Mi parolis kun Spomenka pri transatlantika flugado. Ŝi kaj mi adoptas tiurilate fundamente kontraŭajn filozofiojn. Dumfluge mi demetas la ŝuojn, ŝi ne. Tuj, trovinte mian sidlokon en la aviadilo, mi demetas miajn ŝuojn. Mi legis ie, ke nepras dumfluge fleksi la muskolojn de la piedfingroj, por ke la sango libere cirkulu ĉirkaŭ la korpo (krome, demeti ŝuojn signifas, ke kunvojaĝantoj malemas tro proksimiĝi …).

Spomenka, tamen, pro familiaj historiaj kialoj (eble ŝi klarigos, se vi ĝentile petos), preferas resti dumfluge daŭre ŝuita (kaj sekve plendetis, alveninte, ke ŝiaj piedoj … tamen mi ne pritraktu privatajn virinajn aferojn, pri kiuj mi neniel kompetentas kaj kiujn, kiel ĝentlemano, mi certe ne volas esplori).

Sed, pripensante la aferon, kaj malgraŭ tio, ke mi bedaŭras, ke suferetis la piedoj de Spomenka, mi tamen ĝojas, ke ŝi – kaj supozeble aliaj el ŝia ŝupartio – retenas siajn piedvestaĵojn. Ĉar kio okazus, se, kiam elteriĝas aviadilo, ĉiuj senpiedaj ŝuoj glitus malantaŭen en la aviadilo? Ĉu tiam, pro la subita ŝupezo ĉe la ‘vosto' de la aviadilo, la piloto ne povus ĝin stiri? Aŭ ĉu, eĉ pli danĝere, ĉiuj senŝuaj pasaĝeroj samtempe serĉus la perditaĵojn, rampante ĉien sub la malantaŭaj foteloj kaj la koleraj rigardoj de siaj kunvojaĝantoj? Eĉ se la aviadilo sukcese stireblus, okazus sendube tumulto. Aŭdiĝus: ‘Ĉu vi havas miajn ŝuojn?' aŭ, se antaŭe estus konsumintaj alkoholaĵoj, ‘Ŝu vi havas miajn ĉuojn?' (bone: tiel verŝajne nur, se temus pri duonebriaj esperantistoj survoje al universala kongreso).

Tamen serioze. Kiom da aviadilo-akcidentoj okazis ne pro teĥnika paneo, ne pro misuzo de la angla (kiel oni foje pretendas), tamen simple pro ŝuo-fluo? Imagu …