La Noktvizitanto
Phát HUYNH, tradukis Marlon GARREN
Usono

Dum mi kuŝis en la lito, pensante je vi, mi sentas tiun fortan impulson vin ekkapti kaj kunpremiĝi, ĉar mi ne povas forgesi la hieraŭan nokton.

Vi venis al mi neatendite dum la balzama kaj kvieta nokto, kaj tio, kio okazis en mia lito ankoraŭ lasas ene de mi sensacion svarmojuketan. Vi aperis de nenie kaj senhonte, sen iu ajn rezeroj, vi kuŝis sur mia nuda korpo . . . vi sentis mian indiferentecon, tial vi aplikis la malsatan buŝon je mi sen iu ajn kulpeco aŭ humiligo, kaj vi preskaŭ frenezigegis min dum vi eltrinkis min. Finfine, mi ekdormis.

Hodiaŭ, kiam mi vekiĝis, vi estis for. Mi serĉis vin senutile, sed nur la littukoj atestis la hieraŭnoktajn eventojn. Mia korpo ankoraŭ portas palajn markojn de via entuziasma ravo, pli malfacilas forgesi vin.

Hodiaŭ nokte, mi vekiĝos, atendonte vin . . . damninda moskito.