Kain kaj Abel komence vivis en komuna groto. Kune ili iradis por ĉasi. Ili ĉasis multajn antilopojn. El ties tibioj ili faris tranĉilojn, per ĝi ili fratece dividis la viandon, purigis la ledon, ŝmiris ĝin per ostmedolo por ke ĝi faru glata kaj pretigis el ĝi vestaĵojn.

Sed la sinjoro benis iliajn edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto fariĝis malvasta por ili ambaŭ.

Troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ. Do, ili kune alŝteliĝis, bruligis fajron antaŭ la faŭko de la groto kaj kiam la tigro elsaltis, ĉiuj samtempe komencis ĝin ŝtonĵeti. Krome cent kaj cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi. Poste en la malplenan groton enloĝiĝis Kain kun siaj familianoj.

Ĉi tiu sukceso instruis ilin, ke pli oportune estos kune ĉasadi ankaŭ estonte. La du familioj, kune agantaj, povis ĉirkaŭstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la timigitaj praĉevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain kaj Abel fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaŭ la mamuton kaj per la grasaĵo de la lanhava kamelo, kiu grasaĵo troviĝis en ĝia ĝibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono.

La vivo fariĝis ĉiutage pli bona, ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili povis danki ĉion ĉi.

Ĉi-tempe okazis, ke la Serpento ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por serĉi la homojn. Tiel li venis al la groto de Kain.

— Diru al mi Kain, — ĝi komencis, — ĉu vi ne timas pro Abel?

— Kial mi timus pro mia sampatrano?

— Nu, pro tio, ĉar li havas ĉiutage pli da ŝtonpintaj ĵetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretiĝas el la kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas eĉ la haŭtegon de la arbara elefanto. Eĉ vi mem jam vidis!

— Kiel do ĉasfaligi la elefanton, se lia sago ne estas akra?

— Nunu! Bone! — diris la serpento. — Mi nur menciis.

Kaj poste ĝi iris al Abel kaj tie rakontis la samon pri Kain.

Kain kaj Abel tiutage malfacile endormiĝis. Sekvonttage Kain kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili jene:

— Miaj familianoj! Nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiiĝo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endanĝerigas tiujn, riskas la vivon kaj feliĉon.

— Prave patro! — respondis la familianoj.

— Ĉar imagu nur, — li daŭrigis, — kio okazis, se ni malpaciĝus inter ni. Se ni devas uzi parton de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraŭ la alia familio ne povu nin kaŝataki. Se ni ne ĉasadus kune kun la abelanoj, sed ni disiĝus al du partioj, nur ties duonoj povus iri ĉasadi, ĉar la aliaj duonoj devus observi la malamikon. Ĉu ne, tiel ni povus ĉasi malpli multajn antilopojn?

— Ni malsatmortus — respondis unu el la filoj.

— Kaj intertempe ekstermus nin la glavdenta tigro — aldonis la dua.

— Nu — daŭrigis Kain, — mi ricevis bedaŭrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas perturbi ĉi tiun kunsentan pacon. Laŭ certaj famoj ili pretigas armilojn kontraŭ ni.

— Domaĝe, — ili respondis. — Ni devas nepre subteni la pacon.

— La saman intencas ankaŭ mi, — jesis Kain. — Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos la pacon, ni eĉ garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikiĝu kontraŭ la abelanoj. Mi tre bedaŭrus, se la abelanoj tamen atakus nin, ĉar tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco. Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon, vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malĝoja, karaj gefiloj.

Pro tio ĉi ili tre ĉagreniĝis same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, aranĝi la aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de tiaspeca intertraktado.

— Ĉar, — ili diris, — se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraŭ ni, tion ili nepre neos. Ili diros, ke la armiloj pretiĝas kontraŭ la glavdenta tigro. Kaj se ni petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke ĝuste tial ni petas, ĉar ni mem intencas ilin ataki, do, des pli intense ili prepariĝus por la atako, eĉ se ili ĝis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kaŝe pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia popolo.

Pri ĉi tio ili interkonsentis.

Poste iu el la filoj eltrovis, ke, se oni ŝmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la sovaĝbesto, trafita per ĝi, rapide mortas eĉ pro la plej malgranda vundo kaj tiu estis taŭga armilo kontraŭ la glavdenta tigro.

Dum la unua momento ĝi vekis grandan ĝojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la meĉoj! Sed Kain, per la saĝeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties konsekvencojn.

Li ordonis, ke la aferon oni severe devas sekreti. Dum la komunaj ĉasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kaŝita angulo de la groto estu poto, plena de tiu ĉi veneno, por ke ili tuj povu preventi ĉiaspecajn ekagojn por rompi la pacon.

La ordonon ĉiuj akceptis aprobe, nur unu filo, Hanok aŭskultis ĝin kapskue:

— Neniel plaĉas al mi ĉi tiu afero, ĉar pli-malpli frue ĝuste el ĉi tiu fariĝos la interbatado.

Nature, la sekreto de la akonitveneno dum mallonga tempo malkaŝiĝis. Abel foje demandis Kainon, kial ili amasigas ĉi tiun danĝeran venenon.

— Bone vi scias, — respondis Kain, — ke en ĉi tiu groto loĝis iam la glavdenta tigro. Neniu scias, kiam revenos ĝia raso.

Abel profunde ĉagreniĝis. Tamen do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al ĝi!

Li kunvokis lian familianaron kaj komunikis lian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, ĉar eble la kainanoj miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti eĉ la ŝajnon de la malboniĝo de la interrilato.

Ĉi tiun opinion ĉiuj akceptis. Ĉiuj sentis fratame al la kainanoj.

Fine ili decidis, ke por certeco, ankaŭ ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, ĉar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armiĝo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.

Kaj post mallonga tempo Abel havis pli multan armilon, ol Kain.

Kiam Kain eksciis tion ĉi, li certiĝis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiliĝo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas ĉesigi la komunajn ĉasadojn por eviti la okazon de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al ĉasado, sed nur la duono de la popolo, ĉar la alia duono gardis la groton kaj pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton.

Jes, tiel okazis. Nature, la predo malmultiĝis, ili distribuis ĝin inter si per pli granda pedantemo kaj al la filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesaĵo, ĉar aliokaze endanĝeriĝus la hejma fajrujo kaj la ĉiutaga antilopviando.

Ĉi tion ĉiuj komprenis kaj aprobis, nur Hanok grumblis:

— Mi ja diris, ke iom post iom naskos la aferoj malbonan. Laŭesence same Kain, kiel Abel incitas la familianojn unu kontraŭ la alia. Ambaŭ estas lupoj en homaj haŭtoj, kiuj ne domaĝas buĉigi siajn familianojn por siaj propraj aĉaj interesoj.

Pluraj aprobis la vortojn de Hanok, kaj Kain per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandiĝas kontraŭ la ekstera danĝero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj eraroj kaj poste severe punis lin.

La amikoj de Hanok el ĉio ĉi konvinkiĝis nur, ke Kain nepre intencas forbuĉigi sian popolon, ĉar li spasme volas manenteni la potencon.

La samo okazis ĉe Abel: la duono de la familianoj ĉasis, la alia armile gardis la pacon. La malkontentulojn ili punis.

Kain kaj Abel fine konvinkiĝis, ke ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia senĉese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj kaŝintencoj. Ili devis per profunda ĉagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos la pacrompantan alian familion. Ili jam eĉ sopiris la eksplodon de la interbatado, ĉar jam ankaŭ interne troviĝas tiuj, kiuj malalte taksas la eksteran danĝeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekiĝos nur tiam, kiam eĉ ili vidos la danĝeron. Sed ambaŭ amis unu la alian kaj ili povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj ĉi tiun neceson ili jam avide atendis.

Fine ankaŭ tio alvenis. La abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis ĝin kaj hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaŭ familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.

— Nu, — diris Hanok, — ĉu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraŭ la alia, nun estas devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial ĉio ĉi? Nur, por ke ni certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la batalo: Abel estis mortigita. La venkinta Kain priploris sian fraton, ŝutis cindron sur sian kapon kaj laŭte anoncis al ambaŭ familioj, ke la malpaco estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili ĉasos kune, ĉiu el la du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovaĝaj abeloj. La malkonkordo finiĝis, la mondo atingis la eternan pacon.

— Sed el la pasinto ni ellernis, — li daŭrigis, — ke la paco estas granda trezoro kaj ni devas ĝin gardi pli bone, ol ĝis nun. Ni ne plu rajtas disiĝi al du grupoj, kaj tiun, kiu ne povas aliĝi al la nova grotreĝimo, ni nepre punos.

— Jen! — diris Hanok. — Mi jam diris, ke ĉio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj sklav-kateno, ĉi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni ĝis ni ne sukcesos rompi ĉi tiun sangan tiranismon.

Pri ĉi tio konsentis liaj amikoj, kiuj nun plimultiĝis, ĉar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin subjugitaj. Ili publike mallaŭdis la kainanojn, post kio, la kainanoj deklaris, ke la amikoj de Hanok estas pacrompantoj kaj plurajn el ili mortbatis.

Ĉi tio kolerigis la amikojn de Hanok tiel, ke ili foje ŝtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon kaj liajn adeptojn.

Hanok do, transprenis la gvidadon. Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio ĉesis kaj post tiom da suferoj ekruĝis por la mondo la krepusko de la eterna paco.

— La tiraneco estas frakasita, — li diris. — Per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka fratamo kaj paco. Por ni troviĝas jam nur unusola malamiko, tiu, kiu volas rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaŭ ol ili povus subfosi nian fratan harmonion.

Pri ĉi tio ili konsentis, nur iu malnova amiko de Hanok skuis la kapon:

— Mi konjektas, - li diris, - ke ni esence nur ŝanĝis la tiranon, sed nenio vere modifiĝis. Ĉu ne, ĉi tiu Hanok parolas ankaŭ pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi ilin? Ĝis nun ĉiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos la eternan pacon. Sed ĉi tiu panaceo estis ĉiam iaspeca venko, kiun ni devas atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antaŭe ni trovas al tio malamikon. Laŭesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu ĝin venki. Almenaŭ, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera selo, ĉiam putriĝis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva ĥimero.

— Kaj ĉu ne troviĝas saviĝo? — ili demandis.

— Ne. La interbatado estas en la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem ĉesu.

— Kaj kiel vi imagas la solvon?

— Nu, atentu vi: ĉu vi ne ekvidis, ke Hanok kaj liaj intimaj amikoj estas ĉiuj blondaj?

— Vere.

— Nu, ni devas sperti, ke la malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la blondulojn, kaj tio ĉi alportos la eternan pacon. Sed ĝis tiam ĉio estos vanta ĥimero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la frateco, por ke jam fine ĉesu la malbenita spirito de la malpaciĝo!

Sed en tiu tago ankoraŭ neniu konsentis.

 

Sándor Szathmári (1897–1974)