La 10-11-an de majo 2008, ducent kvindek unu diversaĝaj infanoj ĉeestis la kursojn pri Esperanto dum la Lingva Festivalo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. Neĝeta, Xia kaj Michel Fontaine laŭvice instruis ilin en 18 kursetoj.
Ne kredu, ke instrui al infanoj tiom facilas. Tamen ni provis interesi ilin per adaptitaj ludmanieroj.
Infanoj ŝatas pripacajn ideojn. Tial ni prezentis al ili Esperanton kaj Zamenhof, kies junecon kiam li ekpreparis siajn unuajn lingvajn provojn ili admiris.
Prezenti sin estis la unua paŝo. Tre rapide ili akiris taŭgajn vortojn por tion fari... Mi estas... Kiu li, ŝi estas?
Kelkfoje al pli aĝaj infanoj ni prezentis la Esperantan alfabeton, ĉar ili jam preskaŭ tute enkapigis ĝin komence de sia lernado de la ĉina. Prezenti la kelkajn diferencojn, paŝi de "konato" al "nekonato" estas ofta regulo de ĉiu pedagogo, ĉu ne ?
Ni ofte instruis la dek unuajn ciferojn, kaj memorigis ilin per ludoj, dancoj, marŝoj laŭ ritme. Ni prezentis diverskolorajn elplastajn fruktojn: ruĝa pomo, flava banano, verda pomo, flava mango, blanka persiko... Montru la ruĝan pomon... Donu al mi la bananon...
Ankaŭ la gepatroj, kiuj preskaŭ ĉiam akompanis siajn infanojn, ludis kun ni. Tamen plenkreskuloj ne estas tiom lertaj por akiri kaj prononci novajn vortojn. Kaj kelkfoje ni multe ridis komplice kun infanoj... ŝajnigante riproĉojn al iu patrino, kiu misrespondis.
Tuj ni ludis kun la freŝakiritajn vortojn... kaj ofte kantis, aŭ paradis en la koridoro de la festivalejo por brue montri al festivalanoj, ke ankaŭ ni infanoj ĵus akiris pacan, feliĉan, ĝojan kaj (eble) facilan lingvon... Ankaŭ gepatroj sekvis kaj fanfaronis...
Feliĉaj kaj fruktodonaj du tagoj !
(MICHEL FONTAINE el Francio)