|
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.*
Birdoj tie ĉi kantantaj,
tiel ne belsonas ja.
Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaro pli da vivo,
pli da amo en la koroj.
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.
| |
Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.
Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!
Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.
Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
kie kantas sabia'.
|
* Sabiao estas fama brazila birdo.
Verko: Gonçalves Dias
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz
César Dorneles says:
Dankon, Karesema, pli la bela paĝo poezia.
"Kennst du das Land, wo die Cintronem blühn,
Im dunkeln Laub die Gold-Orangen glühn,
Kennst du es wohl? Dahin! dahin
Möcht' ich... ziehn." (Goethe)
"Ĉu vi konas la landon en kiu floras la oranĝujoj? Ardas en la malhela foliaro la fruktoj el oro... Ĉu koni ĝin? Tien, tien, mi volus iri."
(Mi ne certas ĉu 'malhela' estas la trafa termino... en tiu traduko el la portugala.)
César Dorneles edited this comment 4 months ago.
César Dorneles says:
Canção do Exílio Facilitada
lá?
ah!
sabiá...
papá...
mamá...
sofá...
sinhá...
Cá?
bah!
Esperante:
Faciligita Kanto de l' Ekzilo
tie?
ha!
sabiao...
manĝi...
mamsuĉi...
sofo...
sinjorino...
Ĉi tie?
ba!
César Dorneles edited this comment 3 months ago.