Karesema Published on April 3rd, 08
by Karesema

Karesema's blog

Browse posts
PERLOJ
Posted on May 6, 08
Bonhumoraĵo! Ridu laŭvole...
Posted on May 6, 08
1 comment (latest 2 months ago)
En la spegulo / Persone
Posted on April 25, 08
2 comments (latest 2 months ago)
ooVoo Nova Komunikaĵo en la reto
Posted on April 7, 08
5 comments (latest 2 months ago)
GASBANEJO EN RUMANIO.
3 comments (latest 3 months ago)
PRETER LA VIVO.
Posted on April 2nd, 08
Gaŭĉa Gento.
Posted on March 31, 08
2 comments (latest 3 months ago)
Grava anonco de ĉina esperantisto!
Posted on March 30, 08
Gratulon al S-ro Lee Jung!
Posted on March 29, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 156 visits

GASBANEJO EN RUMANIO.

Thursday April 3rd, 2008 at 02:15PM

 

Rumanio estas fama lando rilate al aplikado en la terapio kaj rehabilitado de naturaj balneoterapiaj kuracfaktoroj, kien alvenas la gemalsanuloj el la tuta mondo. La kialo estas ke, Rumanio abundas en la plej diversaj mineralakvoj kaj naturaj gasoj, kiuj elŝprucas aŭ vaporadas el la tero. La plej pftaj naturaj gasoj enhavas karbacidon, sulfon aŭ radonon, kiuj estas tre efikaj en la kuracado kaj rehabilitado de la kronikaj, degeneraj malsanoj.

La nomo de la specialaj gasbanejoj en Rumanio estas " mofeto", kiuj estas por tiucele konstruitaj keloj, kie vaporadas supren la menciitaj gasoj el la tero. La gemalsanuloj staras aŭ sidas sur la benko de la mofeto okaze de restado, kiam inhalas gason. La tempodaŭro varias inter 5-20 minutoj laŭ kuracista indiko. La tuta terapio enhavas 18-20 aplikadojn, ĉiutage unu aŭ dufoje en serioj kun almenaŭ ses monataj paŭzoj inter la serioj.

La nivelo de la gaso en la mofeto varias laŭ meteorologiaj cirkonstancioj, pro tio la sendanĝeran gasnivelon markas ĉiam sur la muro de la mofeto pere de ruĝa indika rubando. Pro tio klini la kapon suben estas vivdanĝera, ĉar tiuj toksaj gasoj povas kaŭzi ankaŭ tujan, subitan morton. La gemalsanuloj devas stari sur la ŝtuparoj de la mofeto en la konvena alteco laŭ lia staturo, kie la spirado estas facila. Okaze de malfacila spirado tuj devas paŝi supren sur la ŝtuparoj, kie la koncentriteco de la gaso estas pli malalta.

La sekaj gasoj, kiuj penetras en la homan organismon influas la fiziologiajn procezojn. En  la mofeto la sola terapia faktoro estas la natura mofeta gaso, kio absorbiĝas tra la spriorganoj kaj la haŭto.

La plej konataj banlokoj en Rumanio, kie troviĝas naturaj gasbanejoj estas Covasna(kovasna) Tusnas ( tuŝnad), Borsec (borsek), Bálványos (balvanjoŝ), Harghita (hargita) kaj Singeorz (sinĝorz). La gasbaneja terapio en la nofetoj estas unika en la mondo. La fizikaj kaj kemiaj studoj pruvis, ke la naturaj gasoj havas kuracefikon pro la joniga radiado. La negativaj jonoj influas favore la homan organismon. La radonoj en la natura gaso estas sendanĝeraj, ili ne havas kancerogenezan efikon, ĉar tiuj estas sub la permisita nivelo.

La indikaciojn de la mofeta terapio estas:

- la korvaskulaj malsanoj: iskemia kardiopatio, valvopatioj, hipertensio, aterosklerozo, arterioj, Raynaud sindromo, tromboflebitoj, varikoj kaj ulcera varikopatio.

la dermatologiaj afektoj: psoriazo, ekzemo, alergiaj afekcioj, neŭrodermito.  Fonto

la kronikaj ginekologiaj afekcioj.

reŭmatismo, diversaj artikaj afekcioj, artrozo, spondilozo, diskopatio.

La kontraŭindikoj estas samaj, kiel ĝenerale okaze de balneoterapio.

 Esperantlingva revuo BAZARO

 

 

3 Comments / add your comment?

Mimi says:
Kara mia Lucia, koran dankon pro la alsxuto de cxi tiu artikolo kiun vi trovis en la revuo "Bazaro" ekdonita en Rumanio. Ankaux mia naskigxurbo Vatra Dornei estas fama banloko en nia lando. Mi alsxutis fotojn pri la cxirkauxajxo de Vatra Dornei kaj certe vi vidis ilin. amike, mi
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karesema replies:
Kara amikino,
mi tre ŝatus ricevi tiajn fotojn pri fama banloko en via naskiĝurbo...sendu al mi, mi petas.
Antaŭdankon...kisojn
Posted 3 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Rumanio najbaras kun Hungario. Mi mem ofte estis tie kaj vizitis kelkajn tiajn banejojn. Kun Mimi mi proponas al Vi vojagxu al Rumanio kaj poste al Hungario kaj vidu ilin propraokule!
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.