JULIO BAGHY: PRETER LA VIVO.

Jen libro, kiun ni aklamu per sincera bonveno, kiel veran juvelon en la krono de la Esperanta literaturo.

Ĝia enhavo konsistas el versoj, kiuj estas plejparte jam presitaj kaj konataj al nia legantaro, sed kiuj, nun kolektitaj, belforme grupigitaj en unu loko, donas tre fortan impreson.

Kvazaŭ ia granda lenso koncentrigis la radiojn de tiuj versoj kaj per sia fokusa punkto tuŝas niajn korojn kaj ekbruligas ilin. Tre malmultaj estas la homoj, kiuj restas nesentantaj la fajran ektuŝon — la koncentrigita varmo ja venas de poeto, kiu mem kvazaŭ brulas en la flamoj de sia sincera talento!

"Preter la vivo" bezonas ankoraŭ grandan esploran kaj kritikan studon, ĉar ĝia efiko al nia literaturo estas tre signifa. En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj.

En la labora skizo de mallonga recenzo ni ne povas dece ektuŝi ĉiujn flankojn de la poezio de "Preter la vivo" kaj por ni restas sole la modesta tasko: mencii nur pri ĝiaj ĉefaj karakteraj trajtoj.

La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko. Kaj kiel ĉiu impresita romantikisto J. Baghy estas kantisto de animaj travivaĵoj. Se estus ial necese difini lian lokon ne nur en la nia sed ankaŭ en la monda literaturo, ni nomus lin "unu el la plej efikaj pioniroj de la internacia pacifism-esperantisma romantikismo" kies kreinto estis nia kara Majstro.

Preter la perspektivo de la vivo, for de ĝi kruela por homoj havantaj delikatajn korojn kaj sentemajn animojn, — al altaj montpintoj (situacio adorata de Baghy: lia emo observi la vivon, la mondon, urbojn kaj homojn de montsupro) kondukas nin la poezio de Baghy, kaj invitinte nin al sia reva regno la poeto komponas por ni melodiojn kaj plektas sonojn de sia sorĉista ritmo.

De tie, de la montaj pintoj, ni ĝuas pitoreskajn panoramojn, brilon de sunlumigitaj valoj; dum la montaj deklivoj en ombro, la mallarĝaj montpasejoj-fendaĵoj prezentiĝas al ni de supre infere mallumaj kaj malgajaj.

La vivo kaj la mondo tamen donas temojn al Baghy, ili naskiĝas en liaj ĉiamaj doloroj pro tiu vivo kaj pro la mondo, sed liaj fantazio kaj talento faras la temojn pli reliefaj. La poeto vindas ilin per sia senlima amo al homoj, aspergas per sinceraj larmoj kaj lumigas per puranima gajeco.

Liaj versoj estas konstanta lirika fluo, celado al belo kaj bono. Sed belon kaj bonon detruas en la mondo la tragedio de la vivo kaj tial Baghy estas inklina prikanti tiun tragedion, en ĝiaj senfine-diversaj kombinaĵoj kun homaj animo kaj koro, sentoj kaj pasioj.

Romantikismo kreas belajn formojn de la vivo, realismo tro ofte ilin detruas.

Baghy foriras de tiu realismo, iras preter la vivo kaj prikantas siajn plezurojn, ĝojojn kaj dolorojn pro ilia propra enhavo, ne zorgante pri la rezultoj, ne farante profundajn konkludojn.

Tial liaj versoj elmontras lin "poeto pro Dia favoro", restas puraj kaj graciaj, ĉar ili celas percepti la idealan, la konstantan kaj eternan sencon de la vivo.

Same tial oni vane serĉus en la libro eĉ unu strofon, kiu prezentus la vivon tiel kiel ni kutimas vidi ĝin priskribita en la pure realista, modernisma kaj futurisma poezio, kun ĝia kinematika flugo, malelasteco, abundeco de subjektaj formoj, imitoj kaj intensiva sonado en ĉiu momento, kune kun la emo al la tuja kaj nepre fina rezulto aŭ konkludo.

La poezio de Baghy, estante estetika funkcio de lia perfekta Esperanta lingvo, konsistas kontraŭe el formoj riĉaj je predikatoj, logikeco kaj sentimenta simbolismo. Liaj lirikaj emocioj de artisto neniom kripligas la lingvon pro la postuloj de suĵeto, sed enportas en la stilon grandan flegon kaj zorgon.

Kun esperiga ĝojo ni rimarkas ke Baghy en sia verkado, en la kreado de novaj formoj, neniam saltas trans malplenaj lokoj kaj restas ĉiam konsekvenca verkisto, perfekte konanta la eventualan staton de nia lingvo kaj literaturo. Per tiu ago li montras modestecon de klera, moderna samideano kaj tiu ago samtempe servas kvazaŭ garantio ke li same konsekvence, nur eble pli rapide kaj brile, venos al nepraj novaj venkoj kaj atingoj.

Parolante pri la tekniko de lia stilo ni metu sur la unuan lokon la instrumentigon de vokaloj kaj konsonantoj, kiu atingis ĉe Baghy majstrecon antaŭe neviditan en nia literaturo, (vidu la ludon de ondoj en "La mar' furiozas"). Unu el la unuaj li tre trafe ekuzis la asonancojn.

Tra la tuta libro li restas nur originala.

Kreinte multajn originalajn poeziajn fragmentojn-proverbojn li kvazaŭ penetras la parolatan ĉiutagan Esperantan lingvon.

Kiel aŭtoro de multaj belaj arioj kaj romancoj muzike transponitaj, li restas nia ĉiama amiko dum koncertoj kaj amuzaj vesperoj.

Krom ĉio alia la lingvo de Baghy mirigas per sia Fundamenta stilo kaj korekteco. Li scias ofte vivigi kaj komprenigi vortojn, alie restantajn nur peza enciklopedia sursarĝo de niaj vortaroj.

Kara leganto, se vi aĉetos la libron, mendos por ĝi belan bindaĵon kaj metos ĝin sur la intiman lokon de via skrib- aŭ labortablo, vi baldaŭ komprenos la senton kaj kaŭzon, kial oni tiel ofte renkontas sur la tablo de angloj bele binditajn versvolumetojn de Swinburne aŭ Burns, ĉe francoj de Verlaine, ĉe germanoj de Heine, ĉe rusoj de Apuĥtin. Kiel por tiuj nacianoj la menciitaj aŭtoroj tiel same por vi Baghy, en siaj verkoj, fariĝos baldaŭ via ofta kunparolanto kaj amiko kaj konsolanto en momentoj, kiam la malfermita animo kvazaŭ atendas venon de la evangelia anĝelo por malkvietigi kaj purigi la malklarajn ondojn de la banejo de Bethesda.

Skito

ALEKSANDRO PETŐFI: JOHANO LA BRAVA. — El la hungara originalo: K. de Kalocsay. — Poŝformato. 88 paĝoj. Budapest, 1923. Eldono de "Literatura Mondo".