Ĉu nokto enprenos min

ĉu ĝi min brakumos

Aŭ elĵetos min sur bordojn

de forlasitoj

ceditajn al sensenco

 

 Ĉu mateno enprenos min

ĉu ĝi min brakumos

Aŭ elĵetos min sur bordojn

de inunditaj

sopirantaj estaĵoj en movo

Ĉu min akceptos

via mano

kiu ĉion per akvo

en akvon surmetas

per maltrankvilo de mia koro

kiu invokas vin

 serĉante

   Senka Tomi

 

ć

Fonto:Verda Stelo Revuo / SERVIA