La vorto bonsajo ĉiam sugestas nanajn arbetojn el Japanio aŭ Ĉinio. Tamen Kestutis Ptakaŭskas, 50 jaraĝa(nuntempe/la artikolo elprenis mi el revuo laŭ 2004-jara  revuo" Monato"..jam pasis 4 jaroj)el la litova urbo Alytus, pruvis, ke orientdevenaj kreaĵoj bonege enradikiĝas aliloke. Propramane li kresligas en etaj ujoj centojn da tiaj plantaĵoj.

Ptakaŭskas, la plej konata bonsaj-spertulo en Litovio, asertas, ke ankaŭ litovaj arboj plene taŭgas por bonsajiĝo.La plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon. Per karpeno li komencis sian laboron: 16 jaraĝa karpeno nun altas nur 35 centimetrojn.

La bonsajigo de arbeto estas sufuĉe longa proceso.Necesas pacienca zorgado kaj regula transplantado kun stucado de nenecesaj radikoj, firmigo de branĉoj, taŭga sterkado kaj akvumado. Bezonatas, laŭ Ptakaŭskas, kvin jaroj por ke planto formiĝu por nana vivo.

Ekspozicio

La arbetisto, kiu elektas kaŝtanarbojn, betulojn, pinojn kaj fagojn por sia kolekto el difektitaj specimenoj en apuda arbaro nun kreis en Alytus la lernejon " Bonsaj-studio", kie homoj el tuta Litovio lernas la bonsaj-arton. Ĉijare li organizas la ununan internacian bonsaj-ekspozicion en la baltaj landoj kun 25 partoprenantoj el naŭ ŝtatoj.

Ptakaŭskas akiris sian pasion post la milito en Afganio. Devigate trovi okupon, li hazarde trovis bonsaj-arton, kiu plenigis la tiaman vakuon en lia vivo. Malgraŭ tio, ke li niam vizitis Jpanion, li tamen kreis eventuale fantazian japanstilan ĝardenon kun teopaviliono, rivereto kaj lageto kun japanaj karpoj kaj akvolilioj- laŭnome la " Ĝardeno de matena roso". Frumatene li vizitas sian ĝardenon por mediti kaj admiri la plantojn. Japanaj gastoj, mirigite, diras, ke la ĝardeno aspektas kiel en Japanio.

Sed restas en la kapo de la arbetisto ankoraŭ ideo. Li volas en sia urbo krei grandan japanstilan  parkon kun tipa teopaviliono kaj ejo por konferencoj kaj prelegoj. Sed kiel solulo li sentas sin iom tro malforta por tion realigi.

Laimius Straznickas

Fonto : Revuo Monato /dec-2004