Estimataj:
  
  Cxiuj brazilaj samideanoj bone konas AMARILIO CARVALHO, kiu ekde 1982 propagandas E-on pere de t-cxemizoj. Li ecx havas altkvalitan retpagxaron, kiu informas pri la disponeblaj modeloj de t-cxemizoj por acxetado:
  
 
http://www.araguaia.net/amarilio/Page.asp?Pg=Kristnasko
  
  Sed nun aperis serioza konkuranto al Amarílio. Laux informo aperinta en la "Diskuto-Listo esperanto-br"  usona samideano Dave Rutan ankaux havas retejon, kiu disponigas preskaux 200 modelojn da t-cxemizoj por disvendado. Vizitu gxin kaj komparu kun tiuj de Amarilio:
  
 
http://www.cafepress.com/buy/esprimoj/-/sort_by_date_desc
  
  Kaj acxetu t-cxemizojn por propagandi E-on!  Ne gravas cxu estas tiuj de Amarilio aux tiuj de Dave. Ilia laboro meritas cxies apogon!
  
  Informis:
  Aloísio Sartorato
  Rio/Brazilo