Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №2) kaj la nomon de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov)

Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 19a minuto. 

Nia trezoro

Ĉi-rubrike ni prezentas dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

Fundamenta Krestomatio

Post jaroj da stagnado, komence de la 20a jarcento Esperanto komencis disvastiĝi en Eŭropo. Estis eldonitaj lernolibroj kaj vortaroj en pluraj lingvoj. Ili montris la regulojn de la lingvo kaj la plej necesajn vortojn, sed ankoraŭ mankis libro, kiu povus servi, laŭ koncepto de Zamenhof, "kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj…"

Tiun breĉon plenigis Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kompilita de Zamenhof kaj eldonita de la fama pariza eldonejo Hachette fine de novembro 1903. Zamenhof rekomendis atentan tralegon de FK al ĉiuj lingvouzantoj kaj precipe al la eldonistoj,

ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Por doni "utilan lernaĵon" en la formo de krestomatio, Zamenhof prenis tekstojn el tri fontoj:

  • Ekzercaro (1894),
  • gazeto (La) Esperantisto (1889–1894; nenio el 1895),
  • poemaro La Liro de la Esperantistoj, eldonita de Antoni Grabowski en 1893;

kaj aldonis pecojn el siaj propraj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj.

La Ekzercaro restas interesa ankaŭ nun pro la frazmodeloj, kvankam nun kelkajn frazojn oni eble ne taksus politike korektaj, ekzemple, "Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron" kaj "Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus". Aliaj memorigas la foran epokon: "Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston".

Tekstojn el (La) Esperantisto Zamenhof reviziis. Li ŝanĝis sisteme du siajn antaŭajn lingvokutimojn: en FK li minuskligis la singularan Vi al vi kaj uzis la apostrofitan artikolon (l') nur en poezio, ne plu en prozo (kelkloke li forĵetis la artikolon).

Prozaj tekstoj estas dividitaj je kelkaj ĉapitroj: Fabeloj kaj legendoj; Anekdotoj; Rakontoj; El la vivo kaj sciencoj. Ili prezentas bonan legaĵon, sed la enhavo eksmodiĝis. Preskaŭ ĉiuj prozaj tekstoj estas verkitaj aŭ tradukitaj de Zamenhof.

Kvar kontribuoj aperas en la sekcio Artikoloj pri Esperanto. Du el ili estas prenitaj el la Unua Libro: fragmento el la Antaŭparolo kaj la dekses-regula Plena gramatiko. Du aliaj tekstoj estas: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo de Leopold Einstein resume tradukita de Zamenhof; kaj Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, verkita de Zamenhof mem sub la pseŭdonimo Unuel.

La poezia parto postulis pli da laboro, ĉar en La Liro Grabowski estis malpli redaktema ol Zamenhof en La Esperantisto, kaj multaj poemoj enhavas formojn, kiuj jam en 1903 ŝajnis mortnaskitaj. Zamenhof klopodis anstataŭigi ilin per ĝustaj formoj, sed tio ne estis facila. El la 110 poemoj de La Liro Zamenhof konservis nur 57 kaj aldonis dek kelkajn poeziajn verkojn originalajn kaj tradukitajn inkluzive de la unua akto de Hamleto (1894). Entute 70 poemoj de 29 aŭtoroj okupas trionon de la libro. (Ekde la dua eldono fine de la libro aperis la Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, verkita okaze de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro).

Fine de la antaŭparolo Zamenhof klarigis:

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

Sed ĝuste la stilo ne plaĉis al la "dua patro de Esperanto", Louis de Beaufront, kiu tuj post la apero amare skribis al Carlo Bourlet:

En efektiveco, ĉe pli ol duono, la "Fundamenta Krestomatio" prezentas al ni, ne la stilon de la doktoro, sed la stilon, apenaŭ reviziitan, de personoj, kiuj plejparte sciis nur iomete Esperanton, kaj ne estis kapablaj elekti bonajn tekstojn, ĉar ili estis nekapablaj ilin traduki kaj iafoje ilin bone kompreni…

Eble ĉi tiu kritiko ne estis tute malprava, sed la popularecon de la libro oni kutime juĝas laŭ reeldonoj. Fundamenta Krestomatio povas fieri, ja oni devas taksi sukceso la fakton, ke aperis entute 18 eldonoj.

Sed se ni rigardas pli atente, ni vidas, ke dum 1903–1912, ene de malpli ol dek jaroj aperis jam sep eldonoj: averaĝe unu eldono dum 17 monatoj. Inter la du mondmilitoj aperis pliaj naŭ eldonoj, kun pli malofta ritmo: unu libro dum tri jaroj.

Esperanto Publishing Company en 1946 eklaboris pri reviziita eldono, ĉar "la stilo de D-ro Zamenhof multe pli maturiĝis, ĝis tia grado, ke en 1917, kiam la Majstro mortis, Fundamenta Krestomatio jam ĉesis prezenti tute imitindan modelon de la Zamenhofa Esperanto". Tamen la originan ideon revizii la Krestomation oni poste forĵetis, kaj lasis la tekston senŝanĝa kaj nur piednotis la ŝanĝojn, kiujn Zamenhof estus plej probable aprobinta. La dek-sepa eldono aperis en 1954, duonjarcenton post la unua eldono kaj dek kvin jarojn post la dek-sesa eldono.

Nova eldono, la dek-oka, prinotita de Gaston Waringhien, venis nur en 1992, preskaŭ kvardek jarojn post la dek-sepa. La piednotoj de Waringhien ne estas multaj; ili signas la evoluon de la lingvo ekde la Zamenhofa tempo kaj indikas ne erarajn, sed ne plu uzatajn formojn.

La dek-naŭa eldono ne baldaŭ aperos, ja Esperanto riĉiĝis kaj evoluis, kaj en la nuna epoko FK ne plu estas lernolibro, stil-instrua libro, ekzercejo por estontaj verkistoj. Oni ne plu bezonas ĝin por gardi la lingvon de pereiga disdialektiĝo. Ĝi estas nia klasikaĵo, el kiu oni ĉerpas klarajn ekzercojn por novaj lernolibroj kaj gramatikoj. Ĝi estas ankaŭ historie valorega kolekto, kaj, legante ĝin, oni povas miri, kun William Auld pri tio ke

malpli ol 16 jarojn post apero de la Unua Libro, eblis aperigi jam tiel ampleksan, varian kaj diversaŭtoran antologion en Esperanto.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2008, №3.