Tradukintoj: Aloísio Sartorato kaj Neide Reĝo

Mi pli bone verkas ol mi estas.

humile diris la maljuna poeto,

kaj mi silente kapjesis.

 

Poezion mi retuŝas,

perfektigas, poluras...

Sed rilate al mi,

por ŝanĝi

unu solan malbonan kutimon,

kiom da jaroj mi bezonas!

 

Tiun rideton, kiun vi vidas,

jam dum jardekoj mi provas ŝanĝi.

Ne kiel aktoro, kiu ŝajnigas,

sed kiel aŭtoro, kiu mi estas.

Sed hodiaŭ ĝi estas malpli amara,

tio postulis de mi multajn larmojn.

 

Kaj oni diras, ke vivo imitas arton!

Tute male,

arto devus entrudiĝi en la vivon,

regi ĝin, submeti ĝin...

 

Kelkaj ne rezistas al ĝi

kaj sin donas...

tiuj estas la granduloju.

 

Afero finita.Mi restas silente

kaj konsentas pri ĉio.