En la decembra Ondo komenciĝis serio de ekspres-enketoj. La unua demando celis eldonistojn, kiuj respondis pri eldonotaj libroj. La dua demando, sendita al dek kvin diverstendencaj esperantistoj, tekstis: "Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en la jaro 2007 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?" Naŭ demanditoj respondis.


La plej pozitiva: La UK kaj IJK en Azio, kiuj kune kun la Azia kongreso, montras al ni, kiom forta estas la Esperanto-movado en Azio. Bonŝance Esperanto ne plu estas nur eŭropaĵo.

La plej malpozitiva: La eksternorma interesiĝo de esperantistoj pri stultaĵoj (kion skribis difinita reta bulteno hieraŭ vespere, kaj kion respondis difinita monda organizaĵo) aŭ pri historiaĵoj. Estas orgio de historio en la movado, kiu en ekonomie evoluintaj landoj transformiĝas de movado de batalantoj al movado de eks-batalantoj. Gravas kion faris esperantistoj en la pasinteco nur se ni pretas fari same.

Renato Corsetti (Italio)
Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio 


Mi taksas kiel la plej pozitivan la aperon de Historio por malfermi estontecon: ĉina-japana-korea komuna mezlerneja lernolibro pri la moderna historio de la tri landoj. Mi estas certa, ke io simila estus verkebla en eŭropaj aŭ sudaziaj medioj — kaj ke verki ĝin devigus al simila 42-kapa verkantaro vere plenkreski.

Al mi persone la plej negativa fakto en 2007 restas io jam konstatita antaŭ kelkaj jaroj — ke la esperantigita finna klasikaĵo Sep fratoj fariĝas legebla por mi nur, se mi en 2005 vojaĝas al Finnlando, persone prunteprenas la libron de amiko, kaj legas ĝin. La libro restas elĉerpita; pro kopirajtaj problemoj tiun tradukon ne eblas reeldoni; neniu kuraĝas entrepreni duan tradukon post tiel brila pioniraĵo. Mi ĝuis ĝin; ĉu la libro restos ankoraŭ longe nealirebla al aliaj?

Probal Dasgupta (Barato)
Prezidanto de UEA


La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo.

Madeleine de Zilah (Francio)
Kunredaktisto de La Gazeto


Mi taksas pozitiva la grandan altnivelan konferencon, kiu okazis la 13an de aprilo en Ruslanda akademio pri edukado. Kvankam rezulte de tiu konferenco Esperanto ne estis enkondukita kiel studobjekto en mezlernejoj, oni almenaŭ ekparolis pri tio iom serioze. Antaŭe neniuj esploroj pri tio estis farataj, kaj "fremda lingvo" jam delonge en ruslanda edukado iĝis sinonima al "angla lingvo". Mi pensas, ke Ruslando subtaksas sian influon al la monda elekto de internacia lingvo.

Alia, pli "esperantuja", pozitiva novaĵo estis por mi la nova iniciato de la krea grupo E@I, kiu planas fari retan informejon, kiu provizore havas la nomon Esperanto aktuale. Tiu informejo provizados pretajn materialojn (ĉefe novaĵojn) pri Esperanto kaj la mondo parolanta en tiu lingvo; ekzistos multaj lingvaj versioj kun laŭebla (do eble elekta kaj "alproprigita", facile farebla) traduko de tiuj materialoj. Tiel povas okazi plenigo de la nuna vakuo pri informado pri Esperanto en multaj naciaj lingvoj.

Mi iom longe pensis kaj ne rememoris ion vere negativan. Negative impresis min la antaŭnelonga novaĵo pri nuligo de oficialaj rilatoj inter ILEI kaj UNESCO. Krome, mi atendis ion pli impresan de vizitita somera E-renkontiĝo, sed mi ne nomu tiun eventon, ĉar eble kulpas ne la evento, sed mi mem.

Slavik Ivanov (Ruslando)
Redaktanto de
Esperanto-novosti.info


Mi respondas, sed tute persone, pri la atingoj:

Kongreso: Kompreneble la UK en Jokohamo. Mi estas ĝoja, ke multaj alte taksis ne nur la kongreson sed ankaŭ Japanion mem, menciante, ke Japanio estas bela kaj pura. Iu eĉ diris, ke ŝi vivis en Japanio kvazaŭ en bela sonĝo.

Renkontiĝo: La 7a Internacia Himalaja Renkontiĝo estis la plej bela por mi, renkonti karajn nepalajn amikojn kaj grimpante monton en Lantang-Regiono altan 3300 metrojn. La vetero estis bela kaj ĉiutage mi ĝuis la belan pejzaĝon.

Libroj: La subajn mi eldonis.

Raportoj el Japanio 10. Mi komencis verki raportojn pri Japanio en 1992 kaj la unua libro eldoniĝis en 1998. Poste ĉiujare mi eldonis novan libron en la serio, kaj ĉi-jare ĝi atingis la 10an numeron.

Vivoj tra la mondo. Post Monatoj tra la mondo ni povis eldoni la duan en la serio Tra la mondo, rete kolektinte raportojn el 11 landoj.

Esperanto kaj mi. Kiel prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, mi kredas, ke la movado progresis, formante pli da solidareco en Azio. Rezulte de tio, mi povis kolekti 180 eseojn el 17 landoj kun la temo "Esperanto kaj mi". Tio estas belega rezulto, kaj mi fieras pri tio.

Hori Jasuo (Japanio)
Prezidanto de KAEM


La plej malbona afero estis la morto de Jules Verstraeten el Antverpena La Verda Stelo. Li estis Esperantisto ĝisoste, kiu dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Li donacis milojn kaj milojn da eŭroj al Esperanto (neŭtrala movado) kaj samtempe laboregis ĝis la plej lasta tago kiel simpla, modesta homo por ke revuoj kiel Monato kaj aliaj atingu la abonantaron. Se ĉielo ekzistas, li nun parolas kiel plej kara amiko kun Zamenhof.

SAT estas kleriga kaj instrua asocio, kiu elektis Esperanton kiel laborlingvon. Kaj per tio ni tuj venas al plej negativa punkto. Dum multaj jaroj depost kiam mi agadas en SAT, mi devas, kun granda bedaŭro, konstati ke la ĝenerala esperantisto fakte apenaŭ aprezas, ke laborista kaj progresema asocio kia SAT estas, uzas la lingvon kiu ne estas ligita al iu nacio, do iun sennacian lingvon. Kun bedaŭro mi ĉiam konstatas, ke multaj homoj, ĉekape la loka E-grupeto el La Ĉaŭdefono (Civito aŭ io simila) facilanime kritikas SAT, sed apenaŭ scias kia laboro okazas en la asocio. Nu pigreco en penso kaj preno de informado estas libereco kiun ni devas respekti, ĉu?

Kiel dirite, ne estante Esperanto-asocio sed eduka kaj kleriga, la plej pozitiva afero estis la fondiĝo de nova eldonkooperativo ene de SAT. Kreita de grupo da junaj aktivuloj, kiuj decidis revivigi unu el la gravaj celoj de SAT, eldoni kvalitajn librojn, broŝurojn, ktp. Dua afero estas kreado de forta kaj laborpreta redakta skipo kiu malŝarĝos nian ĝeneralan sekretarion pri la tasko de redaktado, kiam li, post longa sindediĉo al SAT povos ĝui emeritiĝon ek de 2009. Same grava estis la SAT-Kongreso, kiu ne, kiel iu profesoro deklaris, estis la lasta kongreso de SAT, sed la lasta okazinta ĝis nun, kie partoprenis pluraj junaj homoj, kiuj montris sin pretaj transpreni la torĉon de la maljunaj aktivuloj. La SAT-Kongreso en Parizo montris, ke la rolo de SAT certe ne jam finiĝis, sed male ke inter nun kaj 10 jaroj ni denove havos SAT, kiu ludos signifan rolon eble ne en Esperantio, sed certe en la mondo de la laboristaro, kiu pretos meti paŝon al lernado de universala lingvo kaj konscios pri la problemoj, kiujn la nuna tro kapitalista mondo alportas al la homaro.

Jakvo Schram (Belgio)
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT


Pozitive

— La progreso de esperanto kadre de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, specife danke al la rolo de Kultura Centro Esperantista per la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

— La akiro de jura personeco fare de TEJO, kaj ĝia bona financa situacio.

— La demokratiaj elektoj (tri listoj, entute 35 kandidatoj por 19 postenoj) kaj la starto de la dua mandato de la Senato de la Esperanta Civito, kun solena inaŭguro en la EU-parlamentejo en Bruselo.

— La unua Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (kun eventoj en Budapeŝto, Milano, Vieno).

— La demarŝoj de la Esperanta Civito ĉe Monda Socia Forumo, Kampanjo por la mortopuna moratorio kaj batalo kontraŭ grapolbomboj (en ĉi-lasta partoprenas ankaŭ SAT).

Negative

— La deklasigo de ILEI en ĝiaj rilatoj kun Unesko.

— La malforteco de TEJO rilate al la kontinueco de siaj gvidaj organoj.

— La manko de kandidatoj por la Komitato de UEA (nur 5 kandidatoj por 7 postenoj, malgraŭ kvinmilo da membroj) kaj la sovetieca elektosistemo por la Estraro de UEA.

— La strategio de UEA en Afriko, malgraŭ admonoj kaj protestoj de Hans Bakker al Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

Giorgio Silfer (Eŭropo)
Konsulo de la Esperanta Civito


La plej granda evento en 2007 okazis en Jokohamo: renkontiĝo kun poetoj japana kaj Esperantaj, al kiu japanoj invitis faman japanan poeton Tanikawa Shuntaro. La evento allogis kvindekon da civitanoj de Jokohamo al UK kaj TV-teamon. Imitinde!

El mia vidpunkto, la plej nesukcesa estis la laboro de la Elekta Komisiono de UEA.

Spomenka Štimec (Kroatio)
Sekretario de KEL 


Mi opinias, ke invit-projekto de Japana Esperanto-Instituto por la 92a UK en Jokohamo estas la plej pozitiva Esperanto-evento en la jaro 2007. Ĝi sukcese partoprenigis en UK 20 elstarajn esperantistojn, kiuj havas problemojn pri kotizo kaj vizo en evoluantaj landoj de Azio, kaj efike kaj iniciateme antaŭenpuŝis la azian movadon. Ĝi modele kreis kaj prezentis bonan sperton kuraĝigi esperantistojn, grandigi aliĝ-landojn kaj veki atenton kaj intereson de neesperantistoj al Esperanto. Ĝi havas gravan signifon por okazigo de la venontaj UK-oj.

Mi ne povas elekti la plej negativan Esperanto-eventon en la jaro 2007, sed ŝajnas al mi, ke estas bedaŭrinde, ke esperantistoj el Afriko ne aperis en la Jokohama UK. Tio estas nesufiĉa por UK nomata monda kongreso.

Wu Guojiang (Ĉinio)
UEA-komisiito pri ĝemelurboj

La Ondo de Esperanto, 2008, №1.