Karaj geamikoj, hieraŭ mi konis ege interesan sinjorinon. Mi rakontos al vi nian konversacion.
Cacilda estas 92 jara, malforta, malgranda,kaj tiel eleganta sinjorino, kiu ĉiutage je la 08h:00 matene, jam estas preta por komenci la tagon; ŝi kombas la brankajn harojn,ekektas la vestojn kaj ŝi diskrete ŝminkas sin, malgraŭ la malmulta kapablavidado.
Hodiaŭ ŝi translokiĝis al azilo por maljunuloj: la edzo, kun kiu ŝi vivis 70 jarojn, ĵuse mortis, kaj ne estis alia solvo.
Post atendi pacience du horojn ĉe la vizitosalono de la kliniko, ŝi ankoraŭ bele ridetis, kiam la oficistino de la maljunulejo sciigis al ŝi, ke ŝia dormoĉambro estis preta.
Dum ŝi lante marŝis al la direkto de la dormoĉambro kun la helpo de apogilo, mi priskribis ŝian etan dormoĉambron, inklusive la bluan kurtenon, kiu beligas la fenestro-ĉambron.
Ŝi interrompis min kun entuziasmo de eta knabino, kiu ĵus gajnis hundidon.
Ha!-- mi ŝategas tiun kurtenon...
Kaj mi diris:
Sinjorino Cacilda,Vi ankoraŭ ne alrigardis vian dormoĉambron...Atendu momenton...
Ha! Tio ne gravas, ŝi respondis, feliĉo estas io, kion vi decidas pro principo.Se mi ŝatos aŭ ne mian dormoĉambron, tio ne dependas de kielmaniere la meblaro estos disponebla aŭ kia ĝi estos... verdire dependas de kiel estas mia interna ekspertizo, kaj mi jam decidis, mi ŝategos. Estas decido, kion mi faras ĉiutage, kiam mi vekiĝas.
Vi scias, mi povas resti dum tuta la tago sur mia lito, kalkulante miajn malfacilaĵojn ĉe kelkaj korpopartoj... tiujn, kiuj ne plu bone funkcias...
Aŭ mi povas ellitiĝi dankante al tiuj, kiuj ankoraŭ, obeas min. Simple, ĉu ne?
Ne tiom; tio estas por tiuj, kiuj havas memkontrolon kaj postulas trejnadon, sed bonŝance ankoraŭ mi povas regi miajn pensojn kaj elekti miajn sentojn.
Trankvile ŝi daŭris:
Ĉiu tago estas donaco, kaj dume miaj okuloj malfermiĝos, mi rigardos la novan tagon kun espero.
La maljuniĝo estas kiel bankokonto: Vi nur elprenas tion, kion vi konservis.Do mia konsilo al vi, estas deponi amason da ĝojoj kaj feliĉoĵ en via “Memorkonto”.
Kaj mi vin dankas por ĉi tiu depono (konversacio) en mia Memorbanko.Kiel vi povas vidi, mi daŭre deponas kaj mi kredas ke, se eblas simpligi la vivon , do ne kompliku!
Vere sinjorino Cacilda lernigis al mi pensigan instruon kaj mi dankis al ŝi pro tio.
KARESEMA
Sign-in to post a comment.