Karesema Published on November 27, 2007
by Karesema

Karesema's blog

Browse posts
MIS ...
Posted on December 27, 2007
1 comment (latest 11 months ago)
Rakonteto
Posted on December 27, 2007
1 comment (latest 11 months ago)
Masaĝo
Posted on December 27, 2007
Eleganteco de simio
Posted on November 27, 2007
2 comments (latest 11 months ago)
Esperanto, La Granda Aventuro!!!!
3 comments (latest 12 months ago)
Kia surprizo!
Posted on November 19, 2007
3 comments (latest 11 months ago)
<untitled>
Posted on October 27, 2007
HALOVENO!
Posted on October 27, 2007
Glavsaltulo
Posted on October 27, 2007

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 417 visits / 1 vote

Esperanto, La Granda Aventuro!!!!

Tuesday November 27, 2007 at 01:44AM

 


 

La Granda Aventuro!!!!

Kial studi Esperanton? Ĉu oni povas gajni monon per ĝi? Ĝenerale, ne!
Kial uzi nian tempon por labori por ĝia disvastigado?
Bone... ĉiuj, kiuj interesiĝas nur pri aferoj, kiuj donas mono-profiton, tute ne okupiĝas pri Esperanto.
Sed la personoj, kiuj jam evoluis sufiĉe multe por kompreni, ke la vivo ne estas nur mono, facile perceptas la ne-mezureblan valoron de Esperanto.
Ne nur per pano vivas la homo. Ankaŭ ne nur per mono...
Fakte , oni vivas ankaŭ de la belo, de la emocio de eĉ la fantazio kaj revo.
Oni vivas ankaŭ de la aventuro...kaj ĝuste tio, Esperanto povas esti por ni...La Granda Aventuro. Ĝi estas la " Granda Aventuro" de la menso, de la intelekto, de la animo.
Kiam ni komencas paroli Esperanton kun aliaj personoj -precipe alilandanoj - kaj vidas, ke la lingvo plene funkcias, ni povas nur senti veran inundon de plezuro, de profunda emocio, unu-vorte " feliĉon" .
La samo ni sentas, kiam ni legas librojn kaj revuojn aŭ korespondas kun foraj geamikoj kaj eĉ plej forte ni sentas tion, kiam oni gastigas homojn el aliaj landoj kaj ni kapablas interkomunikiĝi kun ili de la mateno ĝis la nokto nur per Esperanto...

Nur personoj, kiuj jam spertis tiajn mirakojn de la homrilatoj povas kompreni -kiom multe ili valoras.
Ĉu vi samopinias?
(Bedaŭrinde mi ne konservis la nomon de la aŭtoro)
Karesema/ Verdkore

 

3 Comments / add your comment?

Reza says:
Mi konsentas kun vi kara Karesema
Posted 12 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Karesema, ni konsentas kun vi kaj sxajnas samentuziasme ni vivas esperante!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Legante tian tekston la mondo sxajnas montri al ni sian pli bonan, pli belan, pli amikan vizagxon . Cxu nur ni esperantistoj tiel sentas?...
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.