Saadi

(GULISTAN, LIBRO III, RAKONTO 23)

Iam mi konis komerciston, kiu havis cent-kvindek kamelojn por transporti varojn, kaj kvardek sklavojn kaj servistojn. Iunokte, en la insulo Kiŝ [1], li alvokis min en sian ĉambron. Dum la tuta nokto li estis maltrankvila kaj ĉiam parolis vantajn parolojn : "Tia varejo en Turkestan, kaj tia varo en Hindostan, kaj tia papero estas la aĉetkontrakto pri tia terpeco, kaj jen garantiaĵo pro tia valoro". Iufoje li diris : "Mi intencas veturi al Iskenderie’n [2], ĉar estas milda ĝia aero" - kaj iufoje : "Ne ! ĉar estas ondplena Okcidenta Maro". Ree li diris : "Ho, Saadi ! alia vojaĝo okazos, kaj, se mi plenumos ĝin, mi travivos la reston de mia vivo, sidante en mia anguleto, kaj tute forlasos komercajn aferojn". Mi demandis : "Kien estos tia vojaĝo ?" Li respondis : "Mi deziras transporti sulfuron el Persujo en Ĥinujon, - mi aŭdis, ke tie estas alta ĝia prezo ; kaj el tie mi transportos ĥinan porcelanon en Rum’on [3] ; kaj orŝtofojn de Rum - en Hindujon ; kaj hindajn ŝtalaĵojn en Halah’on [4] ; kaj vitraĵojn kaj spegulojn de Halab - en Jemen’on ; kaj jemenajn teksaĵojn - en Persujon ; kaj tiam mi forlasos komercajn vojaĝojn kaj sidos por ĉiam en mia vendejo".

Li tiom paroladis pri tiaj melankoliaĵoj, ke fine li perdis la parolpovon. Tiam li diris : "Ho, Saadi ! vi ankaŭ diru parolon pri io, kion vi vidis kaj aŭdis". Kaj mi diris :

"Ĉu vi aŭdas ? - jen dumvoje tra l’ dezerto vasta Ghur [5],
Laca, el kamelo falis homo, kiun sendis vi . . .
Diris : "kio do satigos la okulojn de l’ riĉul’ ?"
Kaj respondis : "aŭ nenio, aŭ la humo de tombej’ ! . . ."

 

Tradukis el la persa lingvo Prof. L.Ĵirkov. el Sennacieca Revuo, 1926

Postnoto : Saadi, unu el la plej famaj persaj poetoj, vivis samtempe de la krucaj militiroj (nask. 1184, mort. 1291). Dumvive li multe vojaĝis, vizitis landojn

[1] En Persa Golfo.

[2] Aleksandrio, la urbo en Egiptio.

[3] La orienta nomo de Bizantio.

[4] La urbo en Sirio (Alepo).

[5] Regiono, proksime de la limoj de Hindujo.