SUR LA PLAĜO SEN ŜI

 

 

 


de Edmo Lutterbach tradukis Geraldo Matto


Sola kaj trista sur ĉi longa strando,
tra kiu ni tre ĝojaj iam iris,
sen vi nenio ravas min tra l’ lando.
Eĉ ne pejzaĝoj, kiujn ni admiris ...


Memor’ min venkas per intensa grando
kaj min doloras! Kion ni aspiris,
tion rekreas mia menskomando
kun interkisoj, kiujn ni deliris.


Maron mi vidas, dum la suno svenas,
kaj lacaj ondoj al ekdormo venas:
Sin movas ir-reir’ indiferente...


Mi okulferme nur atentas tiun
imagon de la milda homo, kiun
mi amis kaj mi amas ardosente!


(El Brazila Esperanta Parnaso)