Karesema Published on November 5, 2009
by Karesema

Karesema's blog

Browse posts
El humursako...Ridu!
Posted on November 11, 2009
dulingva kato!!!!!
Posted on November 11, 2009
2 comments (latest 8 weeks ago)
Voko al francoj!!!
Posted on November 8, 2009
1 comment (latest 8 weeks ago)
Fidela edzo iam, iel kaj ie ajn !!!!!!!!!
Posted on November 6, 2009
7 comments (latest 7 weeks ago)
Mesaĝo pri Ivo Lapenna.
2 comments (latest 8 weeks ago)
Mi mortos pro spinkancero.
Posted on November 5, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
URĜA Alvoko al infanoj novembre 2009
Posted on November 5, 2009
Miskompreno!
Posted on November 4, 2009
11 comments (latest 2 months ago)
Juna dancistino
Posted on November 3rd, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 91 times

Mesaĝo pri Ivo Lapenna.

Thursday November 5, 2009 at 05:58PM


Ivo Lapenna
Ivo Lapenna

Transsendante. ...




5/11/09, Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto <
oficejo@eventoj. hu> escreveu:


De: Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto <
oficejo@eventoj. hu>
Assunto: ret-info: Mesaĝo pri Ivo Lapenna


Mesaĝo pri Ivo Lapenna

Prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987), kies centjariĝon ni festas la 5-an de novembro en 2009, estis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita Esperanto-movado. Oni ofte ligas lian esperantistan karieron specife kun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties modernan institucian formon. Sed lia kontribuo al la Movado superverŝas la limojn de tiu institucia identeco.

Lapenna estis la plej elstara oratoro en la historio de la lingvo. Lia verko "Retoriko", kiu instruas la arton de parola persvadado, vicas inter la klasikaĵoj pri tiu temo en iu ajn lingvo. Liaj paroladoj restas modeloj ofte aŭskultataj de sinsekvaj generacioj. La sukceso de lia retoriko en Montevideo en 1954 estis venko ne nur por UEA, kiun li tie reprezentis, sed ankaŭ por la parola persvadado, la sola akceptebla batalilo en serioza batalado por la paco. Li multe laboris ne nur por akceptigi kaj fortikigi la demokratian metodaron, sed ankaŭ specife por pliakrigi la retorikon kaj plivastigi la kapablon de publikaj agantoj efike uzi ĝin. Multaj el ni ne memoras, ke li ankaŭ fake okupiĝis pri la evoluigo de nia lingvo: en la Simpozio pri ata/ita, libroforme organizita de la eldonejo Stafeto, gramatikistis kun aliaj gramatikistoj ankaŭ Ivo Lapenna, tute kapable kaj senglite.

Tamen kompreneble li specife apartenis al tute alia fako: li estis grava fakulo pri la internacia juro, kaj ĝuste surbaze de tiu sia faka kono li muldis la postmilitan laborlinion de UEA. Lia sinengaĝo sur la tereno de la homaj rajtoj kreis apartan profilon ne nur por UEA, sed ĝenerale por la Esperanto-movado de post la dua mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA jam ekde 1947 - unu jaron antaŭ la formala adoptiĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Unuiĝintaj Nacioj - enstatutigis la principon, ke la respektadon al homaj rajtoj UEA rigardas kiel nepran antaŭkondiĉon por siaj laboroj.

Al la hodiaŭa generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj, kiuj en la batalo por konservi la malfortajn lingvojn kaj kulturojn emfazis la koncepton de lingva genocido kiel juran batalilon. El la perspektivo de la juro li prezentis analizon de la lingva geopolitiko kaj bazis sur tio la pledadon por Esperanto kiel justa solvo. La principoj de tiu analizo akiras pli ĝenerale agnoskatan gravecon hodiaŭ, kiam multaj komentantoj iom post iom agnoskas la valoron de moralaj (anstataŭ nur de pragmatikaj) konsideroj en la agado sur la monda scenejo, kaj kiam la voĉoj de la neregistaraj organizaĵoj kiel portantoj de tiuj moralaj valoroj - foje opozicie al la foje senmoralaj ŝtataj sistemoj - plifortiĝas en la internaciaj institucioj.

Mi ne volas en tiel grava jubilea momento paroli ĉefe pri la UEA-kariero de figuro, kiu tiel elstare skulptis tutan ĉielpejzaĝon por la lingvanaro kiel tuto: tro mallarĝe limigi lin al nia asocio donus la impreson, ke ni volus iel ŝteli lian vizaĝon por ni! De LPLP (kiu en lia tempo havis la pranomon "La Monda Lingvo-Problemo" ) ĝis la serio Oriento-Okcidento, de la dumkongresa oratora konkurso ĝis la roterdama oficejo de UEA, tiom da institucieroj de nia asocio atestas lian ĉarpentistan lerton, ke ni prefere ne eku pri tiu temo, sed lasu al la tuta esperantista publiko, sendiskriminacie pri asocia aparteno, aplaŭdi la memoron de tiu homo, kiu donis al ni plej da kialoj por aplaŭdi! Li estis unu el tiuj malmultegaj, pri kiuj eblas tute sincere kanti, "La mond' aliiĝos, la temp' pasos for/ sed vivos eterne pri ili memor'."

Probal Dasgupta
prezidanto de UEA

gk de UEA

ndlr: Foto pri Lapenna:
http://www.ivolapen na.org/index/ lapenna_farve. jpg


fonto: Ret-Info
http://www.eventoj. hu


Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontig xoj - Detala listo ĉe:
http://www.eventoj. hu

2 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch says:
Estas tre grave omaĝi tiel grandan Esperanto-gvidanton.Estas ĝoje, ke oni almenaŭ privatan eldonon de pm. mendi. Estus pli bone jam antaŭ tri jaroj pensi pri tio kaj proponi ŝtatan poŝtan eldonon.( La poŝtmarko estas montrita en la Grupo de "Esperanta Kolektado".
Sincere via Stanislavo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Estis mia celo, kara Stanislaw..ke ĉiu esperantisto en nia Ipernitio-komunumo almenau legu tiun ĉi artilokon .
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...