|
| Suzan Boyle |
Certe tiu ĉi verko far de mi, estas produkto de forta emocioplena sento.Ĵus mi spektis videon ĉe youtube pri Suzan Boyle senlaborulino kiu partoprenis programon por talentoj de kantistoj nome Britain's Got Talent.Oni legas de ĵurnalo al ĵurnalo kaj eĉ en la reto, ke tiu ĉi simpla mezaĝa sinjorino furoras ĉe la plej spektataj videoj el Youtube. Tio interesis min kaj mi vizitis youtubon por memkonstati. Dirite kaj farite! Mi havis fortan emocion.
Ŝi kantis per ĉarma kaj melodia voĉo la muzikon “I dreamed a dream”(“Les miserables").Post la unuaj strofoj da kantado, ŝi ekemociis ĝis larmoj la aŭskultantojn kaj forte impresis la programokomitatanojn. Tamen ne estis nur pro tio, la kaŭzo de mia absoluta emocioplena sento.Ne nur ŝia voĉo tuŝis mian koron..sed ankaŭ la lecionon de tiu fakto.
Verdire estas, ke Suzan nek bela , nek ĉarma kaj mezaĝulino, ne estas tipa modelo de angla kantistino. Kaj pro tio...kaj nur pro tio..la publiko kaj la juĝistoj de la programo ne fidis je ŝia kompetenco.Ili tute kredis je fiasko ŝia.
Ili, ĉiuj havis ŝokon....surprizonnnnn...grandan surprizon..ĉar kiam ŝi ekis kanti..ŝi kantis kiel anĝelo.
Tiu okazaĵo havas seriozan moralon.
" Ne juĝu aliulon nur rigardante sian aspekton... permesu , ke li aŭ ŝi montriĝu al vi unue."
" Ne rigardu kun okuloj diskriminacia".
" Por juĝi, ĉu la libro estas aŭ ne bona ...ne sufiĉas nur rigardi la frontpaĝon".

Kelkaj vortoj de “I dreamed a dream” laŭ portugala traduko..mi klopodis traduki al Esperanto parton de tiu.
Mi sonĝis sonĝon
Pro la tempo, ĝi jam finiĝis.
Kiam la espero estas valora
Kaj vivi valoris la penon
Mi sonĝis, ke tiu ĉi amo
Neniam mortos.
http://www.youtube.com/watch?v=uk2yIqBfb_I
Spektu ĝin!
Send a message
Search for a member

Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Tamen ni ne havas tempon ĉion ekzameni kaj do juĝi kun ŝanco de sukcesa, bona juĝo.
Jes, oni provadu.
Iu diris al mi: vi devus havi prioritaton.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
Karesema replies:
Brakumon, Blazio!