Post longa paŭzo nun denove estas havebla la filmo "La patro", brazila
filmo surbaze de japana manuskripto, tute en Esperanto. La eldonejo de
la filmo estas Imagu, kiu jam iĝis konata pro la eldono de la filmo
"Gerda malaperis" de Claude Piron.
Tute kontraste al "Gerda Malaperis" tiu ĉi filmo "La Patro" ne direktas
sin al komencantoj, sed estas filmo konsistante ĉefe el "normalaj"
dialogoj. Patro, kiu forlasis sian familion antaŭ multaj jaroj, subite
revenas. Ĉu liaj infanoj akceptos lin?
La filmo estas eldonita sur DVD-disko. Eblas mendi ĝin per la jena rekta
ligilo
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=kikuti+patro
aŭ respondante tiun ĉi mesaĝon.
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Mi tre ŝatas tiun produktadon. Ĝi komprenleble ne estas perfekta, sed ĝi estas heroa faraĵo kaj same vindinda.
La fino estas tre interesa. Evidente oni ne estu stulta atendi holivudaĵon kun centmiliona buĝeto!... Do dirinte tion, mi forte rekomendas! :-)
PS: mi ne memoras sur kiu japanaĵo la filmo baziĝis. Ĉu vi povas diri, Karesema?