Malavara riĉulo
de Marjorie BOULTON
Al Julio Baghy
| Nenion havis vi, kaj ĉion donis; en neÄťo siberia, koro-varmon; sanigan spriton, respondigan ĉarmon kie banalaj vivoj monotonis. Vi venis, kien iu vin bezonis, kareson donis aĹ kunsentan larmon; vi amis nin, malican homan svarmon, amadis daĹre, kiom ajn vi konis. Nenion havas vi, sed riĉon sentan posedas vi, disdonas el la koro: brilajn smeraldojn, vian art-genion; principojn, ligilaron lumarÄťentan; sinceron, kiu veras kiel oro; amokuraÄťon kiel uranion. |
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio