Sankta Nokt'

(Stille Nacht)

Paca nokt', sankta nokt',
Brila lum' sur la mont';
Jen la Infano kun ama Patrin';
Dolĉe Ŝi flustras lulante Lin,
"Dormu en ĉiela trankvil',
Dormu en ĉiela trankvil'."

Paca nokt', sankta nokt',
Tremas ŝafistoj pro la vid';
Gloro fluas en fora ĉiel';
"Haleluj'" kantas ĉiu anĝel',
"Venis Kris', la Savanto,
Venis sanktega hel'!"

Paca nokt', sankta nokt',
Dia fil', pura bril';
Am' radias de sankta mien';
Jen tagiĝ' de savanta ben'
Pro naskiĝ' de l' Sinjoro,
Pro naskiĝ' de l' Sinjor'.