Ĉina vivo en la pasintaj 50 jaroj

de PANG NAIYING

ESTAS agrable, se vi amikiĝas kun kelkaj maljunuloj en Pekino, kaj sidante en ilia korto kaj trinkante teon, aŭskultas iliajn rakontojn pri ilia infaneco. Iu diris, ke la praavo de lia praavo jam vivis ĉi tie kaj tiam Pekino ne estis tiel granda kiel nun kaj ĉi tie ne estis tiel multe da domoj kaj veturiloj. Alia diris, ke lia avo kune kun li vizitis teatron. Neniu sciis tiam, kio estas televidilo, kaj oni ĉiam kontente ĝuis operon en teatro. Tria diris, ke iafoje li kune kun la patro iris eĉ 15 km por aĉeti kandizitajn kratagfruktojn... Ili senĉese rakontis kaj la apudstarantaj kun intereso aŭskultis. Foje mi notis la rakontojn kaj nur tiam mi konsciis, kiel enhavoriĉaj kaj valoraj estas tiuj rakontoj.

Iliaj rakontoj estas simplaj kaj koncernas nur la ĉiutagajn aferojn, tamen ili spertis multe. Se vi ligas iliajn vivspertojn kaj ĉiujn bagatelojn, vi trovos, ke en ili estas multe da aferoj, kiuj nedisigeblas de tiu ĉi urbo, de tiu ĉi lando, kiu nutris ilin.

PRINTEMPA FESTO

Mi vizitis ilin antaŭ la Nacia Festo, t.e. la l-a de oktobro 1999, la 50-a datreveno de la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Maljunulo Jiang Hang rakontis al mi pri la Printempa Festo.

"En la infaneco mi forte deziris la Printempan Feston. Mia patro diris, ke estas malfacile por ni malriĉuloj pasigi la feston, tamen mi ankoraŭ ŝatis la feston. En la ordinaraj tagoj ni vivis mizere kaj en la Printempa Festo ni havis bongustajn manĝaĵojn, ĉar la Printempa Festo estas plej grava por la ĉinoj." Li daŭrigis: "Ni festas ĉiujare la Printempan Feston, sed ni neniam forgesos la Printempan Feston de 1949, ĉar tiujare ĉinoj liberiĝis. Tiam stariĝis la ĉina popolo kaj por ĉiam forpasis la jaroj, kiam eksterlandanoj laŭvole tiranis la ĉinan popolon kaj ĉe la pordo de ĉinaj parkoj pendis ŝildo kun la vortoj 'Estas malpermesite eniri por la ĉinoj kaj hundoj.' De 1949 la imperiistoj ne plu rajtas laŭvole mortigi, bruligi kaj postuli de Ĉinio koncesion kaj kompenson... Tiun Printempan Feston ni pasigis kontente, kun bona humoro. Tiutage ni salutis unu alian tiel: 'Finfine la mizero for!' Antaŭe laŭ la malnovaj moroj virinoj ne povis eldomiĝi, sed tiun tagon ili samkiel la viroj dancis kaj kantis eksterdome."

Antaŭvespere de la festo oni laŭkutime preparis ĝjaŭzi-ojn. Ĉar mankis viando, la knaboj estis iom malbonhumoraj, kaj la gepatroj do konsolis: "Ni estos pli feliĉaj en la venonta jaro." En la 50-aj jaroj la vivo estis multe pli feliĉa ol antaŭe, tiam ĉiuj familioj havis viandon, kokon kaj fiŝon. Manĝinte bongustajn pladojn, oni pasumis en foirejo, kie vendiĝis diversaj pekin-gustaj etmanĝaĵoj, sekaj fruktoj, diversaj ludiloj, kiaj kajto, argila pupo kaj tola tigreto. Tie estis ankaŭ ĵonglado...

En la 60-aj jaroj la ĉina loĝantaro kreskis rapide, kaj la landon atakis naturaj katastrofoj dum 3 jaroj, pro kio oni havis materian malfacilegon. Kvankam oni aĉetis multajn objektojn per kuponoj, tamen oni ankoraŭ deziris la Printempan Feston, ĉar por la festo oni havis pli da kuponoj por oleo kaj viando kaj ankaŭ povis havigi al si fajnajn farunon kaj rizon, sunflorajn semojn, arakidon, bombonojn k.a.

La malfacilo daŭris ĝis la fino de la 70-aj jaroj. Ĉinio turnis la atenton sur la ekonomian konstruadon kaj komencis praktiki la politikon de pordmalfermo kaj reformado. En la 80-aj jaroj la materia vivo fariĝis pli kaj pli bona, dume la diversaj kuponoj estis ne plu uzataj. Oni povis havigi al si ĉion, kion oni deziris. Oni diris, ke la loĝantoj pasigas ĉiun tagon kvazaŭ la Printempan Feston, sed en la tago de la festo ili ne sciis, kion ili preferas. Ĉiuj familioj ekhavis fridujon kaj lavmaŝinon kaj la dommastrinoj ne plu ĉagreniĝis pro putro de la superfluaj manĝaĵoj kaj malforto antaŭ multe da malpuraj vestoj. En la malnova Ĉinio nur en la Printempa Festo la infanoj havis novajn vestojn, sed nun ili ĉiuj estas dorlotataj de la gepatroj kaj havas multe da novaj vestoj. En 1983 la ĉinoj ekhavis novan ĝuon, t.e. spekti la Amuzan Vesperon de la Printempa Festo elsendatan de televizio, prepari ĝjaŭzi-ojn kaj maldormi la tutan nokton por bonvenigi la novan jaron.

En la 90-aj jaroj la ĉinoj havas pli kaj pli plezuran vivon. Multaj ĉinoj ĝuas familian festenon en restoracio, telefone salutas anstataŭ vizito kaj sendas novjarajn salutvortojn per reto... Kaj la plej modernaj salutvortoj estas "Sanon kaj longan vivon!" Pli kaj pli da homoj ludas bovlingon en sporthalo, ĝuas muzikon en koncertejo, faras ekskurson... Iu ĉiĉerono diris, ke en la Printempa Festo de 1995 lia familio vojaĝis al la bela tropika arbaro en Xishuangbanna, Yunnan-provinco. Antaŭe oni elspezis ĉefe por manĝado, sed nun la koncepto ŝanĝiĝis kaj oni elspezas ĉefe por amuzoj.

FORGESITAJ LABOROJ

La 86-jara maljunulino Wen Xin vivis jam 55 jarojn en Baizi-strateto. Nun ŝiaj genepoj sin okupas pri preparo de reklamoj, disvolvo de softvaroj, oferto de asekuro, anonco de TV-programo k.a. Pri tio la maljunulino diris: "La epoko ŝanĝiĝis kaj modiĝis ankaŭ la profesioj, kiujn ni ne sciis antaŭe."

Wen Xin naskiĝis en riĉa familio. Kvankam ŝi lernis en la infaneco kaj estas lerta en verkado de poemoj kaj prozaĵoj, tamen la tutan vivon ŝi mastrumas la domon. Ŝi diris, ke en tiuj jaroj al Ĉinio mankis naciaj industrio kaj komerco kaj postiĝis edukado, scienco kaj tekniko. Ŝia edzo, unu el la plej fruaj ĉinaj elektraj inĝenieroj, studis en Francio, kaj reveninte en Ĉinion, li povis projekti nur cementan stangon por transsenda lineo, la plej fruan en Ĉinio. Koncerne la neklerigitajn najbarojn, ili laboris aŭ kiel kulio aŭ kiel kolportisto.

La avo de Liu Mu siatempe estis rikiŝisto. Kaj en la ventaj kaj en la pluvaj tagoj li devis kurete transporti klientojn. Tiam en Pekino vivis 2-3 milionoj da loĝantoj kaj estis nur 6 tramvojoj, tial la riĉaj veturis ĉefe per rikiŝo, dum la malriĉaj piediris. Tiam en Pekino estis specialaj transportistoj de karbaj buloj, ĉar ili ĉiam estis nigraj de la laboro, tial oni nomis ilin karbaj nigruloj.

Wen Xin diris al mi, ke antaŭ duonjarcento en Pekino estis tre malmulte da akvotuboj kaj tiam en ŝia strateto estis nur unu akvokrano, kiu estis en ŝia hejmo, dum aliaj devis aĉeti trinkakvon. Tiam estis specialaj laboruloj, kiuj transportis akvon el rivero kaj vendis ĝin al loĝantoj. Tiu laboro estis peza, tamen pli bona ol feko-transportistoj, kiuj plejparte estis bankrotintaj kamparanoj, migrantaj en Pekinon. Ili ĉiam kun peza sitelo sur la dorso purigis necesejojn en Pekino. Tiam estis ankaŭ aliaj laboruloj, kiuj flikis vestojn, riparis difektitajn bovlojn kaj potojn, aĉetis kaj vendis malnovajn litkovrilojn ?tiam post vintro iuj malriĉaj familioj estis devigitaj tuj vendi la vatitajn litkovrilojn por vivrimedoj kaj aŭtune aĉetis malnovajn vatitajn litkovrilojn por pasigi vintron.

En la malantaŭa strateto vivis malriĉa vidvino-flikistino. Ŝi mem uzis la kolektitajn vestojn kaj ŝia filo kolektis ne plene konsumitajn karbajn bulojn, kiujn ŝi vendis kontraŭ iom da moneroj. Multaj knaboj en la strateto kolektis tiajn karbajn bulojn.

Tiam multaj migrante laboris sur strato: barbiroj, merceristoj, ĉifonistoj, akrigistoj de tondiloj kaj tranĉiloj... Ili kriis por allogi klientojn kaj en ilia kriado senteblis tristo. Tiu sceno estis longe vidata en la urbo. Wen Xin diris, ke ankaŭ tiuj migrantaj laboruloj estis bankrotintaj kamparanoj. Nun estas tre malmulte da homoj, kiuj mem tajloras, tial oni ne bezonas akrigistojn de tondiloj kaj tranĉiloj. Kaj hodiaŭ oni tre hazarde renkontas tiajn homojn, kiuj facile rememorigas pri la pasinteco.

Wen Xin rakontis al mi pri la posteuloj de siaj malnovaj najbaroj: "Ili ĉiuj bone laboras. La maljuna batatobakisto havas tri nepojn kaj du el ili nun studas alilande kaj la tria estas lerta kuiristo. Nepo de la flikistino laboras en eksterakomerca departemento kaj posteulo de la rikiŝisto nun estas taksiisto...

NOVA VIVO

Maljunulo Jia Yu rakontis al mi sian familian historion. Sen lia konigo eble neniu sciis, ke li, laboranta en la centro de dokumentoj kaj informoj sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, iam servis en armeo: En la tempo de la nacia krizo li, sangvina junulo, havis nenion alian rimedon krom forlasi la studon kaj militistiĝi.

"Mia unua filino naskiĝis en la milita jaro 1943, kiam mia edzino kuris jen tien jen ĉi tien por eviti militfajron. Post akuŝo ŝi ĉiunokte dormis sen demeti vestojn por povi kiel eble plej rapide forkuri en aeratako. Tiam en nia kofro estis ekskluzive urintukoj..." Poste, kiam denove kuniĝis la geedzoj, la edzino ploris, plendante, ke la edzo ne prizorgis la familion.

"Ĉu la familio povas esti sekura, kiam la landon minacas pereo?" Jia Yu forte malamas la militon kaj deziras pacon. Li diris, ke post naskiĝo de la nova Ĉinio li ekhavis familion en la vera senco. Poste li ekhavis pli da infanoj, ankaŭ kiuj edziĝis aŭ edziniĝis kaj havas infanojn. Post naskiĝo de la nova Ĉinio lia familio iam havis 19 membrojn. "Ni loĝas ankoraŭ en la malnova domo. Ĝi estas malgranda, tamen ni vivas feliĉe. En la granda familio ĉiam estas granda harmonio," li diris.

Li ofte diris al siaj infanoj: "Antaŭe, kiam nia patrujo estis minacata de danĝero, la familianoj disiĝis, kaj post liberiĝo la loĝkondiĉoj estas portempe malbonaj, tamen la vivo stabila. Mi estas memfida venki la malfacilojn kaj krei novan vivon." Li diris ankaŭ, ke la familia harmonio utilas al kreskado de la infanoj. Ili finis sian studon en universitato kaj iuj el ili daŭre studis kiel esplor-studentoj. Nun ili fariĝis inĝenieroj aŭ profesoroj. S-ro Jia estas kontenta pri ĉio ĉi tio.

5 el la gefiloj de Jia poste aĉetis grandan loĝdomon. Ili ofte vizitas siajn gepatrojn kunportante diversajn manĝaĵojn. Ili diris: "La sano kaj longa vivo de la gepatroj estas nia feliĉo." Por pliigi la koheremon de la familio gesinjoroj Jia ĉiujare okazigas familian artan festivalon. Tiam ĉiuj familianoj faras fotadon, papertondadon, pentradon kaj kaligrafadon por la familia konkurso. En la tago, kiam mi vizitis la familion de Jia, li skribis grandan ideogramon kun la signifo de familio kaj poste ĉiuj aliaj familianoj skribis la saman ideogramon kaj fine ili kune kantis "Feliĉa familio plena de amo".

Jia diris, ke kie estas amo, tie estas harmonio kaj paco; kiel statas la familio, tiel statas ankaŭ la lando kaj la tuta homaro.