Homo feliĉa, estas homo kiu ĝenerale akceptas la aliajn sen kompari ilin al si mem. Akcepti la diferencojn estas pruvo de maturiĝo. La homa individualeco de la nuntempa epoko postulas de ni, pli kaj pli da konscia pripenso, por ke ni ne falu en amaran solecon. Homoj bone kunvivas, se ili toleras unu al la aliaj. Kaj krom tio... tiu kiu volas pace, harmonie kunvivadi kun la homoj devas respekti la rajtojn de ĉiu kiel se la rajtoj estus via. Nur rigardi la propran umbilikon...estas rigardo blinda. Ne ekzistas limoj por estimo kaj konsidero al iu. Certe la mondo pli trankvile moviĝus , se la homoj forĵetus for la egoismon. Diru "Ne" al la ekskluziva memamo... Agu altruisme....bonfartigu la aliajn!