KIEL MI FARTAS



Se iu min demandos, ĉu mi fartas bone,

Bonege! – mi respondos, tute senrezone.

Kaj artretismo, astmo, kaj tre pala vango,

Malforta pulso, plenkolesterola sango..

Suferas mi je koro, parolas penspire,

Sed laŭ mia aĝo – bone – onidire.

Bastonon mi bezonas por ke povu iri

Kaj ĉiam facile voj-celon akiri.

Sendormecon nokte daŭran mi suferas,

Sed kiam tagiĝas, mi eĉ ne koleras.

Memor’ min petolas, turmentas vertiĝo,

Sed mi fartas bone – malgraŭ maljuniĝo.

De l’ versaĵo mia alvenas esenco

Pri la maljuneca trista malpotenco.

Pli bone ja tiam konsenti doloron

Ol per malforteco ĉagrenigi koron.

Do pri via sorto ne tro bona ĝuu

Kaj pri via sano neniun enuu.

Maljuneco ora – ofte oni diras –

Bonan enlitiĝon ĉiam mi aspiras...

En skatol’ oreloj, dentoj enakviĝas,

Sur tablo okuloj antaŭ mi vekiĝas.

La obseda penso ankoraŭ alvenas:

Estas ĉiuj partoj kiujn mi elprenas?

Dum la juna aĝo , mi diras humile,

Kuri kaj kliniĝi estis ja facile.

En mez-aĝo provu al fortoj turmenti:

Tutan nokton danci, laciĝon ne senti.

Sed dum maljuneco ŝanĝiĝos afero:

Promen’ al vendejo, revene.. sufero.

Konsilo por ĉiuj en pli olda aĝo :

Kapon levu supren, ridanta vizaĝo.

Ĉiujn viajn partojn kolektu momente,

Gazet’ nekrologojn tralegu atente:

Kiam via nomo tie ne presiĝas,



Do certe vivanta dume vi troviĝas.





( Esperantigis : J. Zych )