About this blog

  • 71 posts
  • 4711 visits

» add a comment?

may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

May 16, 08

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

Fonto: Libera Folio

 

 

La unua Lingva Festivalo en Ĉinio allogis pli ol 13.500 ĉeestantojn, kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj prezentitaj kaj instruitaj ĉe la festivalo. Laŭ la direktoro de la festivalo, Dennis Keefe, kredeble estis atingita nova monda rekordo pri kvanto de Esperanto-kursanoj dum unu aranĝo. Al la sukceso de la aranĝo grave kontribuis la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, Cui Jian Hua. Laŭ ŝia propono la universitato nun volas dungi instruistojn, kiuj krom sia gepatra lingvo povas aldone instrui Esperanton.

 

La unua Lingva Festivalo de Ĉinio, okazinta ĉe la prestiĝa Universitato de Nanjing, restos en la historio de Lingvaj Festivaloj kiel epokfara evento. Pli ol 70 lingvoj kaj dialektoj, pli ol 250 kursetoj, kaj sume 13 547 gelernantoj la 10-an kaj 11-an de majo. La ununura lingva festivalo komparebla je nombro de ĉeestantoj estas tiu de Tours (Francio) en la jaro 1997, kie ĉeestis iom pli ol 3 600 gelernantoj, nura kvarono de la ĉina lingva festivalo.

Por vidi ĉi tiun unuan Lingvan Festivalon en Ĉinio en perspektivo, eblas kompari la 13 547 ĉeestantojn kun la rezultoj de la unuaj Lingvaj Festivaloj en Francio kaj en Rusio. En la unua lingva festivalo de Tours en 1995 estis 789 ĉeestantoj, dum en tiu de Ĉeboksaro de Rusio en 1996 estis 150.

La lingva festivalo de Nanjing estigis multnombrajn artikolojn kaj raportojn en la ĉinaj amaskomunikiloj. Almenaŭ naŭ ĵurnalaj artikoloj, radiaj elsendoj, kaj kvin televidaj programoj en kiuj pluraj esperantistoj parolis. En la amaskomunikiloj ĉi-semajne en Nanjing kaj en la regiono la vorto Esperanto estis favore menciita multfoje. Por eble milionoj da ĉinoj estis la unua fojo aŭdi pri Esperanto.

El la 72 lingvoj kaj dialektoj instruataj, Esperanto estis la dua lingvo de la Festivalo. Laŭvice la plej ofte vizitataj kursoj inkluzivis la anglan kun proksimume 2 000 vizitantoj, Esperanton kun 1 462, la korean lingvon kun 1 249, la francan kun 1 153, la japanan kun 1 043, la araban kun 638, kaj la hispanan kun 530. Sed la publiko ankaŭ interesiĝis pri multaj aliaj lingvoj, kaj preskaŭ ĉiuj lingvoj kaj dialektoj havis dekojn da gelernantoj.

Rilate Esperanton estas signifoplene, ke eble estas rekordo la nombro de personoj kiuj ĉeestis provlecionojn de la Internacia Lingvo. Antaŭ okdek jaroj, la fama instruisto Andreo Cseh iam atingis ducent kvindek personojn en tago de provlecionoj, sed neniam en la historio da Esperanto oni vidis tiom da novaj spertantoj de nia lingvo. Verŝajne ĉiu el la tri ĉefaj instruantoj de la esperantaj kursoj por plenkreskuloj, Augusto Casquero, Michel Fontaine kaj Peng Zhenming, superis la rekordon de Cseh.

Por realigi tian grandan lingvan festivalon, kunlaboris granda nombro de volontuloj. Entute pli ol 300 personoj laboris dum la Festivalo: pli ol 100 instruantoj, proksimume 100 personoj ĉe standoj ekster lingva festivalejo, kaj pli ol 150 volontulaj studentoj de la Universitato de Nanjing. Entute pli ol 20 Esperantaj volontuloj partoprenis, kaj multe el ili venis el foraj urboj por partopreni. Lingvaj prezentantoj de Esperanto inkluzivis Augusto Casquero, Michel Fontaine, Neĝeta, Xia, kaj Peng Zhenming. Dennis Keefe, la direktoro de la ĉina lingva festivalo, ne povis instrui Esperanton laŭplane, ĉar li devis anstataŭi iun anglan instruiston kiu lastminute rompis al si la genuon!

Ke Esperanto estis la dua plej ofte ĉeestata lingvo de la lingva festivalo ne okazis hazarde. Por la unua fojo en la 14-jara historio de Lingvaj Festivaloj, Esperanto estis la ĉefa sponsoro de la lingva festivalo! En laretejo por la Ĉina lingva festivalo oni vidas tiun sponsoradon. Krome, sur ĉiu afiŝo oni vidis la esperantan sponsoradon pro la flago de Esperanto. Dum la malferma ceremonio Dennis Keefe parolis Esperante kaj Cui Jian Hua, vic-estro de la fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing kaj ĝenerala direktoro de la lingva festivalo, tradukis ĉinen. Por multaj ĉinoj tiu parolado estis unua kontakto kun la Internacia Lingvo.

Krom la strategio realigita de Cui kaj Keefe, la loka grupo de Esperanto starigis tutan kroman strategion por venigi ĉeestantojn rekte al la kurso de Esperanto. Unue, ili faris kaj pagis fotokopiojn de la ĝenerala horaro kaj metis mencion en la marĝeno pri kursoj de Esperanto. Due, ili fiksis al la horaroj per krampetoj malgrandan varbfolion pri Esperanto kaj ĝiaj kursetoj. Trie, ili enmanige disdonis tiujn horarojn kaj varbfoliojn al la miloj da venintoj al la festivalejo.

Aldone al tio, dum la kursetoj de Esperanto, la loka grupo, la Jiangsu Esperanta Asocio, disdonis specialajn kuponojn por postaj kursoj de la Internacia Lingvo, kaj en la lasta tago disdonis eĉ aliĝilojn rekte al la partoprenantoj de la kursoj de Augusto, Michel kaj Peng.

La efiko de la sponsorado kaj de la celstreba apliko de la principoj de merkatiko kaj strategio far la loka Esperanta grupo klare videblas. Entute 385 personoj aliĝis al postaj Esperantaj kursoj! Pro tio devis esti organizita tuta Esperanta semajno sekve al la lingva festivalo. Dum tiu semajno specialaj kursoj de Esperanto, de tri horoj, estos speciale instruataj en la Universitato de Nanjing. Tamen estas probable, ke ne multe el tiuj personoj restos, pro la simpla fakto, ke la ekzamenperiodo de studentoj baldaŭ komenciĝos, kaj multaj el tiuj novaj lernantoj nun diplomiĝas aŭ doktoriĝas pri diversaj temoj. Tamen por tiuj kiuj restas, aliaj longdaŭraj kursoj disponeblos.

Aparte okulfrapa estas la fakto, ke plejparte tiuj novaj gelernantoj estas junaj, kaj ofte tre altnivele edukitaj. Kelkaj el ili volas daŭrigi siajn studojn eksterlande en universitatoj kiel Princeton, Berkeley, Harvard, kaj alie. Vere estas bela ŝanco por Esperanto trovi tiajn personojn nun. Ankaŭ inter la 385 interesatoj estas personoj kiuj jam interesiĝas pri la ideo instrui mem Esperanton. Tiu nova intereso faros bonan bazon por venonta esperanta laboro.

Kaj ĝuste tian laboron volas la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, S-ino Cui, kiu respondecas pri pli ol cent fremdlingvaj instruistoj, inkluzive tiujn de la angla, hispana, franca, germana, rusa, japana kaj korea. Nun la Universitato volas dungi venontece profesorojn kaj instruistojn kiuj povas instrui kaj sian denaskan lingvon kaj kiuj povas aldone instrui Esperanton.

Tiu dunga strategio kunrilatas kun aliaj flankoj de ŝia strategio: krei plurajn programojn kiuj utiligos Esperanton kiel kernon. Ekzemple, ŝi jam preparas proponon por tutjara, 500-hora studo de Esperanto por faciligi la lernadon de eŭropaj lingvoj por ĉinoj. Ŝi ankaŭ pristudas la eblon lanĉi novan programon pri turismo, utiligante Esperanton. Kaj finfine, iuj nun parolas pri la eblo starigi universitatan centron por eduki kaj trejni esperantajn instruistojn por tuta Ĉinio en Nanjing.

Ĉiukaze, la neatendita sukceso de la Unua Lingva Festivalo de Ĉinio subite kreis novan etoson kaj novan energion por lanĉi novajn projektojn pri Esperanto en Ĉinio kaj en Azio. La venontaj jaroj montros ĉu tiuj projektoj sukcesos aŭ ne. Kiel por Lingva Festivalo, bezonatas multe da laboro por sukcesigi belajn planojn.

Kunlaboris kaj raportis: Augusto Casquero, Dennis Keefe, Michel Fontaine, Cui Jian Hua, Peng Zhenming.

Foto: Xinhua
 

© Published at 13:07 ( 0 comments / 31 visits )
This post is public

May 12, 08

Mi 'stas poeto

Eŭgeno Belonenko

Mi 'stas poeto

Mi 'stas poeto. Mi 'stas organo
De l' monda korpo, kaj bonas famo:
Dolori per la premanta verso
Pri homa «mio» kaj universo.
Sed mi min sentas en ĉiu horo
Operacienda apendico.

© Published at 14:41 ( 1 comment / 56 visits )
This post is public

May 7, 08

NI

 

 


 


Ni estas du

aŭ ĉu ni estas unu?
 
Multfoje,
 
kontraŭe al la baza leĝo de la Fiziko,
 
mi sentas ke ni okupas la saman lokon en la spaco!
 
Pasinteco,
 
nuntempo
 
kaj
 
estonteco
 
perdiĝas
 
en la eterna momento
 
de la esto kaj de la ekzisto.
 
Mi ensorbas viajn pensojn,
 
viajn gestojn,
 
viajn manierojn
 
kaj eĉ en la malkonsentoj
 
kaj en la diferencoj
 
nenio surprizas min!
 
Estas kvazaŭ mi kontaktus ion,
 
kio jam ekzistas ene de mi mem.
 
Finfine,
 
ĉu ni estas du aŭ ni estas unu?
 
Tio tute ne gravas.

Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro
Esperantigo: Aloísio Sartorato.

 

 
© Published at 11:52 ( 0 comments / 65 visits )
This post is public

May 6, 08

RIDU...

 

 

Logike

- "Patro, ĉu la instruisto povas min puni por io, kion mi ne faris?"
- "Certe ne, mia filo!"
- "Nu, mi ne devas fari mian lecionon."

Dentoj

- "Ĉu vi havas ankoraŭ ĉiujn dentojn, mia sinjorino?"
- "Kial vi demandas tiel strange, mia sinjoro?"
- "Ĉar mi ne povas kompreni, kiel en tiel malgranda buŝo 32 dentoj trovas lokon."

Pripensado

- "Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?"
- "Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon da du tagoj por pripensadi."
- "Ho malsaĝulino! Dum du tagoj  li ankaŭ ja povos pripensadi."

La Estinteco

- "Ĉu vi efektive ne edziĝos je fraŭlino Tereza? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela."
- "Sed ŝia estinteco..."
- "Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura."
- "Ho amiko, tion ĉi mi kredas; sed ĝi estas tre longa..."

© Published at 17:10 ( 0 comments / 39 visits )
This post is public

May 6, 08

Kanto de l' Ekzilo

Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.*
Birdoj tie ĉi kantantaj,
tiel ne belsonas ja.

Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaro pli da vivo,
pli da amo en la koroj.

Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.

 

Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.

 

Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!
Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.

 

Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
kie kantas sabia'.

 

* Sabiao estas fama brazila birdo.

Verko: Gonçalves Dias
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz

 

© Published at 17:07 ( 2 comments / 44 visits )
This post is public

May 6, 08

PERLOJ

 

Portreto

Esperantistoj
Ni esperantistoj, silente, tradicieme, konservative laboras en nia propra formikejo, ekster la granda brua mondo, kiu nin ne ĝenas, kaj kiu ne ĝenas nian trankvilan kunvivadon en nia familia rondo.
José Dias Pinto.

Tasko ne finita estas laboro perdita. Kiu flugas, devas flugi ĉiam, por ke li ne falu. Antaŭen do, kaj fariĝu bona esperantisto. Ne restu apud la vojo, sed antaŭeniru al la universala kulturo, per la internacia lingvo!
Francisco Valdomiro Lorenz

Oni povas trompi iun la tutan tempon; oni povas trompi ĉiujn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn la tutan tempo.
P-ro D-ro Ivo Lappena

Ju pli mallonge ni skribos, des pli facile niaj leteroj estos publikigataj kaj... legataj.
G. Pirlot

Antaŭen, ĉiam antaŭen, kune kun granda samideana konfido kaj ĝojo – Unueco estas forto. Ĉie, kie estas la Dia Spirito, tie estas perfekta libereco. La vero faros vin liberaj. Estu nin malfortaj en nia aroganteco kaj memestimo sed fortaj kaj fidemaj en la kunlaborado.

 

Esperanto estas nenies propraĵo, sed ĉies.

Esperanto celas la unuigon de la popoloj.

 

Esperanto donas la eblecon korespondi ĉien per nur unu lingvo.

 

Estante intelekta proprieto de monde internacia kolektivo, Esperanto estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ laŭ tiu plia decida kriterio. La diversaj projektoj de komuna lingvo por internaciaj rilatoj estas kaj restas projektoj, dum la naciaj lingvoj, eĉ se parte uzataj kiel helpaj en internaciaj rilatoj, estas kaj restas internaciaj.
P-ro D-ro Ivo Lapenna

Internaciaj kongresoj de Esperanto estas la solaj internaciaj kongresoj, kiu ne bezonas interpretistojn.
Heroldo de Esperanto

Mi esperas, ke la ideo de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kuraĝigos nin antaŭeniri, kaj ke la verda stero pli brilos en nia vivo.

© Published at 17:01 ( 0 comments / 32 visits )
This post is public

May 6, 08

Bonhumoraĵo! Ridu laŭvole...

" Avaregulo"

Geo vespere promenveturas tra urba kvartalo. Petrerpase ĉe fama restoracio, la edzino entuziasme manifestas plezuron pro la bonodoro de pretigataj manĝaĵoj:

Mi kara, kia delica odoro! Ŝi diris.

La edzo malrapidigas la aŭton, alrigardas sian edzinon kaj proponas: se ĝi vere plaĉas al vi, mi denove pasos antaŭ la manĝejo.

 

El GISTO de Vaske

© Published at 16:54 ( 1 comment / 25 visits )
This post is public

April 25, 08

En la spegulo / Persone

Spegulo
Amiko mia lacas, sed sekretas la kial'
Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag'
Li tenas la rideton ĉiutage en labor'
Kaj diras al neniu pri la sent' en sia kor'

Sed en la dormoĉambro rigardante al spegul'
Li vidas la profundon de la tim' en la okul'

Helpu min, mi volas for de tiu sento
Vidu min, mi staras sola tie ĉi
Respondu min, ĉu iam venos la momento
kiam mi vidas la bluan ĉielon super mi

Li sidas en silento, apud li senhoma seĝ'
Li rigardas trafenestre al la falanta neĝ'
La vivo ne ŝanĝiĝas, ĝi persiste iras plu
Ondante tra la tempo kun impet' en sia flu'

Sed iam li eĉ kredis, ke li venis al la fin'
Kiam ploris li feliĉe en la brakoj de knabin'

* * *

Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun'
La pensoj ĉirkaŭflugas kiel pigoj en aŭtun'
Ĉu devas mi mensogi aŭ rakonti pri la ver'
Ĉu mi agu laŭ la sentoj, ĉu mi fajfu pri fier'

Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik'
Ke ĉiukaze faros mi malbonon al amik'

Helpu min...
© Published at 12:54 ( 2 comments / 90 visits )
This post is public

April 7, 08

ooVoo Nova Komunikaĵo en la reto

ooVoo

Tsukuru..ĉu duobla ovo????
ooVoo

Hodiaŭ mi havis tre bonan impresiĝeman sperton pere de la plej nova enreta sistemo de komunikiĝado, jes... Ĉu vi ion aŭdis pri ooVoo - sistemon???? Ne! Kia bedaŭro! Tamen de nun ne perdu plu vian tempon; iru al ligadreson (www.oovoo.com ) elektu la lingvon plej konvenan por vi kaj elŝutu la programon...Certe ankaŭ vi havos pozitivan opinion pri ĝi .Mi rimarkis kelkajn avantaĝojn kompare al Skajpo.El ili (la plej altvalora) estas video-konferencoj kun pli da homoj samtempe..Ja! Dum la hodiaŭa mateno (brazila-tempo) mi aŭdvide konversaciis kun Tsukuru (Japanio), Ladislao (Hungario) kaj Yu Yuong -ae(Koreio).Ja! La bonkvalito de sono kaj video suprizis min kaj eĉ ebleco fotkopii kaj surbendigi la konversacion estas uzeblaj. Facile estas plenigi la profilon kaj aperigi montrantan foton.Sendado de arkivoj kaj fotografaĵoj estas permesata.Nur ankoraŭ mankas "serĉilo" por esperantistoj.Tamen kiel plej rapide iu okupiĝos pri tio. Certe!

Resume...OoVoo estas fakte konsilinda programo...laŭ Karesema-parolo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

© Published at 17:24 ( 5 comments / 178 visits )
This post is public

April 3rd, 08

GASBANEJO EN RUMANIO.

 

Rumanio estas fama lando rilate al aplikado en la terapio kaj rehabilitado de naturaj balneoterapiaj kuracfaktoroj, kien alvenas la gemalsanuloj el la tuta mondo. La kialo estas ke, Rumanio abundas en la plej diversaj mineralakvoj kaj naturaj gasoj, kiuj elŝprucas aŭ vaporadas el la tero. La plej pftaj naturaj gasoj enhavas karbacidon, sulfon aŭ radonon, kiuj estas tre efikaj en la kuracado kaj rehabilitado de la kronikaj, degeneraj malsanoj.

La nomo de la specialaj gasbanejoj en Rumanio estas " mofeto", kiuj estas por tiucele konstruitaj keloj, kie vaporadas supren la menciitaj gasoj el la tero. La gemalsanuloj staras aŭ sidas sur la benko de la mofeto okaze de restado, kiam inhalas gason. La tempodaŭro varias inter 5-20 minutoj laŭ kuracista indiko. La tuta terapio enhavas 18-20 aplikadojn, ĉiutage unu aŭ dufoje en serioj kun almenaŭ ses monataj paŭzoj inter la serioj.

La nivelo de la gaso en la mofeto varias laŭ meteorologiaj cirkonstancioj, pro tio la sendanĝeran gasnivelon markas ĉiam sur la muro de la mofeto pere de ruĝa indika rubando. Pro tio klini la kapon suben estas vivdanĝera, ĉar tiuj toksaj gasoj povas kaŭzi ankaŭ tujan, subitan morton. La gemalsanuloj devas stari sur la ŝtuparoj de la mofeto en la konvena alteco laŭ lia staturo, kie la spirado estas facila. Okaze de malfacila spirado tuj devas paŝi supren sur la ŝtuparoj, kie la koncentriteco de la gaso estas pli malalta.

La sekaj gasoj, kiuj penetras en la homan organismon influas la fiziologiajn procezojn. En  la mofeto la sola terapia faktoro estas la natura mofeta gaso, kio absorbiĝas tra la spriorganoj kaj la haŭto.

La plej konataj banlokoj en Rumanio, kie troviĝas naturaj gasbanejoj estas Covasna(kovasna) Tusnas ( tuŝnad), Borsec (borsek), Bálványos (balvanjoŝ), Harghita (hargita) kaj Singeorz (sinĝorz). La gasbaneja terapio en la nofetoj estas unika en la mondo. La fizikaj kaj kemiaj studoj pruvis, ke la naturaj gasoj havas kuracefikon pro la joniga radiado. La negativaj jonoj influas favore la homan organismon. La radonoj en la natura gaso estas sendanĝeraj, ili ne havas kancerogenezan efikon, ĉar tiuj estas sub la permisita nivelo.

La indikaciojn de la mofeta terapio estas:

- la korvaskulaj malsanoj: iskemia kardiopatio, valvopatioj, hipertensio, aterosklerozo, arterioj, Raynaud sindromo, tromboflebitoj, varikoj kaj ulcera varikopatio.

la dermatologiaj afektoj: psoriazo, ekzemo, alergiaj afekcioj, neŭrodermito.  Fonto

la kronikaj ginekologiaj afekcioj.

reŭmatismo, diversaj artikaj afekcioj, artrozo, spondilozo, diskopatio.

La kontraŭindikoj estas samaj, kiel ĝenerale okaze de balneoterapio.

 Esperantlingva revuo BAZARO

 

 

© Published at 14:15 ( 3 comments / 108 visits )
This post is public

April 2nd, 08

PRETER LA VIVO.

 

 

JULIO BAGHY: PRETER LA VIVO.

Jen libro, kiun ni aklamu per sincera bonveno, kiel veran juvelon en la krono de la Esperanta literaturo.

Ĝia enhavo konsistas el versoj, kiuj estas plejparte jam presitaj kaj konataj al nia legantaro, sed kiuj, nun kolektitaj, belforme grupigitaj en unu loko, donas tre fortan impreson.

Kvazaŭ ia granda lenso koncentrigis la radiojn de tiuj versoj kaj per sia fokusa punkto tuŝas niajn korojn kaj ekbruligas ilin. Tre malmultaj estas la homoj, kiuj restas nesentantaj la fajran ektuŝon — la koncentrigita varmo ja venas de poeto, kiu mem kvazaŭ brulas en la flamoj de sia sincera talento!

"Preter la vivo" bezonas ankoraŭ grandan esploran kaj kritikan studon, ĉar ĝia efiko al nia literaturo estas tre signifa. En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj.

En la labora skizo de mallonga recenzo ni ne povas dece ektuŝi ĉiujn flankojn de la poezio de "Preter la vivo" kaj por ni restas sole la modesta tasko: mencii nur pri ĝiaj ĉefaj karakteraj trajtoj.

La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko. Kaj kiel ĉiu impresita romantikisto J. Baghy estas kantisto de animaj travivaĵoj. Se estus ial necese difini lian lokon ne nur en la nia sed ankaŭ en la monda literaturo, ni nomus lin "unu el la plej efikaj pioniroj de la internacia pacifism-esperantisma romantikismo" kies kreinto estis nia kara Majstro.

Preter la perspektivo de la vivo, for de ĝi kruela por homoj havantaj delikatajn korojn kaj sentemajn animojn, — al altaj montpintoj (situacio adorata de Baghy: lia emo observi la vivon, la mondon, urbojn kaj homojn de montsupro) kondukas nin la poezio de Baghy, kaj invitinte nin al sia reva regno la poeto komponas por ni melodiojn kaj plektas sonojn de sia sorĉista ritmo.

De tie, de la montaj pintoj, ni ĝuas pitoreskajn panoramojn, brilon de sunlumigitaj valoj; dum la montaj deklivoj en ombro, la mallarĝaj montpasejoj-fendaĵoj prezentiĝas al ni de supre infere mallumaj kaj malgajaj.

La vivo kaj la mondo tamen donas temojn al Baghy, ili naskiĝas en liaj ĉiamaj doloroj pro tiu vivo kaj pro la mondo, sed liaj fantazio kaj talento faras la temojn pli reliefaj. La poeto vindas ilin per sia senlima amo al homoj, aspergas per sinceraj larmoj kaj lumigas per puranima gajeco.

Liaj versoj estas konstanta lirika fluo, celado al belo kaj bono. Sed belon kaj bonon detruas en la mondo la tragedio de la vivo kaj tial Baghy estas inklina prikanti tiun tragedion, en ĝiaj senfine-diversaj kombinaĵoj kun homaj animo kaj koro, sentoj kaj pasioj.

Romantikismo kreas belajn formojn de la vivo, realismo tro ofte ilin detruas.

Baghy foriras de tiu realismo, iras preter la vivo kaj prikantas siajn plezurojn, ĝojojn kaj dolorojn pro ilia propra enhavo, ne zorgante pri la rezultoj, ne farante profundajn konkludojn.

Tial liaj versoj elmontras lin "poeto pro Dia favoro", restas puraj kaj graciaj, ĉar ili celas percepti la idealan, la konstantan kaj eternan sencon de la vivo.

Same tial oni vane serĉus en la libro eĉ unu strofon, kiu prezentus la vivon tiel kiel ni kutimas vidi ĝin priskribita en la pure realista, modernisma kaj futurisma poezio, kun ĝia kinematika flugo, malelasteco, abundeco de subjektaj formoj, imitoj kaj intensiva sonado en ĉiu momento, kune kun la emo al la tuja kaj nepre fina rezulto aŭ konkludo.

La poezio de Baghy, estante estetika funkcio de lia perfekta Esperanta lingvo, konsistas kontraŭe el formoj riĉaj je predikatoj, logikeco kaj sentimenta simbolismo. Liaj lirikaj emocioj de artisto neniom kripligas la lingvon pro la postuloj de suĵeto, sed enportas en la stilon grandan flegon kaj zorgon.

Kun esperiga ĝojo ni rimarkas ke Baghy en sia verkado, en la kreado de novaj formoj, neniam saltas trans malplenaj lokoj kaj restas ĉiam konsekvenca verkisto, perfekte konanta la eventualan staton de nia lingvo kaj literaturo. Per tiu ago li montras modestecon de klera, moderna samideano kaj tiu ago samtempe servas kvazaŭ garantio ke li same konsekvence, nur eble pli rapide kaj brile, venos al nepraj novaj venkoj kaj atingoj.

Parolante pri la tekniko de lia stilo ni metu sur la unuan lokon la instrumentigon de vokaloj kaj konsonantoj, kiu atingis ĉe Baghy majstrecon antaŭe neviditan en nia literaturo, (vidu la ludon de ondoj en "La mar' furiozas"). Unu el la unuaj li tre trafe ekuzis la asonancojn.

Tra la tuta libro li restas nur originala.

Kreinte multajn originalajn poeziajn fragmentojn-proverbojn li kvazaŭ penetras la parolatan ĉiutagan Esperantan lingvon.

Kiel aŭtoro de multaj belaj arioj kaj romancoj muzike transponitaj, li restas nia ĉiama amiko dum koncertoj kaj amuzaj vesperoj.

Krom ĉio alia la lingvo de Baghy mirigas per sia Fundamenta stilo kaj korekteco. Li scias ofte vivigi kaj komprenigi vortojn, alie restantajn nur peza enciklopedia sursarĝo de niaj vortaroj.

Kara leganto, se vi aĉetos la libron, mendos por ĝi belan bindaĵon kaj metos ĝin sur la intiman lokon de via skrib- aŭ labortablo, vi baldaŭ komprenos la senton kaj kaŭzon, kial oni tiel ofte renkontas sur la tablo de angloj bele binditajn versvolumetojn de Swinburne aŭ Burns, ĉe francoj de Verlaine, ĉe germanoj de Heine, ĉe rusoj de Apuĥtin. Kiel por tiuj nacianoj la menciitaj aŭtoroj tiel same por vi Baghy, en siaj verkoj, fariĝos baldaŭ via ofta kunparolanto kaj amiko kaj konsolanto en momentoj, kiam la malfermita animo kvazaŭ atendas venon de la evangelia anĝelo por malkvietigi kaj purigi la malklarajn ondojn de la banejo de Bethesda.

Skito

ALEKSANDRO PETŐFI: JOHANO LA BRAVA. — El la hungara originalo: K. de Kalocsay. — Poŝformato. 88 paĝoj. Budapest, 1923. Eldono de "Literatura Mondo".

 

© Published at 11:51 ( 0 comments / 53 visits )
This post is public

March 31, 08

Gaŭĉa Gento.

Sur la regiono de pampaj stepoj, kie abundas la grandaj kamparaj posedaĵoj nomataj " Estâncias" ( bienoj), la gaŭĉo estas la kamparano kiu zorgas la brutaron. Estis la jezuitoj, kiuj dum la 16a kaj 17a jarcentoj komencis la brutarbredadon en la regiono. La atakoj de la " Bandeirantes"  al Misioj forpelis la religiulojn. La brutaro ŝutiĝis sur la kampoj kaj fariĝis sovaĝa. Tiu perdita brutaro, sen posedanto, allogis brutarkondukistojn el la sudoriento, kaj komencis denove manipuli la brutaron serĉante viandon kaj ledon por minekspluataj regionoj. Ĉe la kunvivado kun la hispanaj jezuitoj kaj kun indiĝenoj, la gaŭĉo asimilis plurajn morojn. Inter ili la inklinon paroli indiĝenajn vortojn kiel sekviando (xarque), ledrimeno (guasca), ponĉo (poncho) aŭ palo (pala). La inklinon dormi sub liberan ĉieleon sur la kampo kaj trinki mateon. Neniu ĝaŭĉo ŝatas trinki mateon sola. La ritualo de la ĉimarono estas grava por la etoso de koremo kaj gastemeco.

La ĉurasko, kiu ŝajne estis kreita de la gaŭĉoj, estas verdire heredaŝo de la indiĝenoj. Ili ĉasadis sovaĝan brutaron, rostis kaj manĝis la viandon sub libera ĉielo. La tradicio restis, sed plisimpliĝis. Ĉia festo inter gaŭĉoj  rilatas ĉiam al ĉurasko. La tipaj vestoj venigas al nuna tempo bonajn rememorojn de la pasinteco, kun gitaroaj muzikoj, piedfrapadoj kaj galantaĵoj.La ĉurasko kaj ĉimarono de la indiĝenoj miksiĝas al moroj de la eŭropaj enmigrintoj. La germanoj kunportis propran agrikulturon, la karakterizan manĝaĵon kaj bieron. La italoj kulturadis la vinberon kaj la vinan fabrikadon, same kiel en la malnova Italio. Kaj oni ne povas eltrovi la moron de ĉiu popolo. Ĉiuj estas moroj de tiu kiu vivas hodiaŭ en la suda regiono de Brazilo.

P.S. Mi ameeeegas mian ŝtaton, Suda Riogrando...Mi ameeeegas mian ŝtatan kulturon. Tie ĉi ĉio estas neforgesebla kaj mirinda. Kaj la gaŭĉa gento vere estas gastama kaj bonkora.Venu kaj konstatu vi mem!

 

 

© Published at 20:57 ( 2 comments / 66 visits )
This post is public

March 30, 08

Grava anonco de ĉina esperantisto!

karaj samideanoj.
mi estas ĉina esperantisto Li Jianhua, mi laboras en
www.espero.com.cn kaj ankaŭ estas redaktoro de www.raporto.info
nun, mi konstruas mian retejon http://miamasvin.88y.net/ mia celo estas elmontri ke Esperanto estas utila kaj lerninda, ĉar tiel multaj homoj en tiuj landoj parolas Esperanton. lau mia plano, ke la ŝtatflagoj de ĉiuj landoj kun esperantistoj aperi sur tiu retejo. sed nun, nur 35 esperantistoj el elbe 20 landoj sendis al mi sian foton kaj bondeziron. tio estas nesufiĉa.
eble vi demandas, kial mi bezonas bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj. mia respondo estas: Unue, la Pekinaj Olimpikoj estas la plej granda sporta kunveno en la kuranta jaro kaj zorgita de plej multaj homoj de la mondo; Due, la sportistoj el diversaj landoj parolas diferencajn lingvojn, kaj ili bezonas tradukistojn. se ili parolas Espranton, do ili povas flue interparolas sentraudikistoj. tiel bona afero se ili el ĉirkau 200 landoj parolas la saman lingvon --- Esperanto. Do, niaj bondeziroj povas elmontri ke nia lingvo estas utila kaj lerninda, ĉar tiel multaj homoj el tiel multaj landoj parolas ĝin.
mi penas por konatiĝi kun kiel eble plej multaj esperantistoj, sed plejparte el ili ne respondas min. krome, mi uzis mian retadreson
bluacxielo@yahoo.cn antaue, sed pro miaj multaj senditaj mesaĝoj, la kompanio fermis mian retadreson, tiel mi perdis multajn foton kaj bondeziron. kiel bedaŭrinde.
nun, mia plej granda espero estas ke ĉiuj esperantistoj kiuj legis mian artikolon povas subteni min kaj sendi al mi sian foton kaj bondeziron, samtempe konigi siajn amikojn pri la retejon kaj tiu aktivado.
mi bezonas vian helpon! karaj samideanoj! bonvolu helpi min! nun mi uzas jenajn retadresojn:
bluacxielo@163.com bluacxielo@gmail.com kaj lazuracxielo@yahoo.cn
koran dankon antaue! mi atendas vian respondon kaj vian foton kaj bondeziron.
karaj amikoj, bonvolu helpi min! elkore dankon!
mi promesas, ke mi sendos al vi papera El Popola Ĉinio se vi lasu min vian adreson en via mesaĝo! tio ne estas tento, sed mia rekompenco por vi. ĉar nun kion mi povas fari nur estas tio.
 
Resendas Karesema.
© Published at 12:36 ( 0 comments / 70 visits )
This post is public

March 29, 08

Gratulon al S-ro Lee Jung!

332 koreaj studentoj komencis lerni Esperanton.

332 koreaj studentoj komencis lerni Esperanton en la unua semestro de la lernojaro 2008. En la tri universitatoj, Korea fremdlingva univ.(en la urboj Seulo kaj Yongin), Univ. Dankook (en la urboj Seulo kaj Chonan) kaj Univ.Wonkwang (en Ia urbo Iksan). Esperanto estas instruata oficiale kiel unu el la klerigaj lerno- objektoj. Post unu semestra lernado(2008.3.1~6.15) ili ricevas du notojn. Al finlernantoj, Korea Esperanto-Asocio donas ĉarman atestilon,kiu estas alloga por kursanoj. Dum la leciono, la studentoj provas paroli en Esperanto per Skajpo (Skype). Jen estas Skajpa adreso de kurso-gvidanto LEE Jung-kee(leejungkee). Viaj reagoj estas bonvenaj.

 

Gratulon, mia kara amiko Lee Jung! Antaŭen! Vi estas homo kuraĝa kaj diligenta!

© Published at 22:24 ( 0 comments / 45 visits )
This post is public

March 29, 08

Poemo karesas Karesema-n

 
HEJMO-ARANĜO...
 
Porto Allegre, etaĝo tria ...
Hejmon aranĝas Mi-Mi Lucia...
         Skajpon forlasis, je tristo  mia
          Hejmon aranĝas Mi-Mi Lucia.
Nepon atendas  Karino mia,
Hejmon aranĝas Mi-Mi Lucia.
          Monatoj pasas, je tristo mia ,
          Hejmon aranĝas Mi-Mi Lucia.
En larmoj dronas .. Skorpio ŝia ...
Hejmon aranĝas Mi-Mi Lucia !
          Ho, tristo mia, ho tristo mia -
          Ĉu jam aranĝis Mi-Mi Lucia ??...
---------------------
Kiel plaĉas al Vi, Mi-Mi ?? - S.
 
Janusz
© Published at 22:19 ( 0 comments / 32 visits )
This post is public

March 29, 08

Boulton akceptis la kandidatecon

 


 

 

 

Per letero adresita al la sekretario de la Esperanta PEN-Centro, sen. Ljubomir Trifonchovski, kaj alia adresita al la revuo "Literatura Foiro", d-ino Marjorie Boulton ĵus akceptis la kandidatigon, fare de la Esperanta PEN, al la literatura Nobel-premio. La informo pri la rezulto de la referendumo inter la legantoj de LF multe ghojigis ŝin, kaj certe helpis al ŝia resaniĝo (i konvaleskas post enhospitaliĝo).

.

Fonto: Heroldo Komunikas

 

 
© Published at 21:50 ( 0 comments / 33 visits )
This post is public

March 29, 08

Papilio

La poemoj de Eŭgeno Miĥalski trilas, trilas... Kaj mi volas prezenti ankoraŭ unu fragmenton el lia belega poemo “Papilio”:

Estas mi – papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’ ĝis la sun’
kun korjun’ flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’ fuĝas mi.
Kantas mi, gaja tril’
dolĉe flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’ regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi en senfin’!
Mi estas filo de suna brilo
kaj per flugilo koketas mi.
Senzorge spiras, naturon miras,
mi kantas – liras, sonetas mi...

© Published at 16:41 ( 0 comments / 42 visits )
This post is public

March 29, 08

JAM TEMPAS...

JAM TEMPAS...

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

 

Jam tempas, jam tempas, jam estas kvaron’ post junio,
La noktoj forrabas de l’ tagoj minutojn sen ĝen’.
Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor’ ne de amo, sed de griza splen’.

Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr’ estingiĝas,
L’ animon kaj korpon jam baldaŭ ekregos dormem’.
Sed mano en mano senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem.

Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante, la suno leviĝos kun pret’.
Sed kor’ apud koro ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min tiu aŭrora ridet’?

© Published at 16:39 ( 0 comments / 35 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 71 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Karesema