september 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

may 2008 (1)
september 2007 (1)

September 1st, 2007

Mi komencis mian transiron al Ipernity

Estas daŭre kelkaj mankoj en Ipernity, kompare kun Flickr - ekzemple ne eblas aranĝi la ordon de albumoj, kaj ne eblas montri la fotojn sur mapo. (Ha, nun mi vidas, ke ja eblas, kvankam iom pli komplike ol en Flickr...) Ajnakaze, mi ne emas plu pagi monon al Yahoo, kaj krome estas tre simpatie, ke Ipernity baldaŭ haveblos en Esperanto, do mi provas nun transiri ĉi tien.

En mia retejo, kiu funkcias per WordPress mi ĝis nun montris miajn lastajn fotojn per la kromprogrameto flickrRSS. Ĝi tamen evidente ne funkcias por Ipernity. Feliĉe ekzistas alia kromprogrameto por tiu celo, ipeRSS. Por funkciigi ĝin taŭge en mia retejo necesis iom da ĝustigoj en la kodo, sed ŝajnas ke ĉio nun estas en ordo kaj la fotoj aperas ĝuste.

© Published at 17:45 / 0 comments / 1531 visits
This post is public

( 1 post )