Kalina Published on February 27, 2009
by Kalina

Kalina's blog

Browse posts
MARTENICA POR 1-A DE MARTO
11 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 679 times

MARTENICA POR 1-A DE MARTO

Friday February 27, 2009 at 06:54AM

Donaci "martenica" al niaj parencoj kaj amikoj por 1-a de maro estas tre antikva bulgara moro. Gxi datigxas de 679 j., kiam la unua bulgara hano Asparuh forlasis sian naskigxlokon kaj sin direktis al Danubo kun granda armeo. Dum sia veturado li sentis granda mankon de siaj patrino kaj fratino Kalina. Li sendis mesagxon al ili pere de hirundo, ligitan de la peido de gxi. Lia fratino tuj respondis al li, sendante mesagxon al Asparuh, ligita al piedo de la hirundo kun blanka fadeno, dezirante al li sanon kaj prosperon. Kiam la hirundo atingis Asparuh, gxia piedo kun ligita mesagxo sangis , parto de fadeno havis sangmakulon. Han Asparuh ligis blankarugxan fadenon sur sian manradikon kiel simbolo de sano kaj prospero.

De tie en Bulgario estas kutimo donaci kaj porti "martenica" je 1-a de marto.

11 Comments / add your comment?

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Dankon pro la interesa sciigo de tiu moro bulgara. Ĉu vi estas lia fratino ? smile
Plej amike,
Posted 9 months ago. ( permalink )
Kalina says:
Dankon gekaraj miaj! Bedauxrinde, mi ne estas lia fratino!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ne bedaŭrinde, sed feliĉe. :-) Se vi vivintus en la jaro 679 mi ne ekkonintus vin.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Mike59pro says:
Tre interesa artikolo! Dankegon kara Kalina! Via nomo estas do ege famkonata en via lando, ĉu ne? :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Kalina says:
Estas konata pere de kelkaj personoj, kiuj portas tion nomon. Sed ne multe da virinoj portas la nomon Kalina.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Interesa teksto! Neordinara moro. Dankon, Kalina!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Gratulon kara Kalina, bonege verkite.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Aminda edited this comment 9 months ago.
Laslo Kovacs says:
Tre interesa kutimo!
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Zefirina says:
Dankon kara Kalina, pro interesa rakonto! Hodiaŭ midank al vi kaj Aminda tre multe eksciis pri viaj popolaj kutimoj :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Dankon Kalina, tre interesa aldono al tiu de Aminda.
Amike Kreŝo
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Grizalupo says:
Tre interesa la historio de "martenica". En Hungario vivas familioj kiuj familia nomo estas Kalina. Eble bulgara deveno?
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...