Jes! Hodiaux estas mia naskigxtago.

En mia kulturo (Koreio), oni celebras kelkajn fest-tagojn en luna kalendaro; ekzemple, novjaro kaj naskigxtago, ktp. Ali parole, mia naskigxtago sxangxas cxiu jare; se vi demandas al mi kiam estus la dato venontjare, mi devas diri "Mi ne scias".

Normale nia kalendaro en Koreio montras la datojn ambaux laux sune kaj lune. De kiam mi venis al Usono, mi ne nur havas tiujn kalendarojn kaj mi devas sercxi datojn interrete se iuj tagoj bezonas kalkulata. (Mi estas maldiligenta por tiu laboro).

Kompreneble gxi estas ne malfacile ke mi mankas mian naskigxtagon (ankaux la naskigxtagojn de miaj familianoj). Mi kaj mia patrino ofte mankas niajn naskigxtagojn unu la alia :) Cxu cxi tiu okazoj estus komprenebla al vi?

Mi telefonos al mia patrino kaj dankos sxin ke sxi donacis al mi mian belan kaj interesan vovon!

** La kuko en la foto estas de last-jaro, tamen gxi ankoraux aspektas fresxa kaj bongusta! Mi nur bezonas unu pli kandelon.