Antaux longa tempo, mi okaze legis artikolon pri "Klingon", unu el la arte-inventitaj lingvoj: speciale, gxi estis inventita por iu scienc-fikcia filmo. La lingvo formigxis por Aliteranojn kiuj vizitas cxi tiu teron en la filmo. Por inventi la nov-lingvo, film-direktoro ellaboras konsultante ecx kelkaj lingvistoj. La lingvo estis preskribita vere sistema, kaj ebla oni povas esprimi en la lingvo sen problemo. Poste la filmo, groupoj de homoj eklernis la lingvon kaj ekrenkontigxis por ke ili paroli/gxui la ingvon kiel ilia hobio.

Mi vidis kelkajn fotojn de tiel kunsido en unu kafejo aperinte en unu magazino. La homoj en la fotoj sjanis felicxa parolante ilian "sekretan" lingvon. Unu el anoj intervjuita diras: "Mi gxuas cxi tiun lingvon cxar aliaj homoj kurioze rigardas nin kaj ni interparolas kun geamikoj publike sed ankaux sekrete. Aliaj ne komprenas cxi tiun lingvon kaj ni speciale gxuas nian babiladon." En la kafejo de le fotoj, estis multaj aliaj homoj cxirkaux la Klinganoj kaj la homoj montreble kuriozis pensante kiun lingvon cxi tiuj strangaj homoj parolas.

Lauxsxajne, la lingvo "Klingon", ne sonigxas simile al homaroj lingvoj cxar la lingvo estis ne celita al homaroj. Sxajnas ke gxi interesas al kelkaj homoj...gxi estas gramatike sistema kaj lernebla kun (eble) suficxa esprimebleco.

Mi demandis al mi.."Kial Esperanto por mi?"

Subite, mi malkomfortigxis.. Kial?

Homoj cxirkauxanta Klinganoj ne sxajnis al mi varma aux amika: ili montris nur strangecon al tiu grupo (kaj mi). Mi imagis ke mi estas en la Kingon-grupo kaj mi estis rigardanta mi mem de ekstero. "Unu mi" en la grupo kaj "alia mi" ekstere samtempe. La ekstere mi ne estis felicxa rigardi la antauxa. Ecx mi - ekstera mi- sentis insultita cxar mi klare estis ekskludita de la grupo.

Mi povis imagi similan okazon: gxi ne tute estas komforta kiam homoj cxirkaux vi parolas la lingvon, kiun vi tute ne komprenas. Vi sentas vin forlasita kaj eble ecx diskriminacita. Mi pensas ke "mal-fermiteco" estas fundamenta trajto de internacia-lingvo(j). Ekzistas lingvoj tiel Klingon inventita por nur kelkaj grupoj homoj, kiuj interesas lerni iun specialan por ili: "estus speciala" estas la plej grava por tiuj homoj cxar gxi motivigis ilin. Mi vidas potenca konfuzion inter specialismo kaj diskriminismo en la celo de komunikado per tiel lingvo.

Esperanto naskigxis ne por esti speciala sed por esti ordinara kaj natura al homoj. Cxiuj havas denaske unu lingvon, kiu ne senhavigebla: oni akiras gxin nature, malnecesas "konscian"- lernadon. Por ke oni interkomprenigxas egale, cxiu lernas esperanton. Mi kredas ke cxi tiu situacio ne estas speciala, sed necesa kvazaux ni necesas veturilon por transkontinentigxo. Do, mi pensas ke ni esperantistoj devas propagi Esperanton al aliaj kiuj ne konas Esperanton; kaj ni esperantistoj ne sidas kontentigxa ke ni havas geanikojn en esperatujo.

Oni ofte diras: "amo sen kialo estas la vera." Tamen, demandadi estas natura kaj unika al homaroj. Mi esperas mi senfine demandas al mi, "Kial?" inkludante "Kial Esperanto por mi?" Nun mi respondas al mi: cxar Esperanto estas speciala por cxiuj, ne nur kelkaj homoj. Kaj mi lernas Esperanton cxar mi kredas ke gxi estas bezonata al cxiuj.