EBV kaj nazofaringa kancero

 

La Epstein-Barr-viruso estas unu el la unuaj ekzemploj, ke viruso povas kaŭzi kanceron ĉe homoj.

 

EBV (Epstein-Barr-viruso) estas grava kaŭzo de nazofaringa kancero. Tion pruvis grupo de sciencistoj gvitata de profesoro Zeng Yi, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Ĉina Akademio de Preventa Medicino.

Antaŭe sciencistoj opinias, ke EBV troviĝas nur en malbone-diferencigitaj kaj nediferencigitaj nazofaringaj kanceroj, sed havas nenian rilaton kun bone-diferencigitaj kanceroj. Por pruvi la rilaton inter EBV kaj nazofaringa kancero, prof. Zeng kaj kolegoj komencis sisteman esploradon en 1993. Ili sukcesis fari la unuan ĉel-linion [t.e. “eternigitaj” ĉeloj, kiuj estas konstante kultivi envitre; noto de la red.] devenantan de bone-diferencigita nazofaringa kancero kaj nomis ĝin CNE-1. Cetere, ili faris ĉel-liniojn CNE-2 kaj CNE-3 de malbone-diferencigitaj kanceroj. Poste ili transplantis tiujn ĉelojn en “nudajn” ratojn [senharajn ratojn kun difektita imuna sistemo, en kiuj fremdaj ĉeloj povas senĝene funkcii; noto de la red.]. Tiel eblis elmontri, uzante novajn teknikojn de molekula biologio, ke ĉiuj tri tipoj de ĉeloj povas produkti proteinon kaj DNA-on (genetikan materialon) de EBV, nome ke EBV troviĝas ene de la ĉelaj nukleoj kaj ĉe bone-diferencigita nazofaringa kancero.

En plia studoj la sciencistoj trovis, ke, se oni infektas fetan nazofaringan histon per la viruso kaj infektas en la histon kancerigajn kemiaĵojn, tio povas rezultigi nediferencigitan nazofaringan kanceron en la histo. Tiuj rezultoj montris, unuafoje, la rektan influpn de EBV ĉe la kanceriĝo de homa nazofaringa histo.

La finaj konkludoj de la frupo de prof. Zeng estas, ke la heredeco estas la baza faktoro, kiu determinas, ĉu homo havas tendencon al evoluo de nazofaringa kancero. Graven rolon ĉe tiu evoluo ludas EBV, dum elmetado al kancerigaj substancoj en la medio povas pli stimuli la kanceriĝon.

 

Noto de la redaktoro de MONATO: EBV, unu el la familio de herpesvirusoj, estis iuolita en 1964 de britaj sciencistoj, M. A. Epstein, B. . Achong kaj Y. M. Barr, el ĉeloj devenantaj de pacientoj, kiuj suferis pro limformo de Burkitt (limfocita kancero, unue priskribita en la 1950aj jaroj de epidemiologio D. Burkitt kaj okazanta nur en apartaj regionoj de Afriko). La viruso pvas infekti nur limfocitojn kaj epiteliajn ĉelojn. Antikorpoj kontraŭ la viruso, kiuj indikas antaŭan infekton, troviĝas en ĉirkaŭ 90 % de ĉiuj homoj. Ŝajnas, ke homoj plejparte infektiĝas dum la infanaĝo kaj ne suferas pro iuj apartaj sekvoj. Se la infekto ne okazas ĝis la adolesko, poste ĝi povas rezultigi infektan mononukleozon, kiu estas malsano akuta (mallongdaŭra). Tamen, EBV, kiel aliaj herpesvirusoj, povas eniri la nucleon de ĉeloj kaj tie resti en latenta formo dum pluraj jaroj. Tiam, en iaj cirkonstancoj, ĝi povas esti faktoro en la evoluo de iuj kanceroj. Cetere, gravas la rolo de heredaj kaj aliaj influoj; en la kazo de la limfomo de Burkitt estas rialto kun malario; alia speco de limfomoi ligita kun EBV povas okazi en aidoso-pacientoj.

MONATO junio 1998